Intervjuo kun Edmund Grimley Evans, la Esperantisto de la Jaro 2022
La Esperantisto de la Jaro 2022 Edmund Grimley Evans havas elstaran rolon en la lastatempa revigliĝo de la libroeldonado de Esperanto-Asocio de Britio – kiel tradukanto, redaktoro aŭ provleganto. Legu la intervjuon kun li, aranĝitan de Paweł Fischer-Kotowski.
Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?
La informo surprizis min, kompreneble, ĉar mi ne estas tiel eminenta kiel multaj antaŭaj laŭreatoj.
La konkurso “Esperantisto de la Jaro” daŭras jam kvaronjarcenton. Unuafoje, en 1998, tiun titolon ricevis via samlandano William Auld, kun kiu vi iniciatis bibliografiadon de beletraj tradukoj el la angla. Ĉu tiu laboro progresis?
Nu, iusence samlandano, sed iusence ne, ĉar Auld estis skoto, kaj mi nur anglo!
Tiu Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo aperis en 1996. Ĝi ĉefe konsistas el datumoj, kiujn Auld kolektis dum jaroj kaj tajpis sur slipoj. Mi ĉion enkomputiligis kaj trakontrolis (laŭ mia scio, Auld mem neniam uzis komputilon), kaj mi ankaŭ aldonis kelkajn aferojn, kiujn mi diversmaniere trovis.
Ĝis 1998 mi iom korektis la dosierojn kaj aldonis aferojn, sed ĝuste en tiu tempo aperis io, kio igas tian paperan bibliografion malpli bezonata: AltaVista, la plej sukcesa retserĉilo de sia epoko, aperis en decembro 1995. Poste, ĉirkaŭ 2000, ĝin preterpasis Guglo, kompreneble.
Hodiaŭ, se oni volas ekscii, ĉu verkoj de iu aŭtoro estas esperantigitaj, oni povas turni sin al retserĉilo kaj al Vikipedio. Se oni ekscias pri traduko, pri kiu oni ankoraŭ ne povas facile trovi mencion en la reto, aŭ se oni mem tradukas ion, oni povas aldoni ĝin al la vikipedia paĝo pri la aŭtoro: kaj mi petas, ke oni nepre faru tion, por diskonigi la informon.
Interretaj informoj estas evidente iom ĥaosaj kaj malpli fidindaj ol zorge farita bibliografio, sed ili estas pli aktualaj kaj senpagaj por la leganto. Do mi supozas, ke ne plu tre indus okupiĝi pri nova eldono de tiu Bibliografio.
Mi enkomputiligis la dosierojn, per kiuj mi kreis la Bibliografion, kaj la ŝanĝojn faritajn ĝis 1998, ĉe https://github.com/egrimley/anglabib/.
Unu el la motivoj por elekti vin estas la grava rolo, kiun vi plenumis ĉirkaŭ la lastatempa eldona agado de Esperanto-Asocio de Britio. Temas precipe pri infanlibroj, kiuj diversaspekte elstaras laŭ la kvalito (du el ili, en 2020 kaj 2022, ricevis la premion Infanlibro de la Jaro). Kial vi decidis okupiĝi ĝuste pri infanlibroj?
Konscia decido ne vere okazis. Mi supozas, ke la unua grava infanlibro de EAB, pri kiu mi okupiĝis, estis la dua eldono de Mil unuaj vortoj en Esperanto, kiu aperis en 2004. Samjare naskiĝis mia unua filino, kiu tre ŝatis la libron, do jen unu klarigo por mia intereso pri infanlibroj.
Tamen, la dua eldono de Mil unuaj vortoj ne aperis pro mi. Mi supozas, ke la unua eldono elĉerpiĝis, kaj intertempe aperis novaj bildoj: ĉar la libro estis produktita per “kunpresado”: grava nacilingva eldonejo presas la samajn kolorajn bildojn por ĉiuj eldonoj kaj poste aldonas la tekston per nigra inko por ĉiu lingvo aparte. Tiel eblas fari mirinde belan libron mirinde malmultekoste eĉ por lingvoj, kiuj ne bezonas tre multajn ekzemplerojn.
Multaj el la belaj infanlibroj eldonitaj de EAB ekde La Krubalo en 2019 estis produktitaj per kunpresado, simile kiel Mil unuaj vortoj, sed kunlabore kun alia grava nacilingva eldonejo. Ne mi prizorgas la rilatojn kun tiu eldonejo, kaj ne mi faras la enpaĝigon, kiu ofte estas komplika, ĉar vortoj aperas en la bildoj, kaj kelkfoje oni devas adapti tiparon, aldonante supersignojn. Tion prizorgas Tim Owen. Sen li la lastatempa eldonagado de EAB ne povus okazi.
Ne ĉiuj infanlibroj de EAB estas produktitaj per kunpresado: La domo ĉe Pu-Angulo estis presita de EAB mem en tradicia maniero. Ĝi aspektas tre simile kiel anglalingva eldono, ĉar ni aĉetis rajton uzi la samajn bildojn, sed ni (fakte Tim Owen denove) devis aranĝi la presadon. La origino de tiu libro estas traduko, kiun mi faris speciale por mia filino Isabel: ŝi tre ŝatis la unuan libron pri Winnie-la-Pu, do mi tradukis por ŝi la duan libron kaj voĉlegis al ŝi mian manuskripton. Kiam mi tradukis ĝin, mi supozis, ke mi iam povos publikigi mian tradukon, ĉar la teksto estos ekster kopirajto en 2027, sed mi ne sciis, ke belega eldono kun koloraj bildoj aperos jam en 2021.
Mi menciu ankoraŭ du aliajn infanlibrojn de EAB, ĉar temas pri alia speco de eldonado. Dum La Krubalo (2019) estas ekzemplo de kunpresado, kaj La domo ĉe Pu-Angulo (2021) estas ekzemplo de tradicia eldonado, Kometo en Muminvalo (2022) kaj Ĉapelo de sorĉisto (2023) estas ekzemploj de “laŭmenda presado”: neniu devas teni stokon, ĉar oni presas unuopan ekzempleron, kiam iu mendas ĝin de reta librovendejo. Ili estas ekzemploj ankaŭ de libroj eldonitaj de EAB sen speciala rilato al Britio: temas pri verkoj de finna aŭtoro tradukitaj el la sveda de Sten Johansson. Do kial EAB eldonas ilin? Ĉefe ĉar EAB pro siaj sperto kaj reputacio relative facile povis akiri la rajtojn, kiujn aliaj esperantistoj antaŭe ne sukcesis elpeti.
Bedaŭrinde, la ĝenerala tendenco estas, ke la vendonombroj de libroj falas. Tamen infanlibroj plurloke sukcesas eviti tiun sorton. Ĉu laŭ vi simile estos – aŭ jam estas – en Esperantujo? Kiun estontecon vi vidas por la Esperanto-libroj?
Verŝajne vi pravas pri la ĝenerala tendenco. Mi ĵus serĉis informojn en la reto kaj trovis grafikaĵon, kiu montras iom drastan falon inter 2011, kiam oni vendis ĉirkaŭ kvin librojn por ĉiu homo en Britio, kaj 2013, kiam oni vendis nur ĉirkaŭ tri. Mi scivolas, kio okazis ĉirkaŭ 2012! En la pasintaj kelkaj jaroj la vendoj kreskis, sed nur iomete, kaj supozeble nur pro kovimo. Pli interesus informoj pri la longdaŭra tendenco, kompreneble. Mi ŝatus scii, en kiuj jaroj oni vendis plej da libroj en Britio.
Pri Esperantaj libroj estas malfacile prognozi. Mi eĉ ne havas bonajn informojn pri la pasinteco, se temas pri nombroj de ekzempleroj. Se pensi denove pri libroj ĝenerale, unu granda demando, kiu de longa tempo interesas min, temas pri bitlibroj: ĉu ili anstataŭos paperajn librojn? Mi vidis statistikojn, kiuj sugestas, ke la vendoj de bitlibroj ne plu tiel rapide kreskas, kaj eĉ en Ĉinio, kie bitlibroj kredeble plej furoras, oni ankoraŭ legas pli da paperaj libroj ol da bitlibroj. Tamen, eĉ se bitlibroj estos nur duono de la merkato, ni devus ne ignori ilin, do jen kampo, en kiu EAB eble devos pli aktivi en la estonteco.
Mi mem preferas paperajn librojn, se temas pri beletro. Mi pasigas jam tro da horoj antaŭ ekranoj.
Alia via grava projekto, kiu havis sian kulminon en 2022, estas la duvoluma kolekto de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton sub la titolo Unu animo homa. Vi laboris pri tiu eldonaĵo dekon da jaroj. De kie venis la ideo kaj kiel aspektis la laboro?
Mi ne plu memoras la precizan komencon, sed grava teknika punkto estis la transdono de ŝiaj kopirajtoj al EAB en 2014. Indas pensi pri kopirajtoj antaŭ la morto de aŭtoro. Ĉu vi aŭdis, ekzemple, ke oni ne plu povas laŭleĝe reeldoni la plej multajn verkojn de Kalocsay, ĉar neniu scias, kiu posedas la kopirajtojn? Stultega situacio! Nepras aranĝi transdonon de kopirajtoj al organizaĵo, kiu plu vivos (espereble) dum la 70-jara daŭro de la kopirajtoj post la morto de aŭtoro. EAB havas en siaj tagordoj konstantan punkton pri kopirajtoj.
Alternativo estas liberigi la verkojn al la ĝenerala publiko, kiel faris Claude Piron kaj lia vidvino. Tiujn verkojn mi prizorgas ĉe http://github.com/egrimley/piron/. Sed reen al Boulton …
La laboro plejparte konsistis el transskribado de ĉiuj fontoj, komparado de ili, kaj kontrolado. Simon Davies multe helpis pri kontrolado. Mi veturis plurfoje al Oksfordo kaj demandis al Marjorie pri aferoj, kiuj ŝajnis korektindaj. Kelkfoje ŝi ŝajnis bone kompreni, pri kio temas, sed ne ĉiam. Kiel ofte ĉe maljunaj homoj, ŝia memorkapablo estis tre kaprica. Kelkfoje ŝi rakontis pri interesa detalo; kelkfoje ŝi ŝajnis tute nenion memori pri io, kion ŝi mem verkis. Mi rekonas la saman fenomenon ĉe mi mem, kompreneble, kvankam ankoraŭ ne tiugrade!
La plej ekscita elemento en la laboro estis la malkovro, almenaŭ por mi, de verkoj, kiujn oni neniam oficiale publikigis: Nuntempa eposo kaj La sekreta psiko kaj kelkaj unuopaj poemoj. Vidu ekzemple la lastan poemon en la libro.
Verŝajne la plej bedaŭrinda afero estas, ke mi ne pensis pri la du krimromanoj, kiujn Boulton verkis en la angla, sed kiuj aperis nur en pola traduko. Estus bele eldoni Esperantan tradukon de ili, sed – reen al la temo, per kiu mi komencis mian respondon – estas problemo pri la kopirajtoj!
Esperanto estas por vi familia lingvo, ĉar vi parolas ĝin kun viaj du filinoj. Ĉu vi povus rakonti kiel tia Esperanta edukado influis ilin? Eble ĝi influis ankaŭ vin, la patron?
Mi ĵus demandis ilin, ĉu Esperanta edukado influis ilin, kaj ilia respondo ŝajnas esti proksimume “ne”. Mi supozas, ke ili tamen pli kapablis lerni fremdajn lingvojn pro la dulingva hejmo. Isabel lernis la francan kaj la germanan en la lernejo, kaj Rosa la germanan kaj la hispanan. Sed lingvoj estas por neniu el ili la ĉefa direkto. Se ni multe vojaĝus per Esperanto, aŭ se nin vizitus multaj esperantistoj, tio eble estus ia influo, sed ni estas izolitaj kaj ne tre vojaĝemaj.
Esperanto kiel hejma lingvo certe influis mian lingvoscion, ĉar mi devis pli okupiĝi pri hejma terminaro kaj konversacia uzado, kiuj alie tre mankus al mi, ĝuste pro la izoliteco kaj malvojaĝemo.
En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi, kiel plurjara prezidanto de landa asocio, opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto
Jen tre malfacila demando! Mi estas ĝenerale pesimisma pri ĉio, sed ne speciale pri Esperanto. Mi vidas kvalitan kreskon en Esperanta literaturo, kaj multaj tre aktivaj kaj kompetentaj esperantistoj estas pli junaj ol mi. Komputiloj kaj Interreto estas granda helpo por ni. La tradiciaj movadaj strukturoj devos adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj.
Vi ne evitos ĉi tiun tradician demandon, eble la plej malfacilan: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?
Kelkfoje oni subfose respondas tiun demandon per iu praktika libro, ekzemple libro kun la titolo Kiel konstrui boaton. Sed tiajn librojn oni ne eldonas en Esperanto.
Oni elektu dikajn librojn, kaj librojn, kiujn oni povas legi multfoje, ĉu ne? Do Plenan Ilustritan Vortaron, certe. Mi ŝatas vortarojn kaj tralegus ilin, se mi havus sufiĉe da tempo. Kaj la Esperantan antologion redaktitan de William Auld, poemojn de multaj aŭtoroj. Kiel trian libron … eble unu el tiuj klasikaj ĉinaj romanoj, kiujn pro manko de tempo mi ne sukcesus legi en mia normala vivo: Romano pri la tri regnoj, Ĉe akvorando, Pilgrimo al la Okcidento aŭ Ruĝdoma sonĝo. Ili havas po preskaŭ du mil paĝojn, kaj mi devas konfesi, ke mi scias preskaŭ nenion pri ilia enhavo. Do eble mi ŝatus ilin, aŭ eble mi bedaŭrus la elekton. Demandu min, kiam oni savos min de la insulo post mi-ne-scias-kiom da jaroj!
Kaj laste: kiujn planojn vi havas?
Mi komencis traduki La proceson de Kafka. Sed mi ne progresis dum la pasinta semajno, ĉar venadas tiom da aliaj taskoj. Verŝajne mi mem kulpas. Mi estas sendisciplina kaj facile deflankiĝas de granda aŭ grava laboro pro respondado de retmesaĝoj kaj tiaj etaj taskoj.
Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski
Ĉi tiu intervjuo kun Edmund Grimley Evans aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/edmundo