Etikedaj arkivoj: Paŭlo Moĵajevo

La albumo, aŭskultinda je ĉioma ajn horo!

Kaj Tiel Plu. Je la kvara: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2025. Jen nova albumo, titolita “Je la kvara”, de la fama kataluna muzika grupo “Kaj Tiel Plu”. Mi tuj avertu, ke la horo, je kioma vi decidos aŭskulti la albumon, … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Albumo poetika kaj fortika

ĴeLe. Stacioj de l’ amo: Bitalbumo. – Dieter Wilke, 2024. Mi jam havis la agrablan okazon recenzi la albumon “Tra la sonĝoj” (la recenzo aperis en LOdE, 2023, №2) de la duopo ĴeLe (tio estas kunmeto de la du unuaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Eta, sed simpatia aldonaĵo al la rimarkinda albumo

Kjara. Nuda: Bitalbumo. – Rimini: Musica di Seta, 2023. La nomo de la itala kantistino, muzikistino kaj aŭtorino Chiara Raggi (en Esperanto – Kjara) estas jam sufiĉe konata en Esperantujo. Ŝia unua Esperanto-albumo, titolita “Blua horizonto”, aperis en 2019. Sekvis … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Tre petola, amuza kaj pozitiva albumo

Jonny M. Jonny M – Petolas: K-disko. – Kolonjo: Falkonection, 2024. Jonny M (legu [ĝOni mO]; malantaŭ la artista pseŭdonimo sin kaŝas germano Jonas Marx) naskiĝis en 1990 kaj komencis sian muzikan karieron (unue per la uzado de la angla … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda

Amiot, Armel. Dezertoj: Bitalbumo. – Ĉerburgo: Armel Amiot, Donneville: Vinilkosmo, 2024. Jen albumeto Dezertoj, verkita, komponita kaj preparita fare de franco Armel Amiot. Tiu ĉi nomo estas relative nova en la Esperanto-muzika mondo, ĉar la recenzata albumeto estas por la … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Albumeto agrabla sone, sed malriĉa je enhavo

Tim. Bela vivo: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2024. La aŭtoro de la recenzata albumo kaŝas sin malantaŭ pseŭdonimo TIM, sed, espereble, mi ne faros grandan krimon, se mi tuj prezentos lian veran nomon. Li estas Thimoty Gallego Pineda, jam ne … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La septembra Ondo: Rekorde ampleksa kaj varia

Kvankam la redakcio de “La Ondo de Esperanto” ekde 2017 promesas, ke la abonantoj ricevos nur 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu eldono estas multe pli ampleksa. Sed la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) “Ondo” (2024, №321) estas rekorde ampleksa: ĝi … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Brila popular-stila debuto kun forta afrika gusto

Klarisa. Ludu kaj kantu: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2023. Jen prezentiĝas por la aŭskultado la debuta albumo de juna itala esperantistino Clarissa Sabatini (Klarisa). Ŝi aĝas 23 jarojn kaj eklernis Esperanton nur antaŭ du jaroj; atentindas ŝiaj muzikaj kapabloj (ŝi … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La septembra Ondo: La Kongresa Sezono en la fokuso

Same kiel ĉiujare, en la fokuso de la septembra eldono de La Ondo de Esperanto (2023, №317), aperinta antaŭ dek tagoj sur 141 paĝoj, estas la “Kongresa Sezono”, kiu daŭras en Esperantujo ekde junio ĝis septembro. La ĉefa evento de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Albumo kun agrabla “hejmeca” sono, sed iom simplaj tekstoj

ĴeLe. Tra la sonĝoj: Bitalbumo. – Dieter Wilke, Vinilkosmo, 2023. La recenzata albumo estis produktita jam en la bona malnova jaro 2010, sed eniris la merkaton nur antaŭnelonge per la zorgoj de Vinilkosmo. Temas pri iusence “familia” projekto: malantaŭ ĝi … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La junia Ondo: Rekorde ampleksa

Kvankam la redakcio de La Ondo de Esperanto promesis, ke la abonantoj ricevos 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu eldono de la Ondo estas pli ampleksa. Post la du sinsekvaj 139-paĝaj (№314 kaj №315) numeroj sekvis rekorde ampleksa junia (somera laŭ la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Fortika, eĉ se diskreta albumo, bezonanta kelkfojan traaŭskulton

i.d.c. Fulmerford: Vinila disko, KD, mp3. – Offenbach am Main: i.d.c., 2021. La muzika projekto i.d.c. (Inicialoj DC) ekzistas jam de 2003; ĝia ĉefa motoro kaj aŭtoro estas Éric Languillat. Ĝis nun aperis tri plengrandaj oficialaj albumoj: Urbano (2010), Signoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Negranda, sed atentinda metalroka albumo

BaRok-Projekto. Kvin Jarcentoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2021. Estas ĉiam malfacile recenzi ion de muzika bando, kiun vi antaŭe tute ne konis. De la alia flanko tia sperto povus esti ankaŭ aparte agrabla, se nur temas pri vere interesa muzika produkto. … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Albumo mezgranda kaj mezinteresa

MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2021. La albumo enhavas la rezulton de kunlaboro inter la afrika aŭtoro Théophile Mayoma Diankembo kaj JoMo (Jean-Marc Leclercq). Tiu lasta ne bezonas apartan prezenton, sed necesas diri kelkajn vortojn pri … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Simpla memoraĵo pri Gondolando

Korvaks. Memorante Gondolandon. – [Auckland]: [Korvaks], 2021. Verŝajne, la plimulto de la legantoj memoras simplan, sed ĉarman animacian filmon Muzzy in Gondoland, kreita de BBC (Britia Brodkasta Korporacio) en 1986 kaj tiutempe sufice vaste uzata por instrui la anglan lingvon … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton