Octavio Paz: Speciala oferto de la libroservo de UEA

Octavio PazOkaze de la 25a datreveno (la 19an de aprilo) de la morto de la meksika aŭtoro Octavio Paz Lozano dum la tuta aprilo la libroservo de UEA ofertas kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto, la libron Octavio Paz (1914-1999) – Nobel-premiito pri literaturo (1989).

Ĉi tiu 73-paĝa libro, kompilita kaj tradukita de Tomasz Chmielik, enhavas ĉerpaĵojn el la vivoverko de la Nobel-premiito Octavio Paz. Ĝi aperis en 1990 kiel la 21a kajero de La Epoko.

Mendu ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=6189.

La red.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi