Kandido: Dokta solvo de pluraj krizaj punktoj

KandidoVoltero (ps. de François Marie Arouet le Jeune). Kandido, aŭ Optimismo / Tradukis el la franca Sergio Pokrovskij; Antaŭparoloj de Sergio Pokrovskij kaj Eŭgeno Lanti; Postparolo de Sergio Pokrovskij. – Kaliningrado: Sezonoj, 2023. – 176 p. – (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2022).

Por recenzi libron oni kutime startas legante ekde la unua paĝo, sed ĉi-foje la indekso allogas ĝuste pro sia fina parto, tiel anoncita: «La “Postparolo” entenas detalan komparon de la du tradukoj kaj estas destinita por tiuj, kiujn interesas tradukteorio kaj interrilato de Esperanto kaj la franca lingvo». Efektive la lastaj 50 paĝoj ampleksas komentojn diverstipajn, kiuj konsideras ankaŭ alian pli fruan tradukon far Lanti en 1929 kaj tradukojn en aliajn lingvojn (angla, bulgara, germana, hispana, pola, rusa). Tiuj aliaj lingvoj helpas al komparo koncerne kelkajn interesajn temojn: artikolado, vortordo, prozodio, propraj nomoj, patino, aspektoj, mezurunuoj, historia momento de la traduko, evidentigo de la remao fronte al la temo.

Tio trenas nin al la ĉefa demando tute ĝenerala: kion devas liveri traduko? Ĉu la esprimojn, kiujn uzus la aŭtoro, se li estus samtempulo kun la leganto? Se precize tiel, nu, tradukanto devus aliigi leŭgojn al kilometroj, talerojn al eŭroj, nobelajn epitetojn al nunmoŝtaj, kaj tio kondukus al neceso de ĝisdatigo de traduko pli-malpli je ĉiu dua generacio, ĉar loknomoj, normoj, ŝtatoj, sociaj statusoj rapide ŝanĝiĝas: nobelaj titoloj malaperas, sociaj rangoj alimaniere distribuiĝas, ŝtatoj enprenas aŭ perdas urbojn. Male necesas iom pluteni la patinon de la tempo, tiel ke leganto daŭre memoru, ke la libro pentras situaciojn de la tempo de la aŭtoro; tion faras la nuna traduko tre oportune.

Aparta ĉapitro en la postparolo estas dediĉita al la vortordo: ja oni kutimas diri, ke en esperanto ĝi estas tute libera, kio estas malĝusta (ekzemple la artikolo la ĉiam antaŭas la substantivon, kiun ĝi difinas, “la libro sur la tablo” estas ĝusta esprimo, “libro la tablo la sur” estas ja erara).

Esperanto laŭ Pokrovskij bone akordigas la komunikadan vortordon kun la aktiva frazaranĝo. Eble ne pri ĉiu ekzemplita traduko leganto konsentus, ke ĝuste tiu estas la plej bona: ekzemple, la voltera “lorsqu’une vieille l’aborda, et lui dit” estis de Lanti tradukita al “kiam maljunulino aliris al li kaj diris”, dum la Pokrovskija versio estas “kiam lin aliris maljunulino, kiu diris”; ja pli svelta ĉi lasta, sed mi preferas la Lantian.

La komparo kun alilingvaj tradukoj estas ekstreme interesa, ĉar ankaŭ tiuj tradukoj estas, kompreneble, ne samtempaj inter si: ni staras do antaŭ dokta leciono pri kiel esperantigi tutan aron da terminoj interpretitaj el la voltera tempo, ekzemple la nuna tradukinto aktualigis loknomojn, tiel ke Konstatinopolo iĝis Istanbulo, kaj Propontid iĝis Marmora Maro. Lanti elektis ne akuzativigi proprajn personajn nomojn, Pokrovskij ilin deklinacias.

Subtila estas la traktado de la artikoloj, kaj la difina kaj la nedifina: precipe ĉi-lasta estas esplorata detale, ĉar Pokrovskij interpretas ĝin per specifa tabelvorto laŭ la de li perceptita nuanco:

“Il était au désespoir de se séparer d’un bon maître devenu son ami intime” iĝas laŭ Lanti “Li estis tre ĉagrena pro la penso disiĝi for de bona mastro, fariĝinta lia intima amiko”, dum laŭ Pokrovskij: “Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko”. Ĉi-rilate estu permesate al mi mencii, ke itala traduko de 1882 (bit-eldono Liber liber, 2017) tradukis per poseda adjektivo: “gli dispiaceva di separarsi dal suo buon padrone, divenuto suo intimo amico”. Rimarkindas ankaŭ la malsama traduko de intime. Mia komparo preskaŭ laŭvorta kun tiu itala traduko alportus kromajn interesajn konsiderojn, ekzemple pri la ideo “ke eksterulo faras ies geedziĝon/nupton”.

Alia temo tuŝata de la diverstempeco inter originalo kaj tradukoj estas la mezurunuoj: por la franca “lieue” Lanti uzis mejlo; Pokrovskij, post detala distingo inter la romia, angla, franca kaj germana mejloj, transigas la francan lieue al rekomputita kilometro, tiel donante konkretan vidon al iu “promeno” kiu verŝajne estas evitvorto por “dizerto”, ĉar fakte la longo, kiun la protagonisto sendiscipline formarŝis, proksimumis 9 kilometrojn, iom abunda distanco por promeno. Pri alteco, la rekomputo de futoj kaj coloj al centimetroj klasus Kandidon taŭga por rekrutiĝo (ĉ. 170 cm); pri monunuoj Pokrovskij transigas la livres sterling al stelpundoj.

Maleblas komenti ĉiujn flankajn temojn; ili estus tamen menciindaj por indiki kiom detala, skrupula, eĉ pedanta estis la streĉo de la nuna tadukinto por transdoni al ni la plej ekzaktajn datenojn. Malpli indulgaj al la antaŭa tradukinto Lanti estas la konsideroj pri la tensoj, kiujn la franca ofte traktas laŭ la strukturo de la latina consecutio temporis (tensa sinsekvo) en la subprepozicio, dum esperanto ne perfektivigas samtempecon en la pasinteco, sed tenas la ~as de la samtempeco. Atenta estas ankaŭ la kritiko kiam temas pri elekto de vorto, kiu en la voltera tempo havis en la franca iun signifon, sed alian poste, kiun Lanti kelkfoje mistradukis laŭ la signifo de la pasinta jarcento.

Multaj aliaj detaloj, pruvantaj la eksterordinaran studadon far Pokrovskij, estus pritrakteblaj ĉi tie, sed, se ni restu ĉe la titolo, la plej interesa komento estas pri la koncepto “optimismo” kaj pri la superlativo “la plej bona el la eblaj mondoj”. Nu, ĉi-lasta esprimo povus indiki eĉ malbon(et)an situacion, kiu tamen estas pli bona ol ĉiuj aliaj. La tradukinto zorge metas vid-al-vide la Lejbnican optimumismon kaj la anglan optimismon referante al verkoj de Neŭtono kaj de Popo (Aleksander Pope); la rezonado, helpata de citadoj, estas tro intelekta por ĝin analizi tra recenzo, sed ĉar la koncepto pri “la plej bona” estas la esenco de la satiro de la verko, ĝi estas nur analizebla post ties legado.

Do, ni venu al la romano mem kaj al ĝia signifo. Voltero volas per satiro kritiki la lejbnican teorion, predikatan de ties disĉiplo Wolff, ke la mondo estas la plej bona el la eblaj mondoj, ĉar ĉio, kio ekzistas, havas kialon ekzisti. Protagonistas naiva junulo Kandido, kiun instruas pedagogo Pangloso. Li eklernas amoron tra kaŝa enarbara rigardo, enamiĝas al nobela junulino, sed ĉio estas frakasita de milito, al kiu Kandido estas perforte rekrutita. Pluron da kruelaĵoj li devas elteni pro kaŭzoj diversaj, li tamen sukcesas saviĝi. Sekvas aventuraj vojaĝoj pli kaj pli strangaj, mortigoj nepre necesaj por ke la amo triumfu. Tuta sinsekvo da malfacile kredeblaj eventoj, subita ekapero de supozitaj mortintoj, abruptaj bonŝancaj okazaĵoj baldaŭ neniigitaj aŭ minimumigitaj de la sorto: konklude, malgraŭ la predikado pri la plejeble bona el la mondoj, la socioj eŭropaj, prusa, portugala, franca kaj angla, kaj la katolika eklezio, estas peze kritikataj tra ridindigo de agoj absurdaj kaj kruelaj. La romano, amuza pro la intencitaj leĝereco kaj supraĵeco per kiuj ĝi traktas militojn, murdojn, trompojn, perfortojn amasajn mortigojn kaj aliajn pezajn homajn malfeliĉojn, povus esti transskribita al televida felietona serio. Iamaniere la filozofio subestanta la romanon povas sinteziĝi tiel: La apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon kaj ĉio ajn ekzistanta estas prava.

Kandido estas inter la plej famaj romanoj eŭropaj, do ne mirigas, ke Lanti, fundamenta skurĝanto de la establitaj naciaj socioj, ĝin tradukis en la “roraj dudekaj” de la vivo de Esperanto; certe ĝia entuziasma, sed ne tiom skrupula studado kondukis al bona traduko, sed perfekta nek pri fideleco, nek pri kelkloka interpretado. Tial montriĝas nepra la nuna traduko de akademiano Sergio Pokrovskij, kiu regalas nin per ege flua rakontado, per dokta solvo de pluraj krizaj punktoj, tiel ke la verko, kompletigata de la plurĉapitra apendico, lokiĝas inter la vere elstaraj en la esperantlingva kulturo.

Carlo Minnaja

NOTO
Remao. Lingvistika termino indikanta parton de esprimo, kiu aldonas informojn al tio kio jam estas baze konata (la temo); ekzemple predikato, aŭ ripeto de parto de la ĉefa esprimo. (Kiun direkton mi iru? Ĉu la dekstran aŭ la maldekstran?)

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/recenzo-142

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi