TEJO serĉas faciligantojn por seminario en Italio pri multkultureco kaj migrado

migrado

Ĉu vi interesiĝas pri junulara edukado kaj homaj rajtoj? Jen via ŝanco trejni dum internacia seminario organizata de TEJO, kunlabore kun la Junulara Departementejo de Konsilio de Eŭropo (KdE). La temo de la seminario estas “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”.

La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de multkultureco kaj migrado inter junuloj. Per la seminario, la trejnotoj havos la eblon:

  • Lerni pri sociaj temoj rilate al migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj, estante konsciigita kaj trejnita pri la historiaj kaj sociaj kuntekstoj, realecoj kaj problemoj en niaj socioj;
  • Kundividi ideojn kaj aŭskulti spertojn pri kiel agi kontraŭ diskriminacio, rasismo kaj lingvaj baroj el junagadeca vidpunkto;
  • Konektiĝi kun aktivuloj de aliaj landoj, komenci labori por antaŭenigi iniciatojn por kontribui en la defendo de Homaj Rajtoj de migrantoj, refuĝintoj kaj azilpetantoj.

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenontoj pretigu planojn por aktivigi junulojn en TEJO, iliaj landaj sekcioj kaj surloke.

La seminario okazos de merkredo, la 27a de marto (alventago) ĝis mardo, la 2a de aprilo (forirtago). La labortagoj de la seminario estos de la 28a de marto 2024 ĝis la 2a de aprilo 2024. La partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Serrada di Folgaria, Italio.

Ni serĉas du faciligantojn, sen aĝlimo, loĝantoj de unu el la membroŝtatoj de KdE, ideale:

  • Kun forta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadojn kun kaj por junuloj;
  • Kun certa nivelo de sperto pri temoj rilate al procedo pri migrado, rifuĝintoj kaj azilpetantoj;
  • Kun kapablo labori en Esperanto.

Legu pli en la retejo de TEJO www.tejo.org/faciliganto-seminario-ijf2024/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi