Etikedaj arkivoj: Esperanto

“Raportoj”: nova funkcio en la Eventa Servo de UEA kaj TEJO

En novembro 2023 la teamo de Eventa Servo – https://eventaservo.org/ – aldonis al la retejo gravan novan funkcion: “Raportoj”. Dum la pasintaj tagoj estis programitaj kaj testitaj kelkaj lastaj plibonigoj kaj nun la funkcio tute pretas por ke la komunumo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 57a kongreso de ILEI

La 57a kongreso de ILEI okazos de la 20a ĝis la 27a de julio 2024 en Masejo (Portugale: Maceió), Brazilo. La ĉeftemo de la kongreso estas “Esperanto por justa edukado”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sukcesa seminario en Aruŝo

31 geesperantistaj aktivuloj de Tanzanio, Burundo, Kenjo, DR Kongo kaj Germanio lertiĝis, sub respektivaj gvidoj de, interalie, Francesco Maurelli, Jérémie Sabiyumva, Maria Rosaria Spano kaj Costantine S. Mashauri pri kongres-organizado, informado, interpretado, turisma gvidado, teama laboro, merkatiko, krom per prelegoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova poŝtmarko pri Esperanto en Pollando

La Pollanda Poŝto emisiis novan poŝtmarkon kun valoro de 3,90 zlotoj (PLN). Ĝi estas la unua Pollanda poŝtmarko rilata al la lingvo Esperanto, aperinta post 1987. La poŝtmarko estis eldonita okaze de la datrevena renkontiĝo de Esperantistoj GRUPE 2023, okazinta … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La decembra Ondo: Ampleksa, bunta, kulture kaj movade riĉa

Antaŭ unu semajno je la jarŝanĝo aperis la decembra (vintra laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto (2023, №318). Ĝi estas preskaŭ rekorde ampleksa – 144-paĝa. Entute, dum 2023 aperis kvar Ondoj kun sume … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Senpage elŝuteblas la januara numero de la revuo Esperanto

Libere elŝuteblas la n-ro 1/2024 de la revuo Esperanto: uea.org/revuoj/esperanto. Krom tio, ankaŭ eblas libere elŝuti ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de pli ol antaŭ unu jaro per la sama ligilo. Jam disponeblas diversaj jarkolektoj, el kiuj la plej malnova estas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Jonny M – Petolas: Nova albumo de Jonny M

Hodiaŭ, la 5an de januaro 2024 ĉe Vinilkosmo aperis nova albumo de Jonny M. Ĝia titolo estas Jonny M – Petolas. Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero, sed ĉi-foje aldoniĝas sudamerikaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tritaga kurso por junaj aktivuloj en Pekino

La 22an de decembro 2023 inaŭguriĝis en Pekino la 1-a Kurso por Kulturi Junajn Aktivulojn, organizita de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). La trejnado al 35 junaj kaj mezaĝaj esperantistoj el 19 provincoj kaj urboj tra la lando daŭris tri tagojn. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Premio omaĝe al Grégoire Maertens

Honore al la eksa prezidanto de UEA Grégoire Maertens, kiu iĝis 100-jara la 1an de januaro 2024 kaj kiu rolis kiel prezidanto dum la jaroj 1980-1986, estas starigita la premio Grégoire Maertens, aljuĝota ĉiujare al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Feliĉan 2024, la jaro de la 1a UK en Afriko: bondezira mesaĝo de UEA

“UEA estas nia, UEA estas ni”. Tiel diras la kanto de Joel Muhire pri Universala Esperanto-Asocio (UEA), speciale kreita por la fermo de la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj spektebla de ĉiuj ekde la 1a de januaro 2024 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2024

1. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Grégoire Maertens (1924-1940- ), belga financoficisto kaj esperantisto; komitatano (1960-2004), estrarano (1977-92) kaj prezidanto (1980-86) de UEA, direktoro de Institucio Hodler’68 (1972-2013), aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto, honora membro de UEA (1993), honora prezidanto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-festo kaj ne nur en la Esperanto-urbo Herzberg

Ĉirkaŭ la jaro 1970 la Esperanto-pioniro Joachim Gießner komencis organizi Zamenhof- kaj Kristnaskofeston por la tiutempe nova Esperanto-klubo en Herzberg. Dum la unuaj jardekoj ni festis tion en la proksima kvarstela hotelo “Englischer Hof” (Angla Korto). Ankaŭ aperis esperantistoj el … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO serĉas faciligantojn por seminario en Italio pri multkultureco kaj migrado

Ĉu vi interesiĝas pri junulara edukado kaj homaj rajtoj? Jen via ŝanco trejni dum internacia seminario organizata de TEJO, kunlabore kun la Junulara Departementejo de Konsilio de Eŭropo (KdE). La temo de la seminario estas “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

El Popola Ĉinio serĉas esperantistan redaktoron

La Esperanta retejo El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/ aŭ http://esperanto.china.org.cn/) dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio per Esperanto kaj ankaŭ tiujn pri Esperanto-movado. El Popola Ĉinio nun serĉas esperantistan redaktoron, kiu respondecas pri verkado, lingvopolurado de artikoloj en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Internacia literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2024”

Ĥristo Gorov (Ĥrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas omaĝe al li Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povas partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj. La konkurso “Ĥristo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton