Esperanta Kulturo / Red. Ilona Koutny. – Dąbrówka: Wydawnictwo Rys, 2022. – 266 p.
Mi diru tuj: ĉi tiun libron oni devas ne nur legi, sed ankaŭ studi; ne nur studi, sed serioze studi; ĉiu linio, eĉ ĉiu vorto estas instrua: ja ĝi estas universitata lernolibro. Unufraze dirite: temas pri plene ĝisdata ampleksa enciklopedio pri ĉiuj aspektoj de la esperanta kulturo, verkita per instrutaŭga stilo, kiun oni legas kiel romanon, ja la romanon de nia lingvo. Nenio en la lasta duonjarcento, post la epokfara Esperanto en perspektivo (ĉefred. I. Lapenna, UEA-CED, 1974), aperis pri la tiom grava temo.
Jam la titolo estas deklaro: Esperanto, nura lingvo, kreis propran kulturon tra sia pli ol 130-jara uziĝo. Tio ankoraŭfoje atestas, ke la opoziciantoj al tiu esprimo misinterpretas la fenomenon esperanto, fakte plejofte pro artifika persona malamikeco al kelkaj elstaraj konstruantoj de tiu kulturo.
Ĉi tiu 270-paĝa (bite) kolekto de 15 eseoj startas per longa eseo de la redaktorino, hungarino, dum pli ol jardudeko docentino ĉe la pollanda universitato kaj gvidanto de ĝia kurso pri interlingvistikaj studoj; sekvas dek kvar ĉapitroj de dek tri aŭtoroj el dek landoj, kiuj estas instruantoj aŭ studentoj de la nomita kurso.
Ilona diras klare: “Esperanta kulturo ekestis pro ĝia uzo en parolkomunumo, pro ĝiaj institucioj, eventoj, publikaĵoj ktp. Ĝi disvolviĝas nature kaj multflanke”. Kulturo estas mensa programado, komuna por iu komunumo, kaj ĝi okazas je tri niveloj: ni heredas nian homan naturon kaj tio estas universala; la kulturo jam karakterizas grupojn kaj estas lernata; la personeco, kiu estas por ĉiuj individua, konsistas el speciala miksaĵo de hereditaj kaj lernitaj elementoj. Tial nacia kulturo diferencigas diversajn homgrupojn, do ĝi estas baze ekskluziva, sed la Esperanta kulturo fontas kaj riĉiĝas el diversaj naciaj kulturoj, do ĝi estas inkluziva, kiel jam Auld karakterizis ĝin antaŭ 35 jaroj. Siavice, kvankam esperantistoj formas ja heterogenan grupon, certa komuneco observeblas, kaj jam Ragnarsson en 2006 rekonas en la Esperanta kulturo, “unuecon en diverseco”.
Pri la literaturo, certe la plej okulfrapa kulturero kvante kaj kvalite, ni havas du panoramajn verkojn: Historio de la Esperanta Literaturo, de italo C. Minnaja kaj svis-italo G. Silfer, gajninta du gravajn premiojn, kaj la anglalingvan enciklopedion de G. Sutton. Se romanistoj, kiel aŭstraliano Trevor Steele, aŭ britino Anna Löwenstein, aŭ bulgaro Julian Modest traktas pezajn temojn aŭ historiajn eventojn, aŭ pli leĝere rakontas, ankaŭ la originalaj romanoj, novelaroj, teatraĵoj, komiksoj ne malofte ĉerpas el la vivo de la esperanta popolo, kiel ĉe franco Raymond Schwartz, ĉe hungariano Tivadar Soros, ĉe kroatino Spomenka Štimec, ĉe ruslandano Mikaelo Bronŝtejn, ĉe polo Roman Dobrzyński, ĉe japano Miyamoto Masao (mi intence menciis plurajn, indikante la devenlandojn, eĉ se verŝajne jam konatajn al ĉiuj legantoj, por insisti pri la diversnacieco, kiu konsistigas nian kulturon).
Se plejofte oni reliefigas preskaŭ nur la literaturon, estas ankaŭ aliaj eroj aliartaj kiuj kontribuas al la kreo de la esperanta kulturo. Jen stratoj dediĉitaj al gravaj esperantistoj; jen skulptaĵoj dediĉitaj al Zamenhof; el la plurcentoj speciale menciinda estas monumento “La Espero” de dano Jesper Neergaard sur la Esperanto-placo de la aŭstria urbo Graz kun la dediĉo “Por Monda Komunikado en Paco kaj Libero”, iniciatita de Ivo Lapenna okaze de la centjariĝo de la lingvo.
Se la komencaj eseoj de Koutny estas panoramaj, la unuopaj sekvantaj skrupule analizas jen tiun, jen alian aspekton, sed maleblas en recenzo adekvate trakti ĉiujn. Ital-brazilano Fabio Fortes klare parolas pri signoj de la esperanta identeco, kaj tuŝas tiklan punkton, ĉu la nura kono/parolado de la lingvo konsistigas esperantiston, kiu ja luktas, krom por la disvastigo de la lingvo, por aliaj ĝeneralaj homaj trajtoj kaj rajtoj. UEA ŝanĝis ne nur unufoje sian starpunkon kaj sian atenton; kun Lapenna ĝi alcelis la ĉefajn homajn rajtojn kiel intencatajn de Unuiĝintaj Nacioj (laŭ mi jam la nomo estas komplete misgvida, tiu organizo tute ne konsistas el nacioj, sed el teritorie kaj strukture organizitaj ŝtatoj). La konkludo de Fortes, post ekzameno de diversaj manifestoj (Raŭmo, Prago) kaj de artikoloj de kulturaj gravuloj (ekzemple Fettes, Galor, Silfer) estas klara: “Post pli ol unu jarcento, la Esperanta kulturo, kiu animas tiun spiritan kolektivon kiun oni nomis Esperantio, disponas plurajn elementojn krom la samlingveco, kiel komunajn identigilojn”.
Ankoraŭ Koutny en dua eseo mencias lingvajn “esperantismojn” kiel: “samideano”, “delegito”, “ĝisostulo”, “pracelano”, “finvenkisto”, “denaskulo”,” ago-tago”, “kabe(iĝ)i”,” krokodili”, “aligatori”,” zeo”, “UK”, kun la kurioza rimarko, ke du el la kvar denaskuloj, aldemandite, ne komprenis la signifon de la vorto “kabeiĝi”, kaj tri el ili ne komprenis la esprimon “kongresa edzino”.
Pri frazeologio klere, klare kaj amuze traktas Sabine Fiedler, montrante iujn esprimojn, kiujn iuj landanoj certe vidas klonitaj el la propra lingvo, sed aliaj havus dubojn pri interpretado (ekzemple: “ne doni furzon” = ne serioze okupiĝi / ne zorgi); sed jam la nura kolekto de idiomaĵoj (kiom multaj uziĝas, plejofte senpripense!) valorus mem la tutan libron (“ni iru la vojon ĉe-litan”).
Aleksandro Melnikov aldonas tutan aron da esprimoj ligitaj al la esperant-movada identeco: akravida leganto certe ridos vidante, ke iu esperantista organizo estas en “insultaj rilatoj kun Unesko” kaj zorgos pri la “Centra Ofuŝejo de UEA”. Tute seriozaj estas la esprimoj “kaloĉaja parnasismo” aŭ “Blinkenbergoj” aŭ “bulonja epoko”. Tutan amason da ŝercoj Melnikov kolektas el satira “manifesto”: valoras legi! Sed ja temas pri tute serioza eseo Specifeco de lingva personeco de tipa Esperanto-kulturano.
Pri Esperantlingva komunumo kaj ĝia identeco eseas Ida Stria, adjunkto ĉe la universitato de Varsovio, dum pri “arto esperanta” sintezas Svorad Zavarský; amatorajn kaj profesiajn prezentaĵojn rakontas François Lo Jacomo, atenta raportinto pri preskaŭ ĉiuj teatraĵoj prezentitaj dum plej diversaj kunvenoj. Kiel bedaŭrinde, ke neniam estis surscenigita Sonĝe sub pomarbo (nur iuj scenoj, laŭ persona rakonto al mi de G. Nanovfsky).
Tute rapide ni menciu elstaran eseon pri la esperantlingva gazetaro, far Jukka Pietiläinen, kiu donas adekvatan spacon al La Ondo de Esperanto, Literatura foiro, Fonto, Beletra Almanako, Libera folio, sed ne forgesas la fakajn revuojn, inkluzive la religiajn (Espero Katolika naskiĝis en 1903, Dia Regno en 1908). Same elstara estas la kronologia raporto pri esperanto en radio far Barbara Pietrzak (la unuaj esperantlingvaj elsendoj okazis en 1922 el la stacioj Newark WJZ (Usono) kaj Londono 2LO). Aparta atento estas donita al la Pola Radio, startinta en 1959 okaze de la centjara jubileo de Zamenhof kaj la UK en Varsovio; siavice, la vatikana radio startis en 1976 kaj pludaŭras ĝis nun; estas ankaŭ klare menciataj la evoluoj al la podkastaj elsendoj.
El la eseo de Mihal R. Balicki oni lernas, ke pli malfacilaj estis la paŝoj de Esperanto en la mondo de televido. Komencan ideon en 2001 ekigis Giorgio Kadmo Pagano, prezidanto de la Esperanto Radikala Asocio, dum la Internacia Junulara Festivalo en Bolseno (Italio); la afero poste ne plenumiĝis laŭ tiu komenca projekto, sed plu restas kanalo ĉe Jutubo kun de-temp-al-tempaj filmetoj en esperanto. Postaj klopodoj en Brazilo, en Francio kaj aliloke evoluis diversmaniere, ankaŭ teĥnike, eĉ se nur unu povus sin etikedi per la epiteto “televido”. La ĉefa malhelpo estis ĉiam la manko de reklamoj (kaj de la koncerna miliarddolara buĝeto), ŝuldata al la tro malgranda nombro de la potencialaj spektantoj. Male, sukcesis areto da malgrandaj blogoj eĉ nur personaj, kiuj fakte igis ne plu tiom grava la iniciaton de internacia esperantlingva televido. Tre interesaj en la eseo estas la pluraj grafikaĵoj, komparantaj la ekziston de naciaj televidoj en landoj kun loĝantaro pli malgranda ol la supozata esperantistaro.
La rolo de esperanto kiel lingvo estis tre malgranda en la kin-arto. Diras Judit Schiller, verkintino de la koncerna eseo: “Ĝi estis jen lingvo (politike) neŭtrala, jen tiu de fantazia lando, jen de aparta loko, jen de konspirantoj aŭ indiĝenoj, jen simple nur lingvo stranga aŭ nekomprenebla.” Postaj filmoj, eĉ tute parolataj en esperanto estis produktitaj; la lingvo allogis eĉ famajn firmojn. Antaŭ la okuloj de la leganto pasas titoloj, kiuj iel diskoniĝis, kiel la pionira Angoroj (1964) reĝisorita de Jacques-Louis Mahé, kiu estis profesia fotisto de reklamaĵoj. Ian amatorecon oni povus imputi, sed entute la nefavoraj juĝoj, kiuj efektive dissemiĝis en la Esperanta gazetaro, estis ne tute justaj. Ĉio estis en esperanto, la teksto, la aktoroj (la trupo Internacia Arta Teatro), la rakontleganto (Waringhien), kaj tio estis vere granda streĉo. Aliaj filmoj sporade sekvis, kelkaj dubladoj de naciaj produktaĵoj, sed entute esperanto ne glore eniris tiun mondon, laŭ mi pro la manko de tiuj gigantaj monrimedoj kiuj kuŝas malantaŭ ekrano; kie oni prezentu esperant-lingvan filmon? Ĉu ĉe la UKoj aŭ IJKoj, aŭ IJFoj, aŭ ĉe klubvesperoj? Nacilingvaj filmoj profitas de distribua sistemo, kiun nia Esperanto-mondo ne povas disponi. Posta filmo Incubus (1966) estas meze inter fantazio kaj hororo; sekvaj agadoj estis pri dubladoj. Inter la esperanta gazetaro Literatura foiro pli ol alia sin dediĉas al komentado de filmoj.
La eseo de Li Xin kaj Sun Ming-xiao rakontas, ankaŭ per fotoj tra la ĉambroj de la Esperanto-muzeo en Zaozhuang, ne nur la historion de la muzeo mem, sed ankaŭ de granda parto de la ĉina Esperanto-movado, startante de fama eldiro de prezidanto Maŭ pri la kuraĝigo al lernado de nia lingvo.
La eseo de José Antonio Vergara el Ĉilio rakontas pri la fruaj klopodoj starigi Esperanton kiel sendiskriminacian lingvon por la scienco; la ekskluziveco de la angla dominado ĉefe post la dua mondmilito definitive marĝenigis ISAE kaj aliajn klopodojn, kiuj tamen plu digne klopodas porti la sciencon en la esperantistan niĉon (ne ja inverse, bedaŭrinde). La eseo draste konkludiĝas per la konvinko, ke “malaperis ajna ŝanco” kaj la angla jam iĝis la nura lingvo en la scienca kampo; restas do marĝenaj la klopodoj de AIS San Marino, fondita en 1985, kies prelegoj kaj eĉ plenaj kursoj plu disvolviĝas en UKoj kaj aliaj Esperanto-kunvenoj, aŭ pri Matematiko translimen (ne menciita), revuo de la Internacia Asocio de Esperantaj Matematikistoj, kiun daŭre eldonas Kava-Pech en Ĉeĥio. Esperanto do restas en niĉo, sed ankoraŭ digne vegetanta.
Laste, sed ne balaste, aperas kelkliniaj prezentoj de tekstoj pri interlingvistiko (de Vera Barandovská-Frank) kaj pri interkultura komunikado (red. I. Koutny, I. Stria, M. Farris), eldonataj de la Interlingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz.
Fine de ĉiu eseo estas tre ampleksa bibliografio, kiel konvenas al scienca teksto. Krome ĉiuj eseoj estas sekvataj de aro da “demandoj kaj diskuttemoj” kaj de kelklinia biografio de la aŭtoro. La leganto trovos ĉi tie amason da sciigoj, nocioj, datenoj, kaj, sincere kaj senpasie dirite, oni gape surpriziĝas pri kiom da Esperanto estas en la mondo, kiom da esperantistoj agantaj, plejofte volontule, kiom da streĉo kaj da genio troviĝas en ties iniciatoj. Ni ja estas et-eta minoritato, sen ŝtato financanta per impostoj, sen lerneja aŭ sanitara sistemo, sen…; sed tamen, kiom da kulturo nia malgranda popolo produktas! Tial, mi ripetas, ĉi tiu verko kiu raportas pri ni estas ne nur leginda, sed ja profunde studinda, kun fiero.
Carlo Minnaja
Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/recenzo-138