Etikedaj arkivoj: El Popola Ĉinio

El Popola Ĉinio serĉas esperantistan redaktoron

La Esperanta retejo El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/ aŭ http://esperanto.china.org.cn/) dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio per Esperanto kaj ankaŭ tiujn pri Esperanto-movado. El Popola Ĉinio nun serĉas esperantistan redaktoron, kiu respondecas pri verkado, lingvopolurado de artikoloj en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Prezidanto de UEA en Pekino

La 8an de decembro 2023 Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj lia edzino Cecily Lee vizitis la sidejon de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) en Pekino kaj interparolis kun la membroj de la sekretariejo de la ligo kaj la redaktejo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Taiyuan: Kurso de Esperanto por infanoj

La 18an de junio 2022 instruistoj de la elementa lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan (provinco Shanxi, Ĉinio) okazigis kurson de Esperanto en la infana centro de loka loĝkvartalo. Okaze de la Patrotago, la instruisto enkondukis la vorton “patro” kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso en Jiangsu-a Teknologia Universitato daŭras rete

La 2an de novembro pro la pandemio de KOVIM-19 la departemento pri edukado de la urbo Changzhou anoncis haltigon de ĉiuj kursoj kaj lecionoj en diversaj lernejoj. La lernantoj kaj instruistoj devas kvaranteni hejme. Universitatoj tuj fermiĝis, kaj studentoj devas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso de Hubei-a Esperanto-Asocio

La 17an de julio komenciĝis Esperanto-kurso de Hubei-a Esperanto-Asocio en la urbo Shiyan de la provinco Hubei. La kurso okazas ĉeeste kaj interrete, du fojojn semajne. Yin Jiaxin, vicprezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio, instruas Esperanton al la lernantoj. Inter ili dek … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis salonon

La 10an de julio Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis salonon en la librejo de Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. Shi Linjuan prezidis la salonon.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉinaj esperantistoj vizitis la muzeon de Lusin

Por festi la centjaran jubileon de la fondiĝo de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj Pekina Esperanto-Asocio (PEA) la 21an de majo 2021 organizis viziton de la muzeo de Lu Xun, konata en Esperanto kiel Lusin. En … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Komenciĝis kurso de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo

La 15an de majo komenciĝis la tria Esperanto-kurso de la Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo. Sinjoro Liu Weijie gvidis 20 homojn lerni Esperanton. Li enkondukis al la lernantoj la naskiĝon, la estontan disvolviĝon kaj aplikadon de Esperanto, kaj klarigis pri gramatiko kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Koruso de emeritoj kantis Esperante en Pekina parko

Matene de la 5a de septembro, emerita koruso kantis en Esperanto en la parko Binhe de Pekino kun partopreno de pli ol tridek homoj. Ili kantis la himnon La Espero kaj la kanzonon Mia lando kaj mi en Esperanto kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Animacio en Esperanto por savi la planedon

Kelkfoje estas revoj, kiuj restas en tirkesto dum multe da jaroj, ĉar ili ankoraŭ ne trovis la taŭgan momenton kaj internacie subtenantan publikon por aperi granskale. Tio okazis al la 3D ekologia animacio “Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto”, kiu … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Virtuala Kongreso de UEA: pli bona ol atendite!

Finiĝis la unua VK – Virtuala Kongreso de UEA. Kreita por anstataŭi la ĉi-jaran UKon, tiu kongreso ricevis laŭdojn de multaj esperantistoj tra la mondo. En ĝi partoprenis 1833 homoj el 94 landoj, multe pli da homoj ol en kutima … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Liaoning: Esperanto-Tago okazis ne virtuale

Liaoning (Ĉinio): La 26an de julio Liaoning-a Esperanto-Asocio kaj Dandong-a Esperanto-Asocio kunorganizis memorfestadon de la Esperanto-Tago. Pli ol tridek esperantistoj el la provinco Liaoning partoprenis en la festkunveno. Ili esprimis sian amon al Esperanto kaj la decidon kontribui al nia … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Vi estas mia heroo: libro de UN pri KOVIM-19 aperis en Esperanto

Ĉina Esperanto-Ligo, Universala Esperanto-Asocio kaj UNESKO (La Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj) partoprenis en esperantigo kaj eldono de la multlingva bildlibro Vi estas mia heroo pri la tutmonda batalo kontraŭ KOVIM-19 (COVID-19). Nun la libro en Esperanto … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero en Esperanto plu aperos en Pekino

La 7an de januaro 2020 en la domo de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-Kuriero. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de ĈIEG, El Popola Ĉinio kaj Unesko-Kuriero.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La sepa Esperanto-Semajno en la elementa lernejo Baiyangshujie

Inter la 16a kaj 20a de decembro okazis la 7a Esperanto-Semajno de la elementa lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi, norda Ĉinio. Temis pri “ĉina spirito, monda rigardo”. Dum unu semajno okazis diversaj eventoj pri Esperanto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton