Etikedaj arkivoj: Tradukoj

Gajan Kristnaskon!

Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kaj Novjulian kalendarojn, festas Kristnaskon, ni proponas (re)legi du Kristnaskajn novelojn, kiuj aperis ankaŭ kelkaj jaroj en La Ondo de Esperanto: O. Henry: La donaco de la magoj (Tradukis Donald J. Harlow) Dorota … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova libro el Britio: Stig de la ŝutloko

Okaze de Zamenhof-tago en 2025, ni anoncas plian kontribuon al la literatura heredaĵo de Esperanto: Stig de la ŝutloko! Origine publikigita en la angla en 1963 kiel Stig of the Dump, tiu klasika verko de Clive King estas fantazi-plena rakonto … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La novembra rabato: Forkaptita de R. L. Stevenson

Stevenson, Robert Louis. Forkaptita / Tradukis el la angla Albert Goodheir. – 2a eldono. – Glasgow: Kardo, 1989. – 181 paĝoj. – Prezo: 10€ (kun sesona rabato). Antaŭ 175 jaroj, la 13an de novembro 1850 en Glasgovo naskiĝis Robert Louis … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La oktobra rabato: Princo Serebrjanij de A. K. Tolstoj

Tolstoj, Aleksej Konstantinoviĉ. Princo Serebrjanij: Romano / Tradukis el la rusa Maria Ŝidlovskaja. – 3a eldono. – Novjorko: Mondial, 2008. – 282 paĝoj. – Prezo: 16.75€ (kun sesona rabato). “Tre interesa libro, kiu certe meritas legadon”, – skribis Vilho Setälä … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tradukada Tago, la 30a de septembro

Traduki estas alproksimigi lingvojn, kulturojn kaj homojn. En tiu spirito ni festas la Internacian Tradukadan Tagon, en epoko kiam ni bezonas plifortigi nian kapablon interkompreniĝi, kaj rekoni nian komunan homecon. Tradukado kaj interpretado estas, kune kun la serĉado de lingva … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Septembra rabato por “Septembra poezio”

Septembra poezio: Poemaro / Redaktis Ĥristo Gorov; Traduko el la bulgara. – Sofia: Bulgara Esperanto-Asocio, 1982. – 44 paĝoj. La antologieto “Septembra poezio” entenas poemojn, dediĉitajn al la kontraŭfaŝisma ribelo, kiu okazis en Bulgario en septembro 1923 kaj enhistoriiĝis kiel … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La aŭgusta rabato: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk

Hašek, Jaroslav. Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito / Tradukis el la ĉeĥa Vladimír Váňa; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Ilustris Josef Lada. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2004. – 712 p., il. – (Serio “Oriento-Okcidento”, №38). – Prezo: 32.50 … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova dulingva ĉina libro lanĉita en Brno

La 27an de julio Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) lanĉis la libron “Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Kulturaj Interŝanĝoj” en la ĉina lingvo kaj Esperanto en la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, Ĉeĥa Respubliko. En la lanĉa ceremonio ĉeestis Duncan … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉarma, altvalora kolekto

Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo. II / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova. Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2025. – 29 pagoj. – (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2024). … Legi plu →

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Sep Valoj: Esperanto-traduko de la centra mistika verko de Bahá’u’lláh

“La Sep Valoj” estas verko revelaciita en la malfruaj 1850aj jaroj de Bahá’u’lláh, la profeto-fondinto de la Bahaa Kredo, kiam Li post dujara retiriĝo al la montoj de Kurdio revenis al Bagdado. La temo de la verko estas sentempa kaj … Legi plu →

Afiŝita en Historio | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Eta princo aĉeteblas kun rabato dum la tuta junio

Saint-Exupéry, Antoine de. La Eta princo / Tradukis el la franca lingvo Pierre Delaire. – 3a eldono. – Montrealo: Kanada Esperanto-Asocio, Paris: Espéranto-France. 2018. – 93 paĝoj. – Prezo: 12.60€ Antaŭ 125 jaroj, la 29an de junio 1900, naskiĝis Antoine … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ivan Turgenev: Manjo

Antaŭ multaj jaroj, loĝante en Peterburgo, mi, uzante veturilon, ĉiufoje aranĝis konversacion kun la veturigisto. Mi ŝatis konversacii precipe kun noktaj veturigistoj, malriĉaj apudurbaj kampuloj, kiuj venis al la ĉefurbo kun sia ĉevalaĉo kaj kun sledo, farbita per okro – … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La maja oferto: La mirinda sorĉisto de Oz

Baum, Frank L. La mirinda sorĉisto de Oz / Tradukis el la angla H. R. Dreyer; ilustraĵoj de W. W. Denslow. – Berkeley: Bero, 2000. – 145 p. – Prezo: 15.00 € Baum, Frank L. La mirinda sorĉisto de Oz … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Harry Harrison naskiĝis antaŭ 100 jaroj

Antaŭ 100 jaroj, la 12an de marto 1925, naskiĝis Harry Harrison (denaske: Henry Maxwell Dempsey, 1925-2012), usona sciencfikcia verkisto, aŭtoro de 35 romanoj kaj ducento da noveloj, kaj esperantisto, enplektinta Esperanton en siajn verkojn, precipe en la ciklon pri Jim … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sakari Kauppinen prelegos pri Tove Jansson en BET-59

“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton