Nova poŝtmarko pri Esperanto en Pollando

poŝtmarkoLa Pollanda Poŝto emisiis novan poŝtmarkon kun valoro de 3,90 zlotoj (PLN). Ĝi estas la unua Pollanda poŝtmarko rilata al la lingvo Esperanto, aperinta post 1987. La poŝtmarko estis eldonita okaze de la datrevena renkontiĝo de Esperantistoj GRUPE 2023, okazinta en Gliwice.

Ĉi tiu unika poŝtmarko estas akirebla sur koverto per abono de la dumonata revuo “Pola Esperantisto”, eldonata de Pola Esperanto-Asocio.
Aboninformoj ĉe www.esperanto.pl

Fonto: https://esperanto.pl/2023/12/06

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi