“Kuru, knabo, kuru” – utila konsilo dum Holokaŭsto

kuruOrlev, Uri. Kuru, knabo, kuru / Tradukis el la hebrea Tomasz Chmielik, Amir Naor. — Świdnik, Lublin: Ars Libri, 2019. 136 p., il.

Mi legis multajn librojn pri Holokaŭsto, ĉefe rememorojn kaj historiajn studaĵojn. Tamen tiu ĉi beletraĵo impresis min, ĉefe per simpleco de la rakonto, plian fojon konfirmanta ĝian aŭtentikecon.

Tra arbaroj kaj kamparo

La romano prezentas historion de okjara juda knabo Srul el la pola urbeto Błonie. Ĝi estas tipa por Holokaŭsto en Pollando. Unue oni kolektas ĉiujn judojn el vilaĝoj kaj urbetoj en geto lokita en pli granda urbo. Poste komenciĝas forkaptado, dum kiu nazioj, helpataj de judaj policistoj, forkaptas plej malriĉajn kaj malfortajn (do ekonomie senutilajn) judojn por sendi ilin al koncentrejoj. Fine la geto malaperas.

La familio de Srul penas saviĝi, fuĝante el la geto, sed laŭvoje ili estas kaptitaj de nazioj. La knabo sukcesas forkuri, kaj tiel komenciĝis lia vagado tra kamparo apud Varsovio. Malfacilas imagi tion, sed la knabeto dum unu jaro loĝis sola en arbaro, manĝis berojn, fungojn kaj bestojn, kiujn li sukcesis kapti, ofte krudajn. De tempo al tempo li venas al polaj setlejoj por ŝteli manĝaĵojn aŭ proponi sin kiel laboriston. La ŝtelado estas senkompate punata, la dungoproponoj foje akceptataj, sed sen iuj ajn faciligoj pro lia aĝo.

La aŭtoro prezentas la bildon tre konatan al mi el historiaj studaĵoj kaj rememoroj de aliaj polaj kaj ukrainaj judoj. Poloj plejparte traktas lin indiferente kaj suspekteme. Multaj denuncas lin al Gestapo, la aliaj simple forpelas, la triaj ekspluatas la etulon plenforte, sciante ke li ne havas alian elekteblon ol subiĝi kaj akcepti ĉion. Eĉ polaj partizanoj ignoras judajn infanojn en arbaro kaj lasas la vunditan knabon sola.

Inter plej bonaj estis virino, en kies bieno li perdis la manon, fortranĉitan de agrikultura maŝino. Malkovrinte lian judecon, ŝi simple vestas lin, jam handikapulon, donas iom da manĝaĵoj kaj sendas reen al arbaro. Alia virino, kies edzo forveturis al Gestapo por denunci la kaptitan knabeton, malfermas la pordon kaj diras al li: “Kuru, knabo, kuru”.

Foje troviĝis bonkoraj poloj, kiuj riskis sian vivon, kaŝante judojn, nutrante kaj kuracante ilin. Sed ofte ili mem iĝis viktimoj de siaj antisemitaj najbaroj kiel tio okazis al la savintoj de Felicja Raszkin-Nowak, aŭtorino de Mia stelo, ankaŭ esperantigita. Kiel konstatas Ilja Altman en Viktimoj de malamego. Holokaŭsto en Sovetunio (la plej profesia kaj profunda studaĵo, espereble esperantigota), ĝenerale lokanoj estis indiferentaj al suferoj kaj mortigado de judaj najbaroj.

Post pluraj aventuroj rande de pereo, perdinte unu manon pro rifuzo de pola kuracisto operacii la judan infanon, la knabo ricevas bonan konsilon – iru tien, de tie venas rusoj. Sekvante ĝin, li renkontas Sovetunian trupon. Tio estas unu el tre malmultaj renkontiĝoj, kiun ne akompanis timo, perfido kaj ekspluato. Rusa soldato Saŝo (karesformo de Aleksandr) akceptas la knabon tutkore kaj faras por li ĉion eblan.

Kun Sovetuniaj soldatoj la knabo iras tra Pollando, kiun ili liberigas de nazioj (aŭ resklavigas, laŭ la moderna pola historiografio). Li vidas, kiel ili amikas kun lokaj poloj kaj eĉ ĉeestas estiĝon de amrilato inter Saŝo kaj pola junulino. Dum adiaŭa vespermanĝo la rusa soldato petas ĉe ŝiaj gepatroj la manon de ilia filino kaj alfrontas nur unu kondiĉon – akcepti romkatolikismon – kiun li aprobas. Por la etulo tio aspektas strange, ja por li ili ĉiuj apartenas al la sama grupo – kristanoj – do li eĉ ne imagis ke ankaŭ inter la poloj kaj rusoj povas esti iuj baroj.

Sed la rusoj foriras direkte al Berlino kaj finfine la knabo trovas azilon ĉe bonaj poloj. Li ne plu memoras sian judan nomon kaj obstine neas sian judecon, sur lia brusto pendas romkatolika kruco kaj medaleto de Dipatrino, li ne povas rememori eĉ la nomojn de siaj parencoj – li tro longe vivis sub masko kaj ĝi kunkreskis kun lia vizaĝo.

Tamen feliĉa fino okazis, se oni povas nomi ĝin tiel. Lin trovas homoj el juda organizo, financata de la juda diasporo. Ili helpas al li reveni ne nur al normala vivo, sed ankaŭ al siaj judaj radikoj. La kruco kaj la Dipatrina medaleto sin trovas en rubujo, la knabo rememoras ĉion, vizitas ruinojn de sia domo kaj danke adiaŭas siajn lastajn polajn gastigantojn.

Aboco de Holokaŭsto

La libro estas verkita en bona kaj simpla stilo. La aŭtoro rakontas la okazaĵojn unu post alia, sen filozofiaj meditoj, pejzaĝaj priskriboj aŭ psikologiaj analizoj. Mi konsideras tion avantaĝo, ĉar plejparto de rememorantoj havas nenion originalan por diri tiukampe, do tiaj deflankiĝoj nur nebuligas la ĉefan temon kaj plenigas la tekston per banalaĵoj.

Ĉi-foje ni vidas ĉion kvazaŭ per la okuloj de la knabo mem, kaj tio apenaŭ estas figursenca esprimo, ja la aŭtoro prezentas la veran vivhistorion de la reala juda knabo. Li efektive trapasis la vojon de tiu ĉi knabo, perdinte la manon kaj la familion. Nur lia fratino Fajga komence de la milito fuĝis al Sovetunio kaj tiel saviĝis.

Ili ambaŭ forlasis la postmilitan Pollandon pro ekstrema kresko de antisemitismo kaj elmigris al Israelo. Tie la protagonisto, akceptinta novan nomon Joram, renkontiĝis kun Uri Orlev, israela verkisto kiu havis similajn vivospertojn – lia tuta familio pereis en la Varsovia geto kaj koncentrejoj, saviĝis nur lia patro fuĝinta al Sovetunio. Do ni povas esti tute certaj, ke antaŭ ni estas aŭtentika rakonto, prezentita de du postvivintoj de Holokaŭsto en Pollando.

Mi tutkore rekomendas la libron al ĉiuj interesatoj pri la temo, kaj ankaŭ al novuloj, kiuj deziras ekscii, kiel okazis tiu tragedio, sed ne pretas profundiĝi je sciencaj studaĵoj aŭ aroj da rememoroj. Jen bona ekzemplo, vivospecimeno kiun oni povas obligi milionfoje por kompreni, kion spertis miliono da judaj infanoj, pereintaj en Eŭropo. Mi ne spektis la samtitolan filmon, sed supozas, ke ĝi estas pli-malpli samstila kiel La knabo en striita piĵamo – alia aboco de Holokaŭsto, prezentita el vidpunkto de infano kaj forme de filmo.

La eldonaĵo estas senriproĉa kiel ĉiuj libroj de Tomasz Chmielik. Bela malmola kovrilo, blankaj folioj forte interkudritaj, bela tiparo, akurata enpaĝigo. Tajperaroj tre malmultas, mi rimarkis malpli ol dek. La lingvaĵo estas glata kaj tradicia, Zamenhof certe estus kontenta. La libro malfermiĝas per la foto de la ĉefa heroo (jam aĝa) kaj finiĝas per la biografio de la verkisto. Mi aldonu, ke ĝi aperis en la serio “Israela literaturo”, espereble daŭrigota.

Stanislav Belov

Ĉi tiu artikolo aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi