Tritaga kurso por junaj aktivuloj en Pekino

pekino

La 22an de decembro 2023 inaŭguriĝis en Pekino la 1-a Kurso por Kulturi Junajn Aktivulojn, organizita de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). La trejnado al 35 junaj kaj mezaĝaj esperantistoj el 19 provincoj kaj urboj tra la lando daŭris tri tagojn. La trejnado estis farita de sume dek du invititoj, inkluzive de Liu Dawei, vicprezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj prezidanto de ĈEL, Tan Xiuzhu, eksprezidanto de ĈEL, Zhang Hua, direktoro de la Internacia Junulara Interŝanĝ-centro.

La unuan prelegon donis Liu Dawei, kun la temo “Misio kaj respondeco de junaj esperantistoj en nova epoko”. Li diris, ke junaj kaj mezaĝaj esperantistoj devas heredi la diligentecon kaj sindonemon de veteranoj. La disvolvado de Esperanto havas fundamenton, defiojn kaj ŝancojn, do la juna generacio devas memfidi, altigi sian nivelon kaj aktivulan kapablon, kaj ludi sian rolon en la disvastigo, interŝanĝo, popularigo kaj edukado de Esperanto, kaj rakonti ĉinan rakonton pri ĉinstila modernigo, homara komunumo de komuna estonteco kaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj. ĈEL ege substrekas la konstruadon de la junulara Esperanto-teamo. Revigligi la ĉinan Esperanto-aferon postulas, ke gejunuloj surŝultrigu al si la respondecon. Ni esperas, ke pli da junaj aktivuloj montros sian talenton en la Esperanta afero kaj estiĝos pli da ĉinaj junaj Esperanto-gvidantoj sur la internacia scenejo kiel eble plej baldaŭ.

Pekino

Dum la trejnado en Pekino

Li Weilun, iama konstanta komitatano de ĈEL, eksprezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj vicprofesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, prelegis en la temo “Rolo de ludoj en Esperanta instruado”. Li enkondukis pli ol kvardek instruajn ludojn, kiujn li resumis dum jardekoj da praktikado. Li disponigas ne nur interesajn instrumetodojn por Esperanto-lernantoj, sed ankaŭ spertojn por trejnado de la aktivuloj de la kurso, kiuj jam okupiĝis aŭ eble okupiĝos en Esperanto-instruado.

<…>

Legu la tutan artikolon ĉe http://esperanto.china.org.cn/2024-01/02/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi