Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2024

januaro1. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Grégoire Maertens (1924-1940- ), belga financoficisto kaj esperantisto; komitatano (1960-2004), estrarano (1977-92) kaj prezidanto (1980-86) de UEA, direktoro de Institucio Hodler’68 (1972-2013), aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto, honora membro de UEA (1993), honora prezidanto de Institucio Hodler’68 (2013). Sub lia prezidanteco okazis plivastigo de la domo de la CO de UEA en Roterdamo, daŭra membrokreskado (je pli ol ses mil personoj dum ses jaroj), financa stabiligo de la asocio kaj funkciigo de UEA-oficejoj en Novjorko (rilatoj kun UN), Budapeŝto (scienco, terminologio) kaj Antverpeno (kompostado kaj presado).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 186-187).

3. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Eugène de Zilah (1939-1953-2020), hungara filozofo, instruisto, poligloto kaj esperantisto, de 1956 loĝinta en Francio; kunfondinto de Filozofia Asocio Tutmonda (1982), Organiza Societo de Inter­naciaj Esperanto-Konferencoj (1988) kaj de La Gazeto (1985), redaktoro de ĉiuj aperintaj numeroj de La Gazeto ĝis ties ĉeso en 2019; aŭtoro de Vivi sur barko (1994), Kaj kiu pravas (2002), La princo ĉe la hunoj (2011), tradukinto de Diskurso pri la metodo de R. Descartes (1985); laŭreato de la premio Ada Sikorska Fighiera (2011) kaj de la diplomo de UEA pro elstara arta agado (2014).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 306-307).

4. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Spomenka Štimec (1949-1965- ), kroata filologino dum 40 jaroj laborinta per Esperanto ĉe Internacia Kultura Servo (1972-94) kaj Kroata Esperanto-Ligo (1995-2012); redaktorino de Tempo (1996- ), estrarano de UEA (1989-92), membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1998-2007), aŭtorino de kvar originalaj romanoj (Ombro sur interna pejzaĝo, 1984; Tena – Hejmo en Mezeŭropo, 1996; Tilla, 2002; Hodler en Mostar, 2006) kaj kvin novelaroj; laŭreato de la diplomo de UEA pro elstara arta agado (2010).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 278-280).

5. Antaŭ 25 jaroj mortis Ye Junjian (1914-1931-1999), konata en Esperanto kiel Cicio Mar, ĉina verkisto kaj tradukisto, vicprezidanto de Ĉina Tradukista Asocio kaj de Ĉina PEN-Centro, poligloto kaj esperantisto; komitatano de UEA (1980-92), rektoro de IKU en la 71a UK (Pekino, 1986), vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, aŭtoro de la originala novelaro Forgesitaj homoj (1937); lia anglalingva romano Montara vilaĝo aperis en la Esperanta traduko de William Auld (1984).

9. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Vicente Inglada Ors (1879-1899-1949), hispana armeano, sciencisto, poligloto kaj esperantisto; kunfondinto (kun A. Jiménez Loira, 1903) kaj longtempa redaktoro de la unua hispana Esperanto-gazeto La Suno Hispana, vicprezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto, dekomenca membro de la Lingva Komitato (LK, 1905-47), membro de AdE (1911-47); aŭtoro de tri beletraj libroj (Edziĝo malaranĝita aŭ Terura nekompreniĝo, 1907; Prozo kaj versoj, 1908; En la Barcelona Kongreso, 1910) kaj de pluraj lernolibroj kaj vortaroj; tradukinto de pluraj hispanaj verkistoj, interalie, de tri libroj de J. Benavente: La nesia hejmo (1909), Hispanaj dramoj (1911), La kreitaj profitoj (1932).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 135-136).

22. Antaŭ 185 jaroj naskiĝis Wilhelm Heinrich Trompeter (1839-1888-1901), germana mineja subtermezuristo, volapukisto kaj pionira esperantisto (№918), fondinto de Esperanto-grupo en Schalke (la kvara Esperanto-societo en la mondo, 1890); dum tri jaroj (1892-94) W. H. Trompeter pagis la eldonkostojn de La Esperantisto kaj pagis al L. Zamenhof ĉiumonatan redaktoran salajron; adaptis por germanlingvanoj kaj eldonis la poŝan lernolibron kun du ampleksigitaj vort­aroj de L. Zamenhof (1891) kaj pretigis la germanan version de la origine ruslingva Zamenhofa verko Mallongaj sciigoj pri la lingvo internacia Esperanto (1895).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 285-286).

22. Antaŭ 40 jaroj mortis Clelia Conterno Guglielminetti (kontérno guljelminétti, 1915-1934-1984), itala ĵurnalistino, verkistino kaj esperantistino; dufoja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA (poste membro de la juĝkomisiono), laŭreato de la Internaciaj Floraj Ludoj (1981); aŭtoro de Eta vivo (1969), Unu tago post la alia. Letero al infano naskita (1982), Ho, tomboj de l’ prapatroj (aperis posteume en 2015); membro de AdE (1964-84), membro de La Patrolo (1970).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 59-60).

25. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Montagu Christie Butler (bátler, 1884-1905-1970), angla muzikisto kaj esperantisto; sekretario de Brita Esperanto-Asocio (BEA, 1916-34), redaktoro de The British Esperantist (1931-32, 1941-44, 1947-48); prizorganto de la biblioteko de BEA kiu nun havas lian nomon, membro de la Akademio de Esperanto (1949-70); aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj, inter kiuj elstaras la lernolibroj Esperanto for beginners (21 eldonoj) kaj First steps in Esperanto (poste Step by Step in Esperanto, 9 eldonoj).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 51-52).

26. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Ada Fighiera-Sikorska (1929-1956-1996), pola ĵurnalistino kaj esperantistino; kunlaboranto de la Esperanto-Redakcio de la Pola Radio ekde la komenco (1959) ĝis la forveturo el Pollando (1960), redaktorino de Heroldo de Esperanto (1962-96), aŭtorino de De tajgo al minaretoj (1991), honora membro de UEA (1994).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 91-92).

30. Antaŭ 185 jaroj naskiĝis Hippolyte Sebert (sebér, 1839-1898-1930), franca generalo, sciencisto kaj esperantisto, la plej proksima kunlaboranto de Zamenhof; prezentinto de Esperanto en la Franca Akademio de Sciencoj (1901); la unua prezidanto de la Organiza Komitato (poste: KKK) fondita en la 1a UK (1905), fondinto kaj gvidanto de Esperantista Centra Oficejo en Parizo, kunfondinto kaj la unua prezidanto de ISAE (1907), fondinto kaj redaktoro (kun G. Chavet) de Oficiala Gazeto Esperantista (1908-20), la unua prezidanto de Konstanta Reprezentantaro de Naciaj Societoj (1922-23); membro de LK (1905-30), aŭtoro de Sur l’utilité scientifique d’une langue internationale (1901), L’Espéranto et les langues nationales (1909), La langue internationale auxiliaire Esperanto (1910), L’Espéranto et les sociétés de la Croix-Rouge (1921) kaj de aliaj libroj kaj broŝuroj pri Esperanto.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 251-253).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi listo de jubileoj kaj memordatoj por januaro 2024 aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/januaro-8

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi