Brila popular-stila debuto kun forta afrika gusto

KlarisaKlarisa. Ludu kaj kantu: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2023.

Jen prezentiĝas por la aŭskultado la debuta albumo de juna itala esperantistino Clarissa Sabatini (Klarisa). Ŝi aĝas 23 jarojn kaj eklernis Esperanton nur antaŭ du jaroj; atentindas ŝiaj muzikaj kapabloj (ŝi ludas pianon, harpon, kelkajn blov- kaj kord-muzikilojn kaj ankaŭ multajn perkut-instrumentojn, inkluzive la etnajn). Krome, Klarisa estas evidente talenta ankaŭ pri lingvolernado, ĉar ŝi aŭtoras kanto-tekstojn en kelkaj lingvoj (inkluzive la svahilan kaj la zuluan, kiuj ja estas iom ekzotaj por eŭropanoj). Mi tuj malkaŝu, ke ŝia debuta albumo Ludu kaj kantu rezultis vere brila kaj atentokapta!

Temas pri 13 kantoj, ĉiuj komponitaj de Klarisa mem; la tekstoj estas plejparte verkitaj en Esperanto (kun posta lingva polurado de Miguel Gutiérrez); kelkaj tekstoj estas adaptaĵoj (fare de Giuseppe Castelli kaj Pier Luigi Cinquantini) de la zuluaj kaj svahilaj originaloj, same verkitaj de Klarisa mem; fine, unu tekston (por la kanto Dancu la Tero) verkis Miguel Gutiérrez. La ĝenerala sonado de la albumo povas esti priskribita kiel iom leĝera kaj senzorga popmuziko, sed kun tuj sentebla kaj forta afrika gusto. Tiun guston evidentigas kelkaj signoj: riĉego de diversaj perkut-instrumentoj; relative simplaj, sed plaĉaj kaj altrudiĝemaj melodioj; relativa simpleco de la tekstoj. La aŭtorino, laŭ ŝiaj propraj konfesoj, pasias pri Afriko, tial estis antaŭvideble, ke la sonoj de la albumo reflektos ŝiajn ŝatojn. Foje aperas ankaŭ iom da latin-amerikaj sonoj, unu kanto prezentas malrapidan valson, unu plia (Dancu la Tero) prezentas iom orient-stilan minoran baladon, kiu gloras la naturon kaj la tutan Teron.

La muzik-aranĝoj estas riĉaj kaj variaj; la melodioj, kiel estis jam dirite, plejparte ne estas komplikitaj kaj rafinitaj, sed, kompense, multajn el ili karakterizas vera ŝlagreco kaj altrudiĝemo. Malgraŭ la fakto, ke iuj muzikaj partioj estis realigitaj per sintezilo, ilia sonkvalito estas ege alta. La kantado estas senriproĉa, la aŭtorino posedas plaĉan kaj riĉan voĉ-tembron; multas plurvoĉaj fragmentoj (en kiuj foje sonas “vakuaj” kvartoj kaj kvintoj, sed eĉ tio sufiĉe bone laŭas la ĝeneralan “iom popolan afrikan sonon” kaj ne tro ĝenas). Fine, nepre laŭdindas la tre klara elparolo.

La tekstoj de ĉiuj kantoj estas tre simplaj, eĉ naive simplaj, tamen al ili neniel mankas sincero kaj la povo tuŝi la animon. Plejparte temas, kompreneble, pri la amo kaj pri la rilatoj kun la amata homo; foje aperas ankaŭ la kromtemoj: komplikeco kaj multfaceteco de la homa naturo, la nepreco ĝui ĉiun momenton de la vivo, la raviĝo pri la ĉirkaŭa mondo. Se la tekstoj estus legataj sen la akompana muziko, ili eble impresus eĉ tro simplaj, sed kombine kun la muziko ili ja formas ege plaĉan tutaĵon. La albumo do prezentas maloftan okazon: simplaj tekstoj estas sendube perceptataj kiel plej sinceraj kaj eĉ talentaj, estante en perfekta akordo kaj agordo kun la muziko! Gramatike la tekstoj estas tute bonaj (tre malofta afero rilate la kantotekstojn en Esperanto, eĉ kiam temas pri simplaj tekstoj!), aperas nur kelkaj mislokitaj akcentoj, sed eĉ ili perdiĝas meze de la son-kanvaso de la albumo.

Por fini la recenzon mi nepre esprimu mian sinceran raviĝon pri la albumo kaj pri ĝia aŭtorino. La albumo estas ja iom specifa, prezentante nekutiman kombinon: la populara stilo miksiĝas kun klare senteblaj afrik(ec)aj fono kaj tono. La albumo tamen tutcerte estas tre “konscia” kaj “tuteca”. Riĉaj muzik-aranĝoj, plaĉaj kaj altrudiĝemaj melodioj, kortuŝe sinceraj tekstoj (eĉ se simplaj!), bonega kantado kaj ia neklarigebla ĉarmo – ĉio ĉi, miaopinie, faras la albumon nepre atentinda por ĉiu ŝatanto de la Esperanta muziko.

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/02/recenzo-146

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi