Zamenhofa vespero en la Londona klubo

Londona klubo

La Londona Esperanto-Klubo estis fondita en 1903, precize antaŭ 120 jaroj kaj de tiam ĝi funkciis senhalte dum 120 jaroj, malgraŭ ĉiuj malfeliĉaj eventoj dum ĉi tiu mallonga, laŭ kelkaj, sed longa, laŭ aliaj, jarcento. Ĝia iniciatinto, la fama ĵurnalisto W. T. Stead mortis en la subakviĝo de la ŝipo Titanic, alia elstara membro kaj tiama prezidanto de UEA, Harold Bolingbroke Mudie, mortis en la Unua Mondmilito, sed la klubo pluagadis kaj eĉ insiste plukunvenis dum la bombado de Londono en la Dua Mondmilito.

En la nuna jarmilo ĝi sukcese travadis la pandemion, sed daŭre ĝi konservis sian ligon al Zamenhof, kiu en 1903 venkis la tiam plej avangardajn teĥnikajn problemojn por produkti en Varsovio vaksan diskon, por sendi apartan voĉan saluton al la ĵus fondita Londona klubo. Do, vi povas kompreni, kial ĉiuj jare ni festas la zamenhofan vesperon kiel unu el niaj cefaj jaraj eventoj. Kutime ni havas prezenton de teatraĵeto, en kiu tra la jarcento konkurencas inter si Ŝekspiro per sia Hamleto kaj aliaj esperantistaj aŭtoroj.

Ĉi-jare la 8an de decembro temis pri teatraĵeto, ne legata sed aktorata: Nur duone freneza de Tiberio Caserta, premiita en la belartaj Konkursoj kaj jam prezentita en la UK en Torino. Aktoris Maurizio Giacometto, Gabriel Beecham kaj Julian Nagele. Krome oni transdonis la diplomon C2 al Anna Lowenstein, kiu ekzameniĝis dum la UK kaj oni festis per kristnaskaj kukoj kaj teo [laŭ rekomendo de la brita ministerio pri turismo]. Kaj fine pro la ĉeesto de la nuna prezidanto de TEJO, Tyron Surmon oni ankaŭ partoprenis la filmeton de TEJO okaze de la Zamenhofa tago.

Renato Corsetti

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/britio-5

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi