Feliĉan 2024, la jaro de la 1a UK en Afriko: bondezira mesaĝo de UEA

uea“UEA estas nia, UEA estas ni”. Tiel diras la kanto de Joel Muhire pri Universala Esperanto-Asocio (UEA), speciale kreita por la fermo de la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj spektebla de ĉiuj ekde la 1a de januaro 2024 en UEAviva: https://youtu.be/B5TB6P_ka5M.

Fondita en 1908 el la pensoj de Hector Hodler kaj surbaze de la verko de L. L. Zamenhof UEA estas asocio de homoj kun homoj, nia komuna asocio neŭtrala, kiu strebas al idealo de interhoma kompreniĝo. Ĝiaj celoj ĉefe estas disvastigi la uzadon de Esperanto, agadi por la solvo de la lingva problemaro en internaciaj rilatoj kaj kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco: nome labori por homoj kaj kunlabori por la progreso de Esperanto.

En 2024, la jaro de la 1a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Afriko, UEA bondeziras al ĉiuj homoj, speciale al la esperantistoj, sanon, ĝojon kaj esperon. La defioj de la mondo estas grandaj – sed pli granda estu nia kapablo esperi kaj kunlabori por tio, kio vere gravas: paco kaj amo. Ĉiuj estas bonvenigataj legi la novjaran mesaĝon, kiun verkis la Prezidanto de UEA, D-ro Duncan Charters, por la januara numero de la revuo Esperanto: uea.org/revuoj/esperanto. En ĝi li resumas la jaron 2023, reliefigas gravajn atingojn kaj “deziras al ĉiuj vibrante ĝojan 2024, laborante en konkordo por certigi per la pli vasta uzado de nia lingvo pli kompreneman kaj pli pacan mondon”.

Ni sincere dankas al ĉiuj vi pro la subteno al UEA per membriĝo – uea.org/alighoj/alighilo – kaj pro aliĝo al la 109a UK, kiu okazos inter la 3a kaj 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio: uk.esperanto.net/2024. Certigu, ke vi ricevos ĉiujn informojn pri UEA en 2024, kontrolante viajn abonojn ĉe uea.org/via/retlistoj – kie vi povas ekzemple programi aŭtomatan averton pri ĉiu nova numero de la revuo Esperanto, gazetaraj komunikoj kaj aliaj. Koran dankon pro ĉio en 2023! Kaj refojajn bondezirojn al vi pri feliĉa 2024!

UEA estas via, UEA estas vi!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1147.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi