Programo de Zamenhof-Tagoj–2023 en Kaŭno

LEALa 58a kongreso de Litova Esperanto-Asocio kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj okazos la 16-17an de decembro 2023 en Kaŭno.

Sabato, la 16a de decembro
9.00–11.45. Registrado de kongresanoj, loĝigo. Funkcias giĉetoj (libroservo, abonado kaj UEA, membrokotizoj-novaj membroj de LEA, BET-58 en Estonio, senpagaj aferoj k. s.).
12.00–13.30. La 58a kongreso de Litova Esperanto-Asocio.
13.30–14.45. Tagmanĝa paŭzo. Funkcias giĉetoj.
14.00–15.00. Registrado de gastoj. Loĝigo. Funkcias giĉetoj.
14.45–15.00. Solena malfermo de Zamenhof-Tagoj–2023.
15.00–15.45. Prelego de Vytautas Šilas “Esperanto-lokoj en Kaunas”.
15.45–16.00. Prezento de dulingva poezia libro de Vidmantas Striužas (1952–1995) “Prabyla raštuose gulėję žodžiai”. Prezentas frato de la aŭtoro Valdas Striužas.
16.00–17.00. Impresoj pri someraj internaciaj esperantistaj aranĝoj: Universala Kongreso, kongresok de ILEI, IJK k. a. Rakontas Gražina Opulskienė, Aida Čižikaitė, Aušrinė Tamošiūnaitė, Eidmantė Lileikytė.
17.00–18.00. Violona koncerto de Ieva Laučkaitė.

Dimanĉo, la 17a de decembro
9.00–10.00. Matenmanĝo, kolektiĝo.
10.15–12.00. Interŝanĝo de informoj kaj opinioj pri aktualaĵoj de Esperanto-movado en Litovio kaj najbaraj landoj.
11.00–12.00. Ekskurso al muzeo de Juozas Tumas-Vaižgantas.
12.00–12.15 Solena fermo de Zamenhof-Tagoj–2023.

Pliajn informojn pri la Zamenhof-Tagoj–2023 legu en nia novaĵretejo ĉe https://sezonoj.ru/2023/11/litovio-65/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/litovio-67

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi