Etikedaj arkivoj: Arusha

Aperis la Dua Bulteno de la 109a UK en Aruŝo

La Dua Bulteno de la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Aruŝo, Tanzanio (3-10 aŭgusto 2024) haveblas rete en la paĝo de la UK: https://uk.esperanto.net/2024/duabulteno. La Dua Bulteno donas utilajn informojn pri la lando kaj la kongreso (alveno, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 109a UK: Oficiala flugkompanio, ekskursoj kaj aliaj gravaj informoj

Ethiopian Airlines fariĝis sponsoro kaj la oficiala flugkompanio de la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Aruŝo, Tanzanio, de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024. Kadre de tiu partnereco la flugkompanio proponas 15%-an rabaton ĉu por … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UK-109: 373 aliĝintoj el 50 landoj

Je la 1a de marto 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 373 personoj el 50 landoj. Plej multe da aliĝoj venis el Germanio … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

“Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”: bitlibro senpage elŝutebla

Ĉiujare la Universala Kongreso de Esperanto (UK) proponas unu difinitan temon, pri kiu okazas dediĉita programo de prelegoj kaj aliaj aktivecoj. Aldone, ekde sia komenco en 2020, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) ankaŭ akceptas por si la temon de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko por la 46a Esperantologia Konferenco de CED

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 46a Esperantologia Konferenco (EK), sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo estas planita por esti hibrida, laŭeble … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko kontribui al la kongresa temo de la 109a UK

Ĉie en la mondo la medio, en kiu vivas la homoj, estas minacata de la agadoj de la homo. Tiu problemo ne estas hodiaŭa, sed ĝi jam ekzistas de multaj jaroj. La homo devas trovi solvon por plibonigi la medion… … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Aruŝo

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio (de la 3a ĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

UK-109 en Aruŝo: 325 aliĝintoj el 48 landoj

Je la 15a de januaro 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 325 personoj el 48 landoj. Plej multe da aliĝoj venis el Germanio … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sukcesa seminario en Aruŝo

31 geesperantistaj aktivuloj de Tanzanio, Burundo, Kenjo, DR Kongo kaj Germanio lertiĝis, sub respektivaj gvidoj de, interalie, Francesco Maurelli, Jérémie Sabiyumva, Maria Rosaria Spano kaj Costantine S. Mashauri pri kongres-organizado, informado, interpretado, turisma gvidado, teama laboro, merkatiko, krom per prelegoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Feliĉan 2024, la jaro de la 1a UK en Afriko: bondezira mesaĝo de UEA

“UEA estas nia, UEA estas ni”. Tiel diras la kanto de Joel Muhire pri Universala Esperanto-Asocio (UEA), speciale kreita por la fermo de la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj spektebla de ĉiuj ekde la 1a de januaro 2024 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UEA invitas prelegi en IKU 2024 en Aruŝo

Kadre de la 109a UK en Aruŝo, Tanzanio, okazos la 77a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario amri@huji.ac.il plej laste la 31an de januaro 2024. Lige kun la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Aliĝu al la unua UK en Afriko

La unuan fojon Universala Kongreso de Esperanto (UK) venos al Afriko! Tio okazos la 3-10an de aŭgusto 2024 en Aruŝo, unu el la plej vizitataj urboj de Tanzanio. Enirpunkto al multaj naciaj parkoj, ĝi havas kiel belan fonon la imponan … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

UEA kongresos en Aruŝo, Tanzanio, en 2024

Por la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en 2024, la Estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon. La unuan fojon UK okazos en la kontinento Afriko. La gastiga urbo Aruŝo (Arusha) estas internacia turisma destino, sed ne … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

En 2024 UEA planas kongresi en Afriko

Multaj el vi demandis pri la Universala Kongreso de Esperanto en 2024, do jen kelkaj ĝisdatigoj pri la brila laboro, kiun nun faras la Kongresa Fako (KF) de UEA. Antaŭ kelkaj tagoj okazis ĉeesta kunsido kun la kandidatoj al LKK … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton