Internacia literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2024”

GorovĤristo Gorov (Ĥrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas omaĝe al li Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povas partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.

La konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2024” estas por rakontoj kaj eseoj.

Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu la Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj retadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj; formato A4; tiparo Times New Roman (12 punktoj). La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.

Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30a de septembro 2024 al Georgi Mihalkov, prezidanto de la ĵurio, retadreso: modest.mihalkov@gmail.com.

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/konkurso-35

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi