La decembra Ondo: Ampleksa, bunta, kulture kaj movade riĉa

decembraAntaŭ unu semajno je la jarŝanĝo aperis la decembra (vintra laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto (2023, №318). Ĝi estas preskaŭ rekorde ampleksa – 144-paĝa. Entute, dum 2023 aperis kvar Ondoj kun sume 572 paĝoj (139 + 148 + 141 + 144 paĝoj), je 48 paĝoj pli multe ol en la “rekorde dika” jarkolekto por 2022 (524 paĝoj). Kvankam la redakcio ĉiujare promesas 100-120 paĝojn ĉiusezone, do 400-480 paĝojn jare, sed ĉiam aperas multe pli. Sur la decembraj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol sepdek tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.

Kiel kutime ĉe la jarŝanĝo, en La Ondo de Esperanto informoj pri la Esperantisto de la Jaro. Ĉi tiun honoran titolon en 2023 ricevis Sun Mingxiao, konata en Esperantujo kiel Semio. En la sekcio “Temo” oni povas konatiĝi kun la detaloj de ĉi-jara elekto kaj legi la intervjuon kun Semio, kiun aranĝis Paweł Fischer-Kotowski.

Rekorde ampleksa estas la primovada sekcio “Eventoj”. Sur ĝiaj 48 paĝoj estas publikigitaj 39 artikol(et)oj pri esperantista aktivado en la mondo. Nature, en la decembra eldono plej multas artikoloj pri Zamenhof-festaj kunvenoj kaj renkontiĝoj, entute 11 tekstoj, interalie el Berlino, Budapeŝto, Kaŭno, Londono, Montrealo, Taiyuan, Tjumeno kaj el aliaj urboj. Abundas ankaŭ raportoj pri aliaj kongresoj, rekontiĝoj kaj aliaj kunvenoj, inkluzive de la plej ampleksa evento de la jaro, organizita de esperantistoj, kaj temas ne pri UK aŭ IJK, sed pri la 17a Moskva Lingva Festivalo kun ĉirkaŭ 1700 registritaj vizitintoj.

La decembra “Tribuno” montas, ke la Esperanto-komunumo ne enfermiĝas en si mem: en ĉi tiu sekcio estas legeblaj, interalie, komuna porpaca deklaro de UEA, TEJO kaj ILEI, la deklaro de ELI pri la milito en Gazo, du tekstoj pri la 75-jariĝo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kaj komuniko pri la atribuo de la premio Grabowski 2023 al la teamo de Militrakonto.

En la sekcio “Arkivo”, krom la kutima listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita lia artikolo pri ĝis nun nekonata poŝtkarto, kiun Zamenhof en marto 1890 sendis al la eldonanto de la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto Christian Schmidt proteste kontraŭ ties arbitraj agoj ĉe la fondo de la Ligo Internacia de Esperantistoj.

Kiel kutime, la plej ampleksa sekcio estas “Kulturo” (64 paĝoj – samkiom en la antaŭa, 317a Ondo). En nia literatura projekto Rusa Novelaro 2 aperas la oka parto: ses rakontoj de Vladimir Nabokov, tradukitaj de Ludmila Novikova, Vladimir Vyĉegĵanin kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis la enkondukan artikolon kaj komentojn. Per sia originala novelo Neforgesebla al la decembra Ondo kontribuis Paulo Sérgio Viana. En la tria parto de sia ciklo Nuntempa hispana poezio verkata de virinoj Miguel Fernández prezentas du nuntempajn poetinojn Isabel Miguel kaj María Luisa García-Ochoa, kiuj mem elektis siajn poemojn por esperantigo en La Ondo de Esperanto. Sub la titolo Kronikisto de ĉiutaga metafiziko Wolfgang Kirschstein rakontas pri la norvega verkisto Jon Fosse, laŭreato de la literatura Nobelpremio 2023. Kirschstein krome artikolas pri la nova Danlanda leĝo pri malrespekta traktado de religiaj “sanktaj libroj”. Tim Owen revuas la elstaran eldonan agadon de EAB, kiu en 2023 surmerkatigis 14 novajn librojn. Du literaturaj kaj unu muzika verko estas recenzitaj en la lasta Ondo pro 2023: La murdo de Roger Ackroyd de Agatha Christie (rec. Stanislav Belov), Sinjorino en ruĝo sur griza fono de Miguel Delibes (rec. Wolfgang Kirschstein) kaj Ludu kaj kantu de Klarisa (rec. Paŭlo Moĵajevo). Floréal Martorell prezentas tri lastatempajn Esperanto-muzikajn novaĵojn. Enestas ankaŭ aliaj kulturtemaj tekstoj.

Al la sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov per paĝo da ŝercoj pri komputistoj, kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

Resume, ampleksa, bunta, kulture kaj movade riĉa gazeto!

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2024 la redakcio pretigos kvar 100-120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin.

La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas ekde 2017.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2023 danke al la Amikaj donacoj 32 personoj (plia rekordo en nia historio) ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan kotizon.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2024 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero) kaj ĉe nia UEA-konto. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№319) aperos en marto. Fine januaro ĉiuj abonantoj ricevos senpagan literaturan suplementon.

Enhavtabelo de la decembra Ondo (2023, №318)

1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Temo
6 Paweł Fischer-Kotowski. Sun Mingxiao: La Esperantisto de la Jaro 2023
7 Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2023
8 Paweł Fischer-Kotowski. Sun Mingxiao: Pli bone altigi la valoron de nia lingvo ol simple propagandi ĝin (Intervjuo kun Sun Mingxiao)

11 Eventoj
12 Povilas Jegorovas. Litovio: Sukcesa kaj promesplena jaro 2023
16 Josip Pleadin. Komuna Zamenhofa festo de hungaroj kaj kroatoj
18 Ronald Schindler. Zamenhoffesto en Berlino
19 Peter Zilvar, Zsófia Kóródy. Zamenhof-festo kaj ne nur en la Esperanto-urbo
21 Renato Corsetti. Zamenhofa vespero en la Londona klubo
22 María Lisandra González Hurtado. Reveno al Esperantujo: kubanino en Tjumeno
24 Jordi Calafi. Zamenhof-Tago en Montrealo
25 Quintyn Bobb. Zamenhofe bankedi en Norda Karolino
27 Jatina. Vigla Esperanto-semajno en ĉina elementa lernejo
29 Lučka Lešnik. Slovenio: Zamenhof-Festo kun ĵus tradukita filmo
29 Léa Gavoille. Esperanto Festo en Tuluzo!
30 José Antonio del Barrio. Hispana Kongreso de Esperanto en varma etoso
31 Okuŭaki Toŝiomi. Centjariĝa festo de EPA en Kameoka
33 Bert Schumann. AŬTUNAS: la Esperanto-ferioj
34 Pierre Dieumegard. EDE en surstrata manifestacio tra Parizo
35 Bruno Henry. Nova iniciato: Bunta Esperanto Tago
36 Laura Brazzabeni. Premio por Itala Instituto de Esperanto
37 Ulrich Brandenburg. EMA-2023: Aŭtuna migrado sur la spuroj de Zamenhof
38 Heinz-Wilhelm Sprick. La 20a Rata Rendevuo
40 Prezidanto de UEA en Pekino
41 Paulo Sérgio Viana. La 15a kongreso en la ŝtato San-Paŭlo
42 Bruĉjo Kasini. En la urbodomo de Pizo
43 Ineke Emmelkamp. Studosemajnfinoj en Nederlando
44 Bernard Bigonnet. Koruse en Greziljono
45 Irina Gonĉarova. 1700 gastoj en la 17a Moskva Lingva Festivalo
46 Stanislav Katsko. Lingva Festivalo en Novosibirsko
47 Sergej Abramov. Lingva festivalo en Uljanovsk: Pli ol mil vizitantoj
48 Aurora Bute. Simpozio en Rumanio
49 Povilas Jegorovas. Grava kontrakto en Litovio
50 François Lo Jacomo. Konferenco de la Akademio
51 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Povilas Jegorovas honorita
52 Proteste fermota la okcidenta legacio de la Esperanta Civito
53 UEA en la Ĝenerala Konferenco de Unesko
54 Martin Schäffer. Helpo-Servo Ukrainio 2023-10-29
55 UEA invitas prelegi en IKU 2024 en Aruŝo
56 Kio estas RenKEJtiĝo?
56 Katalunio: KEJ aliĝis al la Nacia Junulara Konsilio
57 Eŭropa Kongreso de Esperanto okazos en Strasburgo
58 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

59 Tribuno
60 Deklaro de ELI pri la milito en Gaza
61 Kontraŭmilita, porpaca deklaro de UEA, TEJO kaj ILEI
62 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj
63 Giorgio Silfer. La Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj 75-jara
64 Homa Solidareco por Homaj Rajtoj
64 Premio Grabowski 2023 al la teamo de Militrakonto
64 El Popola Ĉinio serĉas esperantistan redaktoron
66 Jesper Lykke Jacobsen. Deka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

68 Arkivo
69 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2024
72 Aleksander Korĵenkov. Pri la granda eraro de Christian Schmidt

74 Kulturo
75 Aleksander Korĵenkov. Nabokov, la libero de l’ spirito…
77 Vladimir Nabokov. La vorto. Kristnasko. Fabelo. Razilo. Teruro. Nubo, lago, turo (Tradukis Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova, Vladimir Vyĉegĵanin)
109 Paulo Sérgio Viana. Neforgesebla
111 Miguel Fernández. Nuntempa hispana poezio verkata de virinoj (3)
119 Wolfgang Kirschstein. Kronikisto de ĉiutaga metafiziko
120 Aperis Belarta Rikolto 2023
121 Tim Owen. EAB: 14 novaj libroj en 2023
124 Stanislav Belov. La murdo de Roger Ackroyd: leginda distraĵo (Recenzo: Agatha Christie. La murdo de Roger Ackroyd)
125 Wolfgang Kirschstein. Virino kiu faciligas la penon vivi per sia nura ĉeesto (Recenzo: Miguel Delibes. Sinjorino en ruĝo sur griza fono)
126 Paŭlo Moĵajevo. Brila popular-stila debuto kun forta afrika gusto (Recenzo: Klarisa. Ludu kaj kantu)
128 Floréal Martorell, Aleksander Korĵenkov. Kukoj kun fromaĝ’: La kvara Esperanto-albumo de ĴeLe
128 Floréal Martorell, Aleksander Korĵenkov. Primitiva 2. Nova albumo de YASS
129 Floréal Martorell. La junularo de hodiaŭ: La Mondanoj revenas!
120 Wolfgang Kirschstein. Ne malrespektu sanktajn librojn en Danlando
131 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero: Kafejoj: Miksaĵo de kulturoj
131 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2023, №47
132 Literatura Foiro, 2023, №325
133 Literatura Foiro, 2023, №326
134 Literatura Konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2024”
135 La 4a Interkultura Novelo-Konkurso kun nova temo
136 Miguel Gutiérrez Adúriz. La 75aj Belartaj Konkursoj de UEA

138 Mozaiko
139 Stanislav Belov. Ho, tiuj komputistoj
140 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
141 Perantoj de La Ondo de Esperanto
142 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/ondo-120

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi