Arkivo por la etikedo 'Nobel-premio'

Ĉu reveno al la tagordo?

La Sveda Akademio nun, post jaro de skandaloj, misfamigoj kaj suspektadoj opinias, ke ĝi purigis sin mem, solvis la problemojn kaj regajnis la iaman reputacion. (Legu pli pri la fono en La Ondo de Esperanto, 2018, №11).

Talento kaj gusto

Ĉu vi jam rimarkis? Ĉi-jare ne okazis atribuo de Nobel-Premio por literaturo. Jes! Ĉu vere mankis al ni la daŭra divenado de eblaj kandidatoj? Neniu preteratento de Haruko Murakami. Ili jam ne plu bezonas preteratenti Philip Roth, alian eternan favoraton kiu mortis en majo. Sed Ngũgĩ wa Thiong’o ankoraŭ vivas, do se sekvajare la Akademio […]

Artisto en ŝanĝiĝanta mondo

Kazuo Iŝiguro, nobelpremiito pri literaturo 2017 Malfacilas esti kandidato. Kutime la favoratoj por la Nobel-premio pri literaturo en la profesiaj vetlistoj gajnas nenion. Alternative oni povas atribui la premion al si mem (aŭ almenaŭ sian fikcian alian “mi”), kiel faris John Updike en Bech en premego (Bech at Bay). Ankaŭ la nuntempa ada kandidato Haruko […]

Homoj kiuj ne postlasas spurojn

Patrick Modiano, nobelpremiito pri literaturo en 2014 En 2013 la sveda verkisto Martin Olczak murdigis en sia Dan-Browneca romano La Akademiaj Murdoj la konstantan sekretarion kaj la ceterajn anojn de la sveda akademio. La motivo? Justeco, ĉar August Strindberg neniam ricevis la Nobel-premion pri literaturo. Ĉu do estas justa, ke la eternaj favoratoj – Murakami, […]

La 13a virino

Alice Munro, Nobel-premiito pri literaturo en 2013 Bone, ke la svedoj denove kapablas elekti kandidaton nur pro literaturaj meritoj. Alice Munro estas preter politiko kaj ideologio – verkistino, kiu retrovas la grandan socion densigita en vilaĝo. Kaj por si mem ŝi trovis la epiteton “verkanta dommastrino”. Ŝia vojo al verkado kaj publikigo estis longa kaj […]

Verkistoj estas kuracistoj de la socio

Mo Yan, nobelpremiito pri literaturo 2012 Ĉi-jare la Nobela komitato donacis al mi novan verkiston. Mi devus danki ilin pro atentigo pri tiu evidente interesa verkisto. Ofte oni konsideras nur tiujn verkistojn, kiuj vivas en iu okcidenta lando. Tial ideologio ankaŭ funkcias kiel ŝtopilo, kaj pro tio la verkoj de Mo Yan ne estas vaste […]

T en tekstamaso

Wolfgang Kirschstein, redakciano de La Ondo, ekde la 2004a jaro ĉiujare rakontas por niaj legantoj pri la novelektita nobelpremiito pri literaturo. Kelkajn tagojn post la proklamo de la premiito 2011 li verkis la suban tekston. 2011 ne estis escepto; ĉiam oktobro ekkirlas la karuselon kun la kandidatoj por la Nobel-premio en literaturo. Kaj elfalis, kiel […]