Etikedaj arkivoj: Tim Owen

Malavara donaco de EAB al Afriko

En 2024 Esperanto-Asocio de Britio (EAB) gajnis la premion Infanlibro de la Jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA pro la libro Doktoro Zamenhof kaj la lingvo de espero, verkita de Mara Rockliff, ilustrita de Zosia Dzierżawska, kaj tradukita de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Oksfordo: la centra etapo de la Festjaro Bauldton

La 3-5an de majo 2024, kun postkongresaj apendicoj la 6-7an de majo, okazis la 104a Brita Kongreso de Esperanto en la fama universitata urbo Oksfordo. La ĉefa temo de la kongreso estis la vivo kaj verkoj de Marjorie Boulton, kiu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ceremonio memore al Marjorie Boulton

Esperanto-Asocio de Britio okazigis ceremonion ĉe Kolegio Somerville, Oksfordo, memore al Marjorie Boulton precize cent jarojn post ŝia naskiĝo. La ceremonio, aranĝita kaj gvidata de Tim Owen, malfermiĝis per fonaj informoj pri Marjorie, senkompare bonega ambasadoro por Esperanto, kaj unu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rimleteroj: Jubilea reeldono

Nove re-eldonita kiel la unua parto de nia Festjaro BAULDTON: Rimleteroj, kuna projekto de la festatoj dum ilia frua esperantisteco! En 1953 William Auld invitis Marjorie Boulton korespondi uzante rondelojn, poem-stilon de mezepoka Francujo. Ŝi tuj akceptis la duelinviton. Dum … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La murdo de Roger Ackroyd: leginda distraĵo

Christie, Agatha. La murdo de Roger Ackroyd / Tradukis el la angla Hans Becklin. — Barlastono: Esperanto-Asocio de Britio, 2023. – 298 p. Mi ne estas ŝatanto de detektiva ĝenro, sed la unuan en mia vivo verkon de Agatha Christie … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La decembra Ondo: Ampleksa, bunta, kulture kaj movade riĉa

Antaŭ unu semajno je la jarŝanĝo aperis la decembra (vintra laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto (2023, №318). Ĝi estas preskaŭ rekorde ampleksa – 144-paĝa. Entute, dum 2023 aperis kvar Ondoj kun sume … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konferenco de la Akademio

Kiel en 2021 kaj 2022, la Akademio de Esperanto proponis al la publiko, la 14an kaj 15an de decembro 2023, retan konferencon de la Akademio konsistantan el naŭ prelegoj 20-minutaj. Ĉeestis pli ol kvardek spektantoj, kaj la prelegoj estas daŭre … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La junia Ondo: Rekorde ampleksa

Kvankam la redakcio de La Ondo de Esperanto promesis, ke la abonantoj ricevos 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu eldono de la Ondo estas pli ampleksa. Post la du sinsekvaj 139-paĝaj (№314 kaj №315) numeroj sekvis rekorde ampleksa junia (somera laŭ la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton