El Popola Ĉinio serĉas esperantistan redaktoron

La Esperanta retejo El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/http://esperanto.china.org.cn/) dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio per Esperanto kaj ankaŭ tiujn pri Esperanto-movado.

El Popola Ĉinio nun serĉas esperantistan redaktoron, kiu respondecas pri verkado, lingvopolurado de artikoloj en Esperanto, muntado de filmetoj. La kandidato nepre devas:

  • havi universitatan diplomon;
  • posedi tre bonan skriban kaj parolan lingvonivelon en Esperanto kaj de la ĉina lingvo aŭ de la angla lingvo (por faciligi la vivon en Ĉinio kaj instruadon);
  • esti malpli ol 45-jara;
  • esti sperta en redaktado, verkado kaj pli bone en muntado de filmetoj;
  • havi minimume du-jaran laboran karieron per Esperanto;
  • bone kompreni la ĉinan kulturon.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la redakcio de El Popola Ĉinio (13693326472@163.com) elektronikan dokumentaron kun jenaj enhavoj:

  • sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
  • vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
  • mallonga artikolo en Esperanto aperigita en publikaj revuoj;
  • nomoj kaj kontakt-informoj de du rekomendantoj (nepre esperantistoj);
  • laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/chinio-11

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi