“Raportoj”: nova funkcio en la Eventa Servo de UEA kaj TEJO

En novembro 2023 la teamo de Eventa Servo – https://eventaservo.org/ – aldonis al la retejo gravan novan funkcion: “Raportoj”. Dum la pasintaj tagoj estis programitaj kaj testitaj kelkaj lastaj plibonigoj kaj nun la funkcio tute pretas por ke la komunumo ĝin ekuzu.

La baza ideo de la “Raportoj” estas, ke ĉe la eventa paĝo oni povas aldoni ligilon al raporto (aŭ raportoj!) pri la evento en ekstera retejo. Aldone eblas aparte serĉi pri eventoj havantaj raporto(j)n: superrigardo de eventaj paĝoj, kiuj havas minimume unu tian ligilon, aperas enhttps://eventaservo.org/raportoj.

Jen tri konkretaj ekzemploj por doni ideon pri la nova funkcio:

  • Ligilo al YouTube-filmeto de Laura Brazzabeni pri la 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
  • Ligilo al raporto de François Lo Jacomo pri Konferenco de la Akademio en La Ondo de Esperanto
  • Ligilo al la komuna fotopaĝo de la 74-a IFEF-kongreso

Ĉu vi mem volas aldoni ligilon al raporto? Tio eblas: sufiĉas ensaluti kaj ĉe eventa paĝo alklaki ‘Aldoni ligilon’. Atentu, ke la parto “Raportoj” aperas nur kiam la startdato de evento estas atingita. Raporti ne eblas antaŭ ol evento okazas.

Se vi havas specifan demandon pri la raportoj aŭ ĝeneralan demandon pri Eventa Servo, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org.

Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, kaj Fernando Ŝajani, ĉefprogramisto de Eventa Servo, volonte helpos vin. Se vi volas subteni Eventan Servon per donaco, tio eblas per la Fonduso Instigo, aŭspiciata de UEA: https://instigo.be. Nuntempe la Fonduso Instigo ricevas € 37,50 semajne. Ĉiuj bonvenas helpi atingi la celon de € 100,00 semajne. Tio subtenos ne nur Eventan Servon, sed ankaŭ aliajn gravajn retajn projektojn de Esperanto.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1150.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi