Virino kiu faciligas la penon vivi per sia nura ĉeesto

DelibesDelibes, Miguel. Sinjorino en ruĝo sur griza fono / Tradukis el la hispana Antonio Valén. – Novjorko: Mondial, 2023. – 91 p.

Miguel Delibes (1920-2010) estas hispana verkisto, kiun mi ĝis nun ne konis, sed danke al la eldonejo Mondial mi povis legi almenaŭ lian libron Sinjorino en ruĝo sur griza fono.

Mi malfermis kun anticipa ĝojo la libron kaj legis jenon:

Mi bone scias, ke forfuĝo per drinkado estas nur malnova elturniĝo, sed ĉu vi eble konas pli efikan rimedon por eskapi el vi mem? Glaso da brando ankilozas la rememorojn, sed ĝi samtempe transformas la pezan graviton de via korpo en ian ŝveban porozecon. Ion similan al febro.

Kaj subite la beleco de la prozo kaptis min. La notoj al tiu libro estas tre koncizaj, sed mi komprenis, ke estas multe da aŭtobiografiaj detaloj, sed ili estas vualitaj kaj fikciigitaj. En Sinjorino en ruĝo sur griza fono ni renkontas la pentriston Miguel. Li rakontas al sia filino ĉion, kio okazis, kiam lia amata edzino Ana mortis. La filino ne ĉeestis, ĉar ŝi estis en prizono pro politika agado. La tuta libro estas fakte longa monologo. Ni nur nerekte ekscias, ke ni estas en la jaro 1975, ĉar samtempe “tiu viro”, kiu estas la multjara diktatoro de Hispanio agonias. (Delibes ne mencias lian nomon kaj mi emas imiti lin.) La edzino de Delibes, Ángeles de Castro, tamen mortis jam en 1974.

La titolo de la libro referencas al pentraĵo de García Elvira (la hispanlingva Vikipedio informas, ke lia nomo estis García Bernal). Ni legu la priskribon de tiu pentraĵo (kaj ni frandu denove la tradukon de Antonio Valén):

Tiutempe li pentris ŝian faman portreton en ruĝa robo, kun perlo-koliero kaj longaj gantoj. La robo, ronda-koluma kaj senmanika, estis lia dezajno por la okazo. Mia granda scivolo pri lia solvo por la fono de la pentraĵo baldaŭ satiĝis: li simple evitis ĝin pere de blue griza kontinuaĵo, tre malhela kaj iom stompita ĉe la randoj, kontrastanta la ruĝan robon.

Sinjorino en ruĝo sur griza fono estas mallonga, sed profunda romano, daŭra epitafo de amo inter kreantoj kaj muzo.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/02/recenzo-145

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi