La murdo de Roger Ackroyd: leginda distraĵo

AckroydChristie, Agatha. La murdo de Roger Ackroyd / Tradukis el la angla Hans Becklin. — Barlastono: Esperanto-Asocio de Britio, 2023. – 298 p.

Mi ne estas ŝatanto de detektiva ĝenro, sed la unuan en mia vivo verkon de Agatha Christie mi legis kun plezuro kaj rekomendas al ĉiuj sekvi mian ekzemplon. Cetere tio ne signifas ke mia impreso ne havas certajn “sed…”

La verko estas sufiĉe tipa specimeno de sia ĝenro kaj speciale de la verkaro de la eminenta angla aŭtorino, rakontante pri enigma murdo kaj ĝia enketado. Ĉio okazas en eta vilaĝo kaj en malgranda kabineto, do la nombro de la suspektitoj ekde komence estas tre limigita. Multaj havas motivojn, sed ankaŭ alibiojn, do necesas elstara intelekto kaj skrupula metodo de Hercule Poirot por solvi la enigmon.

Mi ne rakontu plu por ne fuŝi la plezuron, kun kiu legontoj konsumos la tekston. Mi ne certas ĉu ĝi meritas la titolon de elstara verko, ja mankas tie profundaj ideoj, ne estas tuŝataj gravaj sociaj, psikologiaj, politikaj aŭ vivosencaj problemoj kaj situacioj. Fakte temas pri speco de kaprompilo, utila por ekzerci la intelekton, sed apenaŭ relegebla aŭ postlasanta longdaŭran postguston.

Ŝatantoj de la ĝenro verŝajne pli rapide ol mi divenos la murdinton, tamen mi povas agnoski ke mi havis nur nebulajn suspektojn kaj fakte ĝis la lasta momento ne estis certa pri la rezulto de la Poirot-enketado. La libro konsistas plejparte el dialogoj, sed ankaŭ certa aktivado ĉeestas, kvankam en ege limigita spaco. Resume: mi ĝuis la verkon kaj supozas ke same reagos plejparto de la legantoj.

La libro estas eldonita de la Esperanto-Asocio de Britio en 2023 kaj bone montras, kial ĉi tiu asocio estas laŭdata pro sia aktiva libroeldonado. Mola, sed sufiĉe fortika kovrilo bele dezajnita, akurata enpaĝigo, alloga tiparo, blanka papero – nenio ĝenas onin dum la legado. Ilustraĵoj mankas, sed ili apenaŭ necesas.

Haveblas pluraj piednotoj, ebligantaj al la eksterlanda leganto pli bone kompreni kulturan kuntekston kaj referencojn de la roluloj. Kiel homo eldoninta plurajn historiajn tekstojn, mi scias, ke komentoj estas la plej komplika kaj ofte neglektata parto de la eldona laboro, do tio estas plia signo de skrupuleco kaj respondecemo de la eldonintoj.

Iom malpli da laŭdoj mi donos al la teksto mem, tradukita de Hans Becklin kaj provlegita de Jorge Rafael Nogueras, Tim Owen kaj Edmund Grimley Evans. Mi ne pretendas esti lingvojuĝisto, do mi esprimas nur mian personan impreson, ke la tradukaĵo ne sukcesis liberiĝi de la influo de la fontolingvo, proksima ankaŭ al la provlegantoj. Ĝenerale ĝi legeblas flue kaj ĝue, sed jen kaj jen mi stumblis ĉe vortoj kaj esprimoj, kiuj por mia lingvosento aspektis strange. Mi donos kelkajn ekzemplojn.

La aĵoj en la teksto neniam kuŝas aŭ staras, sed ĉiam “sidas”, eĉ se temas pri tablo, seĝo, paperoj. Foje ili transformiĝas je “aferoj”, evidente sekvante la anglan modelon de “things”. Tiel virino el la romano pravigas sian monavidecon: “Mi volis aferojn, insidis por ili” kaj nur el kunteksto iĝas klare ke temas pri objektoj, ne interesoj aŭ okupoj.

En multaj lokoj la saman trukon faras alia angla vorto “to learn” anstataŭanta “ekscii”. Priskribante renkontiĝon kun nekonato surstrate, rolulo konstatas: “Mi lernis ke li havas usonan akĉenton”. Personoj en la romano ofte “revas” kie necesus “pensi”, ekzemple: “Neniu eĉ revus ke li estas tiel proksima”, “La inspektoro ŝajne revis plurajn minutojn”.

Plurfoje iu “kolapsas en la fotelo” kaj nur el kunteksto iĝas klare, ke tiu eksidis, eble bruske, peze, kun bruo, sed certe evitinte kolapson. La saman petolaĵon faras la angla verbo “to demand” kreinta frazojn kiel “Ĉu mi rajtas demandi al vi prokrasti”. Ĝin sekvas “to accept”, kaŭzinta “li ricevis nin” anstataŭ “li akceptis nin”.

Iuj frazoj ŝajnis al mi iom mallertaj aŭ eraraj: “Knabino ne enamiĝos al viro tiel maljuna kiel sia patro”, “mi amase pardonpetas”, “liaj moraloj estas vunditaj”, “Vidante la plumon la mieno de la viro ŝanĝiĝis”, “pli de viaj piloloj”. En multaj lokoj estas uzata “ĝi” dum mi preferus “tio”. Anstataŭ “rememori” ĉiam servas “memori”. Ofte aperas “neta/nete” kun la senco “senriproĉe” – venas homo “nete vestita”, iu “nete metas vestojn” ktp.

El laŭdindaj ecoj mi mencius lertan uzadon de proverboj, kiuj abunde renkontiĝas en la teksto kaj estas trafe esperantigitaj.

Resume, mi kore rekomendas la libron La murdo de Roger Ackroyd al ĉiuj ŝatantoj de la detektiva ĝenro kaj esperas, ke ĝi ricevos meritan atenton, rapide elĉerpiĝos kaj aperos denove, en iom perfektigita eldono.

Stanislav Belov

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/recenzo-147

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi