Iomete malsamaj, sed ne tre

Johansson, Sten. Falaflo en maco: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2023. – 179 p.

Novan libron de Sten Johansson mi ĉiam malfermas kun intereso, anticipante plurhoran bonan legadon. Falaflo en maco promesas al ni kuraĝan traktadon de tikla kaj komplikita temo, nome la konflikton inter Israelo kaj Palestino.

Sten rakontas pri la konflikto tra la perspektivo de la juna svedino Filippa. Ŝi ne havas multajn memstarajn opiniojn, sed ŝia koramiko Kasim havas tre multajn. Kasim estas palestindevena svedo, ne tro religiema, sed ĉiam preta batali kontraŭ “porkaĉoj” (la polico) kaj “cionistoj”. Filippa estas juddevena kaj same sekulara kiel Kasim, sed sen multe da scio pri sia juda heredo. Per la rakontoj de sia avo Wilhelm ŝi lernas la mirindan historion de sia familio.

Ni, la fidelaj legantoj de Sten, jam konas tiun avon, ĉar ni renkontis lin en la epilogo de lia romano Secesio (2021), kiel filon de la skulptistino Louise. (Legu pli en La Ondo de Esperanto, 2022, №314, p.126-127 https://sezonoj.ru/2023/01/recenzo-135).

Falaflo en maco estas parte memstara daŭrigo de tiu romano. Se vi ankoraŭ ne konas Secesion, legu ĝin poste, ĉar eblas legi ambaŭ librojn memstare.

La nuntempan parton de Falaflo en maco mi trovis, je miaj surprizo kaj bedaŭro, ne tro interesa. Eĉ Filippa enuas: “Ŝia rilato kun Kasim daŭras kiel antaŭe, sen dramoj, sen krizoj, sed ankaŭ sen novaĵoj aŭ surprizoj” (p. 139). Por spici sian tedan vivon ŝi havas kromamaton por nura amorado. Ties precipa funkcio estas konatigi nin kun opinioj de svedoj, kiuj rigardas enmigrintojn pli kritike ol la oficiala interkonsento. Ni lernas pri kontraŭislamistaj tipoj kiel Lars Vilks kaj Dan Park, kiu faras kion ajn por tiri la atenton al si mem. Ankaŭ la dana novfaŝisto Paludan trovas mencion. Por legantoj ekster Skandinavio povas esti utila scio, ke apud la glima imago de Svedio kiel homaranisma mondĉampiono tie ekzistas ankaŭ tiuj uloj.

Filippa havas onklon en Israelo, kiu malŝatis la sekularisman vivmanieron kaj turnis sin al iu ortodoksa sekto. Ni nur aŭdas pri li, sed neniam renkontas lin. Tio montru al ni, ke ankaŭ estas radikaluloj inter la judoj. Krome Sten inventas kompletan galerion de parencoj kaj amikoj, kiujn Filippa vizitas en la kvina ĉapitro. Ili aperas nur unu fojon, por ilustri, mi supozas, la vivmanierojn de ordinaraj svedoj kaj poste ili malaperas sen plia funkcio en la romano. Ni aŭdas ne tro multe pri la amikoj de ŝia koramiko Kasim.

La protagonistoj en Falaflo en maco ne multe evoluas, dum la socio ĉirkaŭ ili radikaliĝas. Provizore la lasta ŝtupo estas publikaj bruligoj de la Korano sub la preteksto de “libera esprimo de opinio”. Jen Sten tuŝas temon, kiu estas ĝuste nun vigle diskutata en Svedio kaj Danlando. Legante tiun romanon, vi estos meze en la aktuala diskuto. Jen okazo por ĝisdatigi vin.

Tre legindaj estas la viglaj historiaj priskriboj. Post la fino de la Dua Mondmilito Willi, la alia protagonisto de Secesio vojaĝas al Hamburgo. Jen kion ŝi vidis (p. 107):

“La unua vera ŝoko okazas, kiam la trajno eniras la antaŭurbojn de Hamburgo, aŭ tion, kio iam estis antaŭurboj. Dum duonhoro ŝia vagono malrapide treniĝas tra luna pejzaĝo el brikamasoj, gruzo, ŝtonoj, feraj stangoj kurbe elstarantaj, duonaj muroj, sur kiuj pendas radiatoroj, kiuj ne plu havas ĉambron por hejti; kaj ĉie amasiĝas polvo, griza, bruna kaj nigra polvo. Ne eblas vidi la stratojn, aŭ eĉ distingi, kie ili iam estis. Ĉio estas same kovrita de rubo. Jen kaj jen en tiuj ekskvartaloj iras homoj, fosante, gratante, piedbatante, pikante en la gruzo kaj inter la brikpecoj.
Kion ili serĉas tie nun, jaron kaj duonon post la militfino? Ne eblas kompreni. Ĉu pecetojn da karbo aŭ ligno por varmigi sin en la novembra humido? Sed kie ili loĝas? Ĉu restas loĝeblaj keloj sub la rubamasoj? Willi ne povas imagi”.

Se mi ŝaltas la televidon, mi devas konsterne konstati, ke tiuj bildoj denove estas aktualaj.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu recenzo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/11/recenzo-144

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi