Jonny M – Petolas: Nova albumo de Jonny M

petolasHodiaŭ, la 5an de januaro 2024 ĉe Vinilkosmo aperis nova albumo de Jonny M. Ĝia titolo estas Jonny M – Petolas. Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero, sed ĉi-foje aldoniĝas sudamerikaj sonoj.
Krom multaj tekstoj pri variaj temoj, personaj malfacilaĵoj kaj multege da ironio, en ĉi tiu albumo troviĝas kunlaboro kun Tim Gallego. La tria oficiala albumo de Jonny M estas mikso de konata kaj nova stilo kaj certe necesaĵo por veraj ŝatantoj de Jonny M!

Jonny M en ĉi tiu albumo estas:
Jonas Marx: aŭtoro, ĉefvoĉoj
Korusvoĉoj: Falkonection (Falko Schönian)
Gastaj aŭtoroj kaj kantistoj: Tim Gallego en Nia familio
Muzikoj kaj aranĝoj: Alann Ulises en 1, 2, 3, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12; FX-M Black en 4
Tekstoreviziado: Jaes Estrada, Miĥaelo Rikardo Balicki (ne de ĉiuj tekstoj), Bertilo Wennergren (ne de ĉiuj tekstoj)
Registrita en la Studio: Körner Studio , Kolonjo, Germanio
Soninĝeniero & mastrofaranto: Falkonection (Falko Schönian)
Foto kiu inspiris por la kovrilo: Kam Lee
Aliaj inspiraj fotoj: Ariel Palmer
Grafika prilaboro de la kovrilo kaj libreto: Jonas Marx

Albumo ref.: VKKD137
Daŭro: 39:50 min
Disponebla laŭ MP3 (320 Kb/s), OGG kaj KD formatoj.
Prezo de KD, sen sendokostoj: 14€
Prezo de la bitalbumo: 10€

Varbvideo kun fragmento de la kanto Propra plaĉo: https://youtu.be/6WmdKqV1fG8

Mendu ĉe Vinilkosmo: https://mallonge.net/petolas

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/muziko-46

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi