“Dio preterpasas” eldonita en Esperanto

dio preterpasasLige kun la ĉi-jara 50a datreveno de sia fondo Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) eldonis en Esperanto-traduko gravan verkon el la vasta bahaa literaturo: Dio preterpasas de Shoghi Effendi (origina angla titolo: God passes by). La origina anglalingva verko aperis en 1944 lige kun la 100-jariĝo de la Bahaa Kredo.

En Dio preterpasas donas Shoghi Effendi, pranepo de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Baháʼu’lláh, kaj de 1921 ĝis 1957 ĝia “Gardanto”, fundan superrigardon pri la elstaraj eventoj de la unuaj cent jaroj, 1844 ĝis 1944, de la Bahaa Revelacio. La verko elstaras en la historio de la religioj, ĉar pere de tiu ĉi libro unuafoje eblas de tre proksime kaj relative tre baldaŭ post la okazintaĵoj observi la naskiĝon de nova religio kaj kiel ĝi faras siajn unuajn paŝojn. Pro la signifo, kiun ĝia eminenta aŭtoro donas al certaj eventoj en la historio de la Bahaa Kredo, estas tiu ĉi libro aŭtoritata fonto por esploroj pri ĝi.

Shoghi Effendi havis aliron al ĉiuj siatempe haveblaj dokumentoj kaj materialoj kaj kun sia unika kompreno de la esenco kaj intencoj de la Kredo majstre enkadrigas la unuopajn eventojn kaj la evoluajn fadenojn. Li sentebligas kiel la Bahaa Kredo celas redirekti la vivon de la diversaj popoloj kaj nacioj sur nia terglobo al unu tutmonda, paca kaj prospera mondsocio. Aŭ, kiel formulis la Universala Domo de Justeco, la internacia gvidorgano de la bahaa komunumo, citante kernan verson de Bahá’u’llah: «Sinsekvaj revelacioj de amanta kaj klarintenca Kreanto portis la loĝantaron de la Tero al la sojlo de sia kolektiva plenaĝiĝo kiel unusola popolo. Baháʼu’lláh nun alvokas la homaron akcepti sian heredaĵon: “Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo”».

La preskaŭ 500-paĝa tole bindita libro mendeblas ĉe BEL kaj probable baldaŭ ankaŭ tra la konataj Esperanto-libroservoj: Shoghi Effendi. Dio preterpasas, Offenbach 2023, 20 eŭroj.
La libro estas ankaŭ alirebla kiel pdf pere de https://bel.bahai.de/literaturo/.

Bernhard Westerhoff
sekretario de BEL

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi