Etikedaj arkivoj: Ĉinio

UK-111: Ĉina donaco al la Viena Esperanto-muzeo

La 2an de aŭgusto en la 111a Universala Kongreso de Esperanto okazanta en la kongresa centro de Graz, la ĉina Esperanto-delegacio komencis la programon “Esperanto kaj Ĉinio”. Ĉe la evento partoprenis preskaŭ cent reprezentantoj el pli ol 20 landoj, kiuj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Legokunsido en Universitato

De la 6a ĝis la 9a de julio la 8a Tutlanda Esperanta Legokunsido okazis en Qingdao-a Universitato. Kunvenis 27 esperantistoj el Pekino, Tianjin, Hubei, Jiangxi, Zhejiang, Jiangsu, Henan, Guangdong, Jilin kaj Qingdao.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La Kongresa Libro de la 59a Kongreso de ILEI

En la retejo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) aperis la Kongresa Libro de la La 59a Kongreso de ILEI kiu okazos la 10-16an de julio 2026 en la Zaozhuang-a Universitato, en la urbo Zaozhuang, provinco Shandong (Ĉinio). La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La Simpozio de ILEI 2026

La Simpozio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kun la temo “Plialtigi lingvan konscion” okazos la 11-12an de julio 2026 kadre de la 59a Kongreso de ILEI en Zaozhuang-a Universitato (Ĉinio).

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 59a kongreso de ILEI: Ekskursoj kaj hoteloj

La 59a Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) okazos de la 10a ĝis la 16a de julio 2026 en la Zaozhuang-a Universitato, en la urbo Zaozhuang, provinco Shandong de Ĉinio. Hodiaŭ, la 26an de marto en la retejo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

ILEI kongresos en Zaozhuang

La 59a Kongreso de ILEI okazos de la 10a ĝis la 16a de julio 2026 en la Zaozhuang-a Universitato, en la urbo Zaozhuang, provinco Shandong de Ĉinio. La kongreso okazos kunlabore kun la universitato mem, kiu estas sidejo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esvorto: La unua Esperanta apo en Ĉinio

“Mi esperas, ke ĉiu komencanto havos oportunan lernilon”, – kun tiu intenco juna medicinisto Chen Kechi en Chongqing ellaboris la unuan en Ĉinio Esperantan vorto-memorigilon. La nomo de ĉi tiu apo (aplikaĵo) estas “Esvorto”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-festa kunveno en Pekino

La 12an de decembro, por celebri la 166an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof, la Ĉina Esperanto-Ligo kune kun la Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunsidon en la Publikiga Librejo ĉe la sidejo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. La kunsido komenciĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UEA📚BReto: donacu por tutmonda reto de bibliotekoj kunlaborantaj kun UEA

UEA kun ĝojo anoncas la lanĉon de la strategia programo UEA-BReto por fortigo de la kunlaboro de UEA kun Esperanto-bibliotekoj tutmonde. Tio sekvas la jam sukcesajn kunlaborojn de UEA en Eŭropo, kun la Aŭstra Nacia Biblioteko en Vieno (kie estas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉinaj kaj koreaj esperantistoj renkontiĝis en Pekino

La 20an de novembro So Jinsu, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Kang Hongu, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA), kaj aliaj 13 koreaj esperantistoj vizitis la sidejon de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) en Pekino, Ĉinio. Ilin bonvenigis ĉirkaŭ 20 esperantistoj, inkluzive … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La sepa Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo

La 16an de novembro okazis la sepa Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo en Hongkou-a kampuso de la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. La forumo estis okazigita de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA) kaj la Seula filio de la Korea Esperanto-Asocio (KEA), … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Seminario pri tradukado en Taiyuan

Posttagmeze de la 1a de novembro en Taiyuan okazis seminario pri Esperanta eldonado pri “ĉinaj temoj”. En la seminario opiniojn interŝanĝis pli ol 40 reprezentantoj el la kampoj de eldonado, Esperanto-tradukado kaj verkado. Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Inaŭguriĝis la 15a Ĉina Kongreso de Esperanto

La 1an de novembro en Shanxi-a Universitato pri Financo kaj Ekonomio en Taiyuan inaŭguriĝis la 15a Ĉina Kongreso de Esperanto. Kun la ĉeftemo “Origina aspiro, estonteco, interŝanĝoj kaj kunlaboroj – Kontribuu per Esperanta forto por konstrui la ĉinan modernigon kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Rafael Zerbetto ricevis la Amikecan Premion de Ĉinio

Universala Esperanto-Asocio gratulas al Rafael Henrique Zerbetto, brazila esperantisto kaj ĵurnalisto de El Popola Ĉinio, kiu ricevis la Amikecan Premion de la Ĉina Registaro. Tiu premio estas konsiderata la plej alta agnosko de Ĉinio por eksterlandanoj. La solena premiceremonio okazis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ilona Koutny en Ĉinio

La 10an de oktobro 2025 profesorino Ilona Koutny, hungara lingvisto kaj fondinto de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, vizitis la ĉefsidejon de “El Popola Ĉinio” (EPĈ) kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Ŝi salutis la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton