Tag Archive for 'Herzberg'

Deutsche Welle: Ruslingve pri Esperanto

La Moskva studio de “Deutsche Welle” okaze de la 160a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ Zamenhof meze de decembro sendis la junan ĵurnalistinon Anna Savĉuk al la Esperanto-urbo Herzberg am Harz (Malsupra Saksio, Germanio).

Kursoj kaj klerigofertoj de Esperanto-Centro Herzberg en 2017

Studsesioj, instruista kapabligo kaj kursofertoj de AGEI kaj la GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo en Herzberg De preskaŭ dudek jaroj la Esperanto-Centro en Herzberg servas konstante por multflanka klerigado, krom diversnivelaj lingvokursoj specialan atenton ni donas al instrukapabligado, metodika trejnado kaj helpo al aktivuloj por orientiĝi en la Esperanto-movado kaj esti pretaj je informado, varbado […]

Premio Sikorska por Zsófia Kóródy

En la 24a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, okazinta ĉi-oktobre en Cambrils (Katalunio, Hispanio), la prestiĝan premion Ada Fighiera-Sikorska kaj okazan medalon ricevis Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

Ponto de la Espero

La 46a konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis unika el pluraj vidpunktoj. Ĝi okazis en Germanio, kie ĝis nun neniam okazis tiu ĉiujara ĉefevento de la Esperanto-instruistaro, kies konferencoj estas listigitaj ekde 1976. Ĝi okazis la 12–18an de julio en Sieber, urboparto de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kie la […]

En la Esperanto-urbo

En la Esperanto-urbo Herzberg am Harz konstante okazas io favora por Esperanto. Ofte venas gastoj el diversaj landoj; la Esperanto-biblioteko konstante kreskas En la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio instruas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Regule okazas klubkunvenoj, kiuj estas la bazo de la Esperanto-agado en la Esperanto-urbo.

Internacia Fervojista Kongreso kun bonega publika rezulto

La 64a Internacia Fervojista Kongreso (IFK), okazinta la 19–25an de majo 2012 en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, laŭ la opinio de pluraj famaj kaj aktivaj esperantistoj estis la plej sukcesa fervojista kongreso dum la lastaj jardekoj. Partoprenis 160 aliĝintoj el 21 landoj, sed kun multaj okazaj vizitantoj la nombro superis 200.

Esperanto-urbo Herzberg – plia sukcesa jaro

Centoj da homoj el multaj landoj vizitis nin dum 2010. La preskaŭ plena dua granda gastlibro atestas pri famaj gastoj, interesaj eventoj, gajaj horoj, amikaj rilatoj, kontentaj vizitantoj. Ĉi-sube ni resumas por La Ondo la plej gravajn okazintaĵojn en laŭtema strukturo. Instruado, projektoj En aprilo finiĝis la dujara Comenius-projekto kun gelernantoj el la bazaj lernejoj […]