Rakontoj pri la Silka Vojo aperis en Esperanto

silka vojoLa 2an de julio 2023 en la urbo Suzhou okazis lanĉo de la Esperanta versio de la libro Rakontoj pri la Silka Vojo kun Koloraj Bildoj. Pli ol kvindek homoj, inkluzive de la vicprezidantoj de Ĉina Esperanto-Ligo Wang Hanping kaj Cao Shengqiang, partoprenis en la librolanĉo. Zhang Changsheng, vicprezidanto de Jiangsu-a Esperanto-Asocio, Song Lili, prezidanto de Suzhou-a Esperanto-Asocio, kaj Sun Mingxiao, reprezentanto de la tradukteamo de la libro, rakontis pri la tradukado kaj eldonado de la libro.

La ĉina libro estis eldonita en 2016. Kun pli ol 200 delikataj mandesegnitaj ilustraĵoj, la libro prezentas la historion de la Silka Vojo, daŭrantan pli ol kvin mil jarojn. Ĝi enhavas pli ol 70 historiajn rakontojn, enkondukas 33 heredaĵejojn, 77 nemateriajn kulturheredaĵojn kaj la programojn kadre de la iniciato “La Zono kaj Vojo”.

La aŭtoro de la libro Zhu Lirong, direktoro de Suzhou-a Scienca Populariga Centro, celas per sia libro diskonigi la silkan vojon kaj ĉarmon de la ĉina kulturo.

Zhao Wenqi

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2023-07/13/content_92172102.htm

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi