Zamenhof-festo kaj ne nur en la Esperanto-urbo Herzberg

Herzberg

Ĉirkaŭ la jaro 1970 la Esperanto-pioniro Joachim Gießner komencis organizi Zamenhof- kaj Kristnaskofeston por la tiutempe nova Esperanto-klubo en Herzberg. Dum la unuaj jardekoj ni festis tion en la proksima kvarstela hotelo “Englischer Hof” (Angla Korto). Ankaŭ aperis esperantistoj el aliaj lokoj.

Absoluta rekordo okazis en decembro 1989, tuj post la falo de la “Fera kurteno”, kiam venis pli ol cent esperantistoj, ĉefe el la proksima GDR, ekzemple, el la grandurboj Erfurt, Leipzig, Halle kaj Magdeburg. Nia urbo Herzberg ja troviĝas nur kelkajn kilometrojn de la federaciaj landoj Turingio kaj Saksio-Anhaltio. Siatempe okazis eĉ dutaga amikecfesto kun abundaj manĝaĵoj, babiladoj, ktp. Multaj tranoktis en la bela hotelo. Ekestis multaj novaj amikecoj, kiuj ofte daŭris dum jardekoj.

Ĉiujare ni plu festas la jam tradician Zamenhof-feston en Herzberg, sed ni ŝanĝis la hotelon kaj restoracion. Joachim Gießner ĝis 2000 ĉiam tradukis tradician germanan kristnaskokanton al Esperanto. Ni komune interbabiladis, kune kantis, raportis pri la Esperanto-aktivecoj kaj komunaj planadoj.

Ĉi-jare ni festis en nia Esperanto-Centro (Interkultura Centro Herzberg). Kompreneble ni iris al la Zamenhof-monumento kaj metis tie florkronon. Tie Zsófia Kóródy lumigis memorkandelon. En la Centro ni komune kafumis, manĝis, babilis kaj Zsófia prezentis prelegon kun riĉa fotomaterialo pri la UK en Torino. Same ŝi informis pri kelkaj ekskursoj al pitoreskaj lokoj en la norda parto de Italio.

La kulmino de nia Zamenhof-festo estis transdono de nia elstara artisma premio “Ora Madono” de la Esperanto-Centro. La speciala Esperanto-migradpremio estas la elstara majstroverkaĵo, kiu supozeble estas eĉ unu el la plej valoraj Esperanto-premioj! Dum pli ol 25 jaroj multaj aktivaj esperantistoj ricevis la honorigon “Ora Madono”. Ĝi estas elstara distingo de la Esperanto-Centro kaj de GEA-Filio por Kulturo kaj Klerigado en la Esperanto-urbo Herzberg.

La pasintjara laŭreato Martin Ptasinski dum la nuna Zamenhof-festo transdonis ĝin al d-ro Steffen Möller el la universitata urbo Göttingen. Steffen fondis klubeton en Göttingen kaj dum la lasta Germana Esperanto-Kongreso en Brunsvigo (Braunschweig) oni elektis lin en la estraron de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Nun li kompetentas pri la organizado de kongresoj kaj por specialaj taskoj.

Ni elkore gratulas d-ron Steffen Möller kaj deziras al la nova premiito ĝojon kaj sukceson!

Petro Zilvar
Zsófia Kóródy

Foto: Steffen Möller (maldekstre) kaj Martin Ptasinski kun la Ora Madono.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/germanujo-27

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi