La murdo de Roger Ackroyd aperis en Esperanto

murdo

Christie, Agatha. La murdo de Roger Ackroyd / Tradukis el la angla Hans Becklin. — Barlastono: Esperanto-Asocio de Britio, 2023. – 298 p.

Konata pro sia ŝoka finalo, nun estas disponebla en Esperanto la libro, kiu ŝanĝis la karieron de Agatha Christie, la Reĝino de Krimo. La libron, tradukitan de Hans Becklin, ni lanĉis dum nia kongreso en Kembriĝo.

Roger Ackroyd estis viro, kiu sciis tro multe. Li sciis, ke la virino, kiun li amis, venenis sian unuan edzon. Li sciis, ke iu ĉantaĝis ŝin – kaj li ĵus eksciis, ke ŝi mortigis sin per troa dozo de veronalo. Baldaŭ la vespera poŝto sciigus lin, kiu estas la mistera ĉantaĝisto. Sed Ackroyd jam estas mortinta, antaŭ ol finlegi ĝin – ponardite tra la kolo, kie li sidis en sia kabineto.

La murdo de Roger Ackroyd estas aĉetebla ĉe la kutimaj retbutikoj, kiel Amazon, Barnes and Noble (Usono), kaj similaj. La rekomendata prezo estas £10, kvankam tiuj vendistoj kompreneble rajtas vendi kontraŭ pli, laŭ sia prefero.

Fonto: https://esperanto.org.uk/news/publishing/la-murdo-de-roger-ackroyd-r169/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi