Necesaj studoj

tonkinTonkin, Humphrey. Memoru ĉi praulojn. Eseoj pri Esperanto-literaturo. – Novjorko: Mondial, 2020. – 251 p.

En 2010 aperis La arto labori kune, monumenta verko por omaĝi Humphrey Tonkin okaze de lia 70a datreveno. Ĝi tuj fariĝis nemalhavebla referenca libro en la kadro de esperantologio kaj konsistigis agnoskon al tuta vivo dediĉita al la studo de la internacia lingvo. Longe post tia evento, respondo venis sub formo de pinta libro, kvazaŭ pluigante dialogon kun nia komunumo, ankoraŭ reprenante la fadenon de tiu interŝanĝo, kaj ĝi sendube estas unika donaco.

Ĝia titolo Memoru ĉi praulojn: eseoj pri Esperanto-literaturo bezonas klarigon. Ĉi tie la vorto literaturo uziĝas vastasence – la aŭtoro pritraktas ne nur la originalan literaturon, sed ankaŭ nian traduk-literaturon, ja tre gravan en la kulturo esperanta. La prauloj estas verkistoj apartenantaj al diversaj periodoj de nia beletro, nome de la 2a ĝis la 3a, kvankam en la paĝoj menciiĝas ankaŭ nuntempaj aŭtoroj. Ĉiujn Tonkin nun trastudas iel kompletige aŭ kompense, oni emus kredi, al la multaj volumoj dediĉitaj de tiom da aŭtoroj al Zamenhof kaj lia epoko. La eseojn, kiuj kunformas la libron, eblus dividi en tri grupojn, nome: ĝeneralajn artikolojn (komence kaj fine de la volumo), tradukologiajn tekstojn, kaj studojn de unuopaj aŭtoroj kaj verkoj. Krom la prezentoj verkitaj por la nuna kolekto, ĉiuj eroj aperis jam en aliaj, diversaj publikaĵoj.

La unua artikolo enhavas tre interesan analizon de poemoj de Kalocsay kaj prezenton de la ligo al poezio sentita de Zamenhof kaj de liaj jidaj versaĵoj (p. 16). Menciindas la detala kronologio de la zamenhofaj poemoj kaj la brilaj komentoj priaj, ekzemple, per traspurado de bibliaj bildoj en La Espero. Tonkin rezonas pri la ideoj pri lingvo kaj kulturaj elementoj kiel programo por konstruo de identeco (eblus aserti, sur la linio de Even-Zohar). Aldoniĝas trafa kuntekstigo de la literaturo, aludoj al psikanalizo (Lacan), al vento kaj spirito kiel du flankoj de unu sola medalo (fakte la sanskrita epiteto donita al Gandhi, mahātmā, t. e. ‘grandanima’ rilatas al la helena ἀτμός ‘vento’, de nia vorto atmosfero). Sekvas tio, kion la aŭtoro nomas “ekskurso” (p. 25): plezura promenado tra la koncepto espero en nia originala literaturo. La eseo povus funkcii grandparte ankaŭ kiel gvidlibro por la Esperanta Antologio (1958, 1984), al kiu ĝi konstante sendas. La leganto troviĝas antaŭ dismontro de erudicio, kiu emfazas la ekzistantan interteksecon (rilato kreata de la ĉeesto de unu teksto en alia, laŭ Genette), kio efektive konsistigas la framon aŭ eĉ pli, la spinon/ŝpinon de ajna literatura sistemo.

La eseojn dediĉitajn al tradukado inaŭguras “Pri tradukado en esperanto”, kiu tangas inter teorio kaj personaj spertoj. La teorio de ricevado grave rolas ĉi tie, ĉar la aŭtoro elmetas al la leganto tiklan kontraston: tiu inter la stilo de periodo kaj la lingva kompetento de la lingvouzantoj (p. 51). Iom troiga mi trovis la aserton, ke la traduko de Donkiĥoto far De Diego “estas verkita en kvazaŭa Interlingua de neologismoj el latinidaj radikoj” (p. 49). “Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo” montriĝas pli specifa studo, precize pri la rilato inter la du specoj de teksto en la Esperanto-literaturo. Tonkin asertas (kvankam ne malmultaj pretus nuancigi tion), ke la angla literaturo plej influis en la esperantan. Sekvas eseo pri Hamleto en Esperanto (temo, pri kiu la aŭtoro aparte scias – i.a. li verkis la postparolon por la 9a eldono de la zamenhofa traduko (2006) kaj diversloke artikolis). Tre loga kaj interesa mi trovis la enkondukon de la artikolo, temanta pri lingvokreado, vortprovizo kaj semantiko de eŭropaj lingvoj. Aldone, Tonkin memorigas nin pri la ŝlosila karaktero de Hamleto en Esperanto (fakte, ankaŭ en aliaj kulturoj la ŝekspiraj teatraĵoj rolis simbole kiel signo de evolu(ig)o de lingvo kaj de ties atingoj; ne hazarde en 1972, ankoraŭ sub la diktaturo de Franco, aperis la galega traduko de Makbeto).

Tiel ni alvenas al la studoj pri originalaj aŭtoroj kaj verkoj. “Sándor Szathmári kaj Kazohinio” estas delektinda enkonduko en la verkojn de la hungaro, kiun nuntempe povus kompletigi kaj ĝisdatigi la esploroj de Éva Tófalvy (ŝia monografio Kazohiniától Atlantiszig. Szathmári Sándor és utópiái (2019), kiuj ankoraŭ atendas esperantigon). Eseo pri Clarence Bicknell (1842-1918), verdire negrava brita poeto (sed kun kurioza vivo) staras kiel rekomendo, ke ni zorgu ne nur pri la plej elstaraj figuroj de nia beletro, ĉar gravas ankaŭ la ensemblo, la tuta literatura fenomeno.

En “Tivadar Soros kaj Julio Baghy – transvivantoj” la brita-usona profesoro observas la ekzistantajn ligojn inter la verkoj kaj la vivoj de la aŭtoroj, ankaŭ de la kaŝoj, en lingvaĵo klara kaj intence sena je fakaj vortoj. Aparte interesan ateston pri la laboradoj de Tonkin super Maskerado ĉirkaŭ la morto de Teodoro Ŝvarc (li estis la redaktoro kaj verkis la postparolon, bibliografion kaj notojn de la dua eldono de 2000), konsistigas “Kaoso en Esperanto: eĥoj de la holokaŭsto”. En ĝi Tonkin pritraktas i.a. ankaŭ tradukojn de István Ertl kaj la romanon Tilla (2002) de Spomenka Štimec. Denove pri tiu gravega prozaĵo de nia literaturo temas la eseo “Tradukado de Soros: la defioj de vivmemoroj”.

Dek kvin jaroj dividas la tekstojn, kiujn la aŭtoro arigis sub la titolon “Pensoj pri Kalocsay”. La unua estas artikolo aperinta en La Nica Literatura Revuo (1961), kiun Tonkin verkis kiel universitata studento; la alia estas prelego farita okaze de la forpaso de nia granda poeto kaj tradukisto. Cetere, la prezento por ambaŭ tekstoj, aŭtobiografia rakonto pri la junaĝo de la aŭtoro kaj liaj jaroj kiel esperantisto (p. 159), kaptas la atenton de la leganto for de la literatura historio kaj iel sonas intim-konfese plaĉa. Sekvas represo de eseo pri la poezio de Ragnarsson el la libro La lingvo serena (2007), kun aparta fokuso super Ŝtupoj sen nomo (1959).

El prelego en la nun silenta Centra Oficejo de UEA, poste presita en Beletra Almanako (2014, №8), venas la eseo “Marjorie Boulton, poeto fajre kora”. En ĝi Tonkin klerigas nin tute nature, kun la celo kuntekstigi la verkojn de Marjorie, komencante de ŝia anglalingva unua, frua volumo Preliminaries (1949). Li aparte haltas ĉe ŝiaj du plej gravaj poemaroj de la 1950aj, Kontralte (1955) kaj Eroj (1959), draste kontrastantaj en longeco kun tiu ŝia verko anglalingva. Sekvas postparole citaĵo el la nekrologo pri Boulton (p. 200), kiun Tonkin mem verkis por la revuo Esperanto.

La eseo “Literatura historio: ĉu plu verkebla?” konsistas el du partoj. La unuan Tonkin verkis sojle de la nova jarmilo, sed la demandoj levitaj en ĝi ankoraŭ hodiaŭ plene aktualas. Poste legeblas ne tre longa, sed esence pozitiva, klarigo pri la enhavo kaj kvalitoj de Historio de la esperanta literaturo (2015) de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Se la tute unua eseo montriĝis rava enkonduko anoncanta la riĉan enhavon de la libro, la vasta, 28-paĝa Esperanto kaj monda literaturo, kronas ĝin kun same alta nivelo de fascino. Komence Tonkin prezentas la asertojn de la japana verkistino Masae Mizumura pri la minaco de la prestiĝa angla al la japana malgraŭ la fakto, ke ĉi tiu estas ŝtata lingvo. De la franca sociologo Bourdieu li substrekas la koncepton kultura kapitalo (p. 216) kaj ĝia rilato al literaturo, kaj sekve li endensiĝas en la limojn (ŝtatajn aŭ lingvajn) de la literaturaj sistemoj. La fenomeno de multloka (do male al nacia, p. 220) verkisto ŝajnas aparte interesa kaj por kelkaj nuntempaj alilingvaj aŭtoroj en la moderna socio kaj por niaj esperantaj, kaj Tonkin esploras ĝian aplikeblon konekse kun la translingvismo (p. 222), laŭ kiu kreiĝas parentezo por libero en la esprimado (parola, verka) en certaj lingvoj. Paralele, la aŭtoro demandas sin, ĉu la tradukoteco de la verkoj igas kelkajn literatorojn krei alie, en kondiĉita maniero, kaj ĉu tio ne modlas la literaturan produktadon mondskale. Viciĝas poste tre atentokapta rezonado pri la situacio de la esperanta literaturo (kaj de ĝiaj verkistoj), kaj provo precizigi ĝiajn futurajn defiojn: ampleksigi la videblecon de nia literaturo al neesperantistoj, lige kun tio entrepreni tradukadon de niaj verkoj kaj (ĉi-sence Tonkin reemfazas la gravecon de Historio de la esperanta literaturo) “elmapi la terenon de Esperanto-literaturo, identigi ĝiajn pintajn verkojn kaj ankaŭ subteni seriozajn fakajn studojn de ĉefverkoj kaj verkistoj” (p. 237).

Sendube lia esearo kontribuas en tiu senco kaj kiel mejloŝtono kaj kiel vojmontrilo por la disvolviĝo de niaj literaturaj studoj.

Suso Moinhos

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/recenzo-139

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi