Wisława Szymborska: Mi inventas la mondon

Okaze de la centjara datreveno de la naskiĝo de la pola aŭtorino Wisława Szymborska (2 julio 1923 – 1 februaro 2012), dum la tuta julio 2023 la librtoservo de UEA ofertas ŝian poemaron Mi inventas la mondon kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

La 339-paĝa libro, eldonita en 2015, enhavas plurajn poemojn de la Nobelpremiita verkistino Szymborska, kiujn tradukis el la pola en Esperanton Tomasz Chmielik, István Ertl, Danuta Kowalska, Lidia Ligęza, Kris Long, Adam Łomnicki, Martyna Taniguchi kaj Włodzimierz Wesołowski. Ĝi aperis kiel la 50a ero en la libroserio “Oriento-Okcidento”.

Mendu ĝin en la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/?inf=9178

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07szymborska/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi