Albumo kun agrabla “hejmeca” sono, sed iom simplaj tekstoj

ĴeLeĴeLe. Tra la sonĝoj: Bitalbumo. – Dieter Wilke, Vinilkosmo, 2023.

La recenzata albumo estis produktita jam en la bona malnova jaro 2010, sed eniris la merkaton nur antaŭnelonge per la zorgoj de Vinilkosmo. Temas pri iusence “familia” projekto: malantaŭ ĝi staras du virinoj – ili estas Lena (la patrino) kaj Ĵenja (la filino); la muzikistinojn ĉiel subtenis samtempa edzo kaj patro Dieter Wilke. La nomo de la muzikanta kaj kantanta duopo ĴeLe estas kunmetaĵo de la unuaj silaboj de la virinaj kares-nomoj.

La albumo enhavas 15 kantojn. La plimulto el ili estis verkita kaj komponita de Jelena (Lena) Wilke, sed sonas ankaŭ kelkaj kantoj de aliaj aŭtoroj (inter ili – tre interesa interpreto de la kanto de V. Soroka Karteta dometo, konata al multaj esperantistoj de eksSovetio); krome aŭdeblas unu kanto de la germana muzikgrupo Karussell (kun la E-adaptita teksto) kaj unu popola ukraina kanto (Du kverkoj, tradukita de Jelena). La kantojn akompanas bela kaj harmonia muziko, ĉefe plenumata per piano kaj gitaro, sed kun ofta partopreno de violono kaj okazaj kelkaj pliaj sonoj. Pro tio, ke la albumon preparis du virinoj, estas nature, ke multfoje sonas la du-voĉa kantado.

Muzike ĉiuj pecoj estas sufiĉe diversstilaj, tamen la ĝeneralan tonon de la albumo mi kuraĝus difini kiel “modernan bardan stilon”. Vere, ĉiujn kantojn karakterizas sufiĉe simplaj kaj facile kanteblaj melodioj, al kiuj tamen neniel mankas sincero, beleco kaj eĉ altrudiĝemo al la memoro. La tekstoj estas plejparte simplaj kaj tuŝas la plej kutimajn temojn: la amon, la amikecon kaj la buntecon de la foje malfacila vivo (sed aperas ankaŭ kelkaj kantoj kun Esperanta fono). Laŭ mi, tiuj tuj rimarkeblaj ecoj bone kongruas ĝuste kun la plej bonaj specimenoj de la eksSovetia barda stilo. Sed mi tuj trankviligu tiujn, kiujn la mencio pri “barda kant-arto” povus timigi: neniel temas pri la simpla kelk-akorda gitara akompano; male – ĉiuj kantoj estas diverse kaj plaĉe aranĝitaj (eĉ se uzante ne tro buntajn muzikajn kolorojn) kaj perfekte plenumitaj. Rezultas do tre agrabla por la orelo “nelaŭta” muzik-albumo, kies sincera prezento eĉ donas la impreson pri la “ĉambra” kaj “viva” plenumado.

Laŭdindas la zorga elekto de la muzik-pecoj. Malgraŭ la jam menciita ĝenerala “bardeca” tono, kelkaj kantoj sonas kiel baladoj aŭ eĉ kiel modernaj popularaj kantoj; aperas ankaŭ unu ŝerca kanto kun porinfana enhavo. Ekvilibre sin ŝanĝas maĵoro kaj minoro, enestas eĉ kelkaj ĵazaj motivoj kaj muzikaj amuzaĵoj (kiel en la kanto Kvodlibeto, kiu utiligas multajn melodiajn citaĵojn de plej diversa deveno). La albumo aŭskulteblas “per unu aŭdo”, kaj necesis esti iom eltrovema por malkovri iujn mankojn.

La mankoj (ve, kiel ofte okazas koncerne la Esperanto-muzikon!) rilatas nur al la tekstoj. Tuj senteblas, ke ili ĉiuj estas iom tro simplaj; mankas al ili vera poezieco, kaj ĵetas sin en la okulojn evidenta misekvilibro inter la beleco de la muzikoj kaj la “plateco” de la tekstoj. Iom tro multas adasismaj rimoj, sed feliĉe la misakcentaj silaboj preskaŭ forestas. Aperas sporadaj, sed bedaŭrindaj eraroj pri la verba transitiveco, kiel “restitaj” (anst. “restigitaj”), “estingas la rigard’” (anst. “estingiĝas”), “ekŝanĝos nia sort’” (anst. “ŝanĝiĝos”), “velkitaj” (anst. “velkintaj”) kaj ankaŭ kelkaj pliaj malglataĵoj. Kompense, la prononco de la kantistinoj estas tre bela kaj klara, krom la tro akra kaj gingiva prononco de la sono “t” fare de unu el ili (pro kio “t” preskaŭ fariĝas “ĉ”).

Bilance, la albumo prezentas tre bonan kaj agrablan muzikan kolekton, nur la tekstoj (post la atenta traaŭskulto) iom malbonigas la ĝeneralan impreson. La albumo tamen ricevas mian sinceran aprobon; ĝi certe rekomendindas por la ŝatantoj de nelaŭta kaj hejmeca lirika muziko kun iom da “barda gusto”.

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/recenzo-141

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi