Speciala oferto: Sendependaj homoj

Antaŭ 25 jaroj, la 8an de februaro 1998, forpasis Halldór Kiljan Laxness (1902-1998), islanda aŭtoro gajninta la Nobel-premion por literaturo (1955). La libroservo de UEA dum la tuta februaro ofertas lian realisman romanon Sendependaj homoj kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Ĉi tiun ampleksan 478-paĝan romanon, tradukitan de Baldur Ragnarsson, en 2007 eldonis Mondial (Novjorko).
Mendu ĝin ĉe la libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org/?inf=3314

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/oferto

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi