La 57a kongreso de ILEI

ileiLa 57a kongreso de ILEI okazos de la 20a ĝis la 27a de julio 2024 en Masejo (Portugale: Maceió), Brazilo. La ĉeftemo de la kongreso estas “Esperanto por justa edukado”.

Ĉi-jare ILEI fariĝas 75-jara organizo prezentante grandan servon al nia instruistaro. Kiel ĉiuj scias, krom eldonado de du nepre necesaj revuoj (Internacia Pedagogia Revuo kaj Juna Amiko), ILEI ĉiujare okazigas gravegan kongreson por instruistoj ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de aliaj lingvoj kaj fakoj. Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn kiuj interesiĝas pri instruado, kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de kiu ajn lingvo-nivelo

En 2024 la 57a Kongreso de ILEI denove okazos hibride: virtuale kaj ankaŭ ĉeeste en la paradiza urbo Maceió en la nordoriento de Brazilo.

La ĉefa temo de la Kongreso “Esperanto por justa edukado” certe vekos la intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de instruistoj de aliaj lingvoj kaj fakoj, universitataj esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj ĝenerala publiko; unuvorte, ĉiuj, kiuj iel dediĉas sin aŭ interesiĝas pri la temo, aŭ ĝenerale pri pedagogio.

Ni atendas vian aliĝon kaj viajn kontribuaĵojn pri la kongresa aŭ aliaj pedagogiaj temoj, kaj ankaŭ por la Lingva Festivalo, la Internacia Vespero aŭ aliaj programeroj. Vi povas indiki viajn kontribuojn por nia programo per la aliĝilo (https://2024.kongreso.org/alighilo.php) kaj/aŭ per retmesaĝo al: ilei.kongresoj@gmail.com.

La limdato por sendi ilin estas la 31a de marto 2024, por ke ili estu aldonitaj al la Kongresa Programo. Por ĉiu via propono, ĉu prelego aŭ ali-speca kontribuaĵo, bonvolu sendi al ni (ilei.kongresoj@gmail.com):

1. titolon de la kontribuaĵo;
2. vian kompletan nomon;
3. daŭron de la prezentado;
4. ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete;
5. du- ĝis maksimume kvin-linian priskribon de la kontribuaĵo;
6. du- ĝis maksimume kvin-linian biografion de vi;
7. vian foton.

Kiel kutime, vi povos ĝui ankaŭ ekskursojn, Lingvan Festivalon, spektaklojn ktp.

Vi trovos ĉiujn detalojn pri la aliĝo en la kongresa retejo https://2024.kongreso.org/

La ĉefa temo de la ĉi-jara ILEI-Simpozio estos “Lingvoj de instruado kaj justa edukado”.

Venu plibeligi nian kongreson per via ĉeesto kaj aktiva agado. Via partopreno estas tre grava.

Bonvenon!

Laura Brazzabeni
ILEI-Estrarano pri kongresoj

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi