Reĝo Ubuo

Jarry, Alfred. Reĝo Ubuo: Teatraĵo / Tradukis el la franca Thomas Larger, Thiery Tailhades. – Paris: Espéranto-France, 2023. – 110 p. – (Serio Oriento-Okcidento, №62).

En la komenco en la 20a jarcento aperis arta movado, kiu skuis la mondon: superrealismo. Ĝi rezultis de la studoj de Freud pri la nekonscia dimensio de la homa psiko, kaj ankaŭ de drastaj politikaj ŝanĝoj en la mondo. La malforta homo jam ne scipovis kompreni sian komplikitan mondon, precipe en la eŭropa kulturo. La realo estis jam transcenda, tiel ke necesis esprimoj de sentoj pere de rimedoj situantaj “super” ĝi. En oktobro 1924 André Breton publikigis Manifeston de Superrealismo, kaj tio markis la naskiĝon de tiu movado.

Senbridaj sentoj, instinktaj agoj, senlima imagado, rifuzo de kritiko per raciaj argumentoj — jen elementoj de la nova artokoncepto. Realo kaj nerealo interplektiĝas, serĉe de plej fortaj emocioj. Oni celas nun la fantaston, oni jam ne rekonas kontraŭdirojn. Jen la difino de Breton: “Psika aŭtomatismo, per kiu homo proponas esprimon, ĉu parolan, ĉu skriban, ĉu per ia ajn alia maniero, de la reala funkciado de la penso”.

Kiam oni pensas pri superrealismo, oni tuj rememoras la verkojn de Salvador Dali, Joan Miró, Frida Kahlo, René Magritte. Oni tamen ofte forgesas, ke tiu grava, radikala movado havis antaŭulon: Alfred Jarry (1873-1907), franca poeto, romanisto kaj dramisto. Kvankam oni ordinare konsideras lin adepto de “simbolismo”, tamen li estis pioniro de la tiel nomata “teatro de absurdo”. Lia plej konata dramo estas Reĝo Ubuo, kiu fariĝis klasikaĵo en la franca literaturo. Li prezentis tiun verkon en la jaro 1894; ĝi publike premieris en 1896.

En 2023 Espéranto-France proponas al la Esperanta publiko tiun “farson” en traduko de Thomas Larger kaj Thiery Tailhades; sur la kovrilo troviĝas bildo desegnita de la aŭtoro mem. Ĝi aperas kiel numero 62 en la Serio Oriento-Okcidento, sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio, en konsulta partnereco kun Unesko. Oni certe povas konsideri la verkon ero de la superrealisma skolo.

Se vi emas legi teatraĵon, kiu spitas logikon kaj superabundas je grotesko, karikatura krueleco kaj krudeco de sentoj, fare de potenculoj — jen la verko por vi. La tuta intrigo estas apenaŭ kohera. Se eblus resumi, temas pri la senfina senskrupuleco kaj cinikeco de Ubuo kaj Panjo Ubuo, kiuj murdas la reĝon de Pollando (ĉi tiu lando cetere ne ekzistis kiel ŝtato en la fino de la 19a jarcento), por havigi al si riĉaĵojn kaj potencon. Ili ekspluatas civitanojn en senlima maniero kaj implikiĝas en batalojn. Absoluta nesentemo fronte al aliulaj suferoj, kompleta indiferento antaŭ aliula doloro estas la ĉefa trajto de tiaj monstraj homfiguroj. Ĉu ni trovas similulojn en nia moderna historio?

Por la absurdeco de la dramo, la aŭtoro uzas strangan lingvaĵon, eĉ kun inventitaj vortoj, multaj sakraĵoj kaj preskaŭ-maldecaĵoj. Ankaŭ la uzado de “vi/ci” defias ian regulon. Estas interese observi, kiel la primitivismo de la spirito devas ricevi la veston de primitiva lingvokonstruo: ne eblas konstrui pensojn sen vortoj, kaj se la homo estas sovaĝa, ankaŭ sovaĝa devas esti lia lingvo. Certe ne estis facila tasko esperantigi tian ĥaosan tekston.

La konfuzo estas tiel forta, ke la leganto eble konsterniĝas komence. Sed baldaŭ li komprenos, ke temas pri karikaturo de realaj homoj kaj situacioj: ja troviĝas groteskaĵoj en nia mondo.

Oni finas la legadon de tiu mondfama teatraĵo kun scivolemo: kiel ĝi aspektus sur scenejo? Kiel simbole montri sur teatra podio en kvin aktoj la tutan frenezecon de nia mondo?

Ĉu la aŭtoro troigis? Eble ne…

Paulo Sergio Viana

Ĉi tiu recenzo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi