Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en decembro 2023

decembro

1. Antaŭ 115 jaroj mortis Marie Léonce Vallienne (1854-1902-1908), franca kuracisto, poeto kaj esperantisto, en Esperanto ofte misnomata Henri Vallienne; aŭtoro de la pioniraj Esperanto-romanoj Kastelo de Prelongo (1907) kaj Ĉu li? (1908), tradukinto de Eneido kaj de aliaj verkoj, kunfondinto (kun Ch. Verax) de Internacia Revuo Medicina (1906), kunfondinto kaj la unua vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (1908).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 290-291).

2. Antaŭ 80 jaroj mortis René de Saussure (sosür, 1868-1906-1943), sviso kun francia civitaneco, matematikisto, interlingvisto kaj esperantisto, frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure; fondinto kaj gvidanto de Internacia Scienca Oficejo Esperantista en Ĝenevo (1906) kaj sekretario/direktoro de ISAE, fondita surbaze de ĉi tiu oficejo, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES, 1908-09), vicprezidanto de la 9a UK (Berno, 1913) en kiu li faris kongres­paroladon (unuafoje ne Zamenhof ĉefparolis en la malfermo de UK); proponinto de la internacia monsistemo “Spesmilo”, akceptita de la 3a UK (1907); redaktoro de Internacia Scienca Revuo (1907-10), Svisa Espero (1908-09, 1916-18), Lingvo Kosmopolita (1912-13), La Teknika Revuo (1918-19); membro de la Lingva Komitato (LK, 1907-20) kaj Akademio de Esperanto (AdE, 1908-20), gvidanto de la Akademiaj sekcioj pri vortfarado (de 1911) kaj pri teknika vortaro (de 1912), proponinto de la principo de “neceso kaj sufiĉo” (AdE akceptis ĝin en 1913) kaj de la teorio de vortfarado bazita sur la gramatika kategorieco de la Esperanto-radikoj (AdE akceptis ĝin nur en 1967); aŭtoro de kelkaj planlingvoj, havantaj avantaĝojn de Esperanto kaj Ido (Antido, 1907; Antido 2, 1910; Lingvo Kosmopolita, 1912; Lingvo Cosmopolita, 1913; Esperantido, 1919; Nov-Esperanto, 1925; Mondialo, 1929; Universal-Esperanto, 1935; Esperanto II, 1937); aŭtoro de pluraj libroj: Projekto pri internacia monsistemo (1907), La geometrio de “folietoj”: aŭ geometrio folietara (1909), La logika bazo de vortfarado en Esperanto (1910), Respondo al la oficiala raporto de la Delegitaro por elekto de helplingvo internacia (1911), Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto (1915), La vortstrukturo en Esperanto (1916), Projekto de praktika skribo (1916) k. m. a.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 248-249).

3. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Nikolaj Nikolajeviĉ Rytjkov (Рытьков, 1913-1926-1973), rusa aktoro kaj esperantisto, arestita en marto 1938 pro kontraŭsovetia agado kaj kondamnita al okjara punlaborado, post kiu li estis ekzilita ĝis novembro 1955; li ofte deklamis poemojn kaj prozaĵojn en Esperanto, el kiuj 18 aperis en la sondisko Elektitaj eroj (1971); en julio 1965 post la Eŭropa Esperanto-Konferenco ne revenis al Sovetunio, loĝis en Aŭstrio, Germanio kaj fine en Britio, laborante kiel redaktoro kaj parolisto ĉe BBC.

6. Antaŭ 90 jaroj mortis Fabian Markoviĉ Zamenhof (1868-1933), frato de la aŭtoro de Esperanto, konata kiel Felikso Zamenhof kaj FEZ, aŭtoro de Esperanto-poemoj.

8. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Miroslav Malovec (1953-1968- ), ĉeĥa teknika normigisto, vendisto de elektronikaĵoj kaj esperantisto; Esperanto-instruisto. i.a. en la Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, redaktoro de Starto (organo de ĈEA, 1991- ), fondinto de la ĉeĥlingva Vikipedio kaj aktiva kontribuanto de la Esperanta Vikipedio; aŭtoro de Gramatiko de Esperanto (1988), Esperanta-ĉeĥa vortaro (kun K. Kraft, 1995), Gramatiko de la ĉeĥa lingvo (1995), Granda vortaro Esperanta-ĉeĥa (2017), Granda vortaro ĉeĥa-Esperanta (2022), Granda Esperanta-slovaka vortaro (kun Ľ. Faith, 2023) kaj de aliaj esperantologiaj verkoj; tradukinto de Lumo en tenebroj de F. Kožík (kun Z. Rusín, 1992), Ne nur soldato Švejk de J. Hašek (kun J. Patera, 1994), Kosmofabeloj por bona nokto de G. Kopcová (2020) k. a.; redaktinto de pluraj libroj; honora membro de ĈEA (2011).

14. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Fabrizio Pennacchietti (1938-1953- ), itala filologo (profesoro pri semidaj lingvoj) kaj esperantisto; membro de AdE (1979-89); fonda membro, senatano kaj prezidanto (2008-11) de AIS, rektoro de IKU en la 108a UK (Torino, 2023).

15. Tago de la Esperanta Libro, festata je la naskiĝdatreveno de la iniciatoro de Esperanto Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof.

15. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Đào Anh Kha (1923-1947-2012), vjetnama verkisto, tradukisto, redaktoro, partia kaj ŝtata funkciulo, kaj esperantisto; kunfondinto (1956), ĝenerala sekretario kaj prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA), redaktoro de Informado el Vjetnamio (1956-75); kompilinto kaj redaktinto de pluraj Esperanto-eldonaĵoj en Vjetnamio, kunaŭtoro de la duvoluma lernolibro Esperanto por aŭtodidaktoj (kun Nguyễn Hải Trừng, 1957); tradukinto de Amika Vietnamio de Len Fox (kun Nguyễn Minh Kính, 1959), Elektitaj poemoj de Tố Hữu (1964), Tagkajero en prizono de Hồ Chí Minh (1966), La vjetnama kaj ĝia utiligo por la supera instruado en V.D.R. (1969), poemaro de Nguyễn Trãi (kun Nguyễn Minh Kính, 1980), Versaĵoj kaj prozo de Hô Chí Minh (kun aliaj, 1980), Poemoj de Hô Chí Minh kaj Tô Hũu (1999); membro de AdE (2004-12); ĉe la transformiĝo de VPEA al Vjetnama Esperanto-Asocio li iĝis honora prezidanto de VEA (1995), honora membro de UEA (2001).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 68-69).

16. Antaŭ 10 jaroj mortis Helmar Gunter Frank (1933-1974-2013), germana sciencisto, direktoro de Instituto pri Kibernetika Pedagogio en Paderborn kaj esperantisto; lanĉinto de la projekto “Lingvo-Orientiga Instruado” kiu evidentigis la propedeŭtikan valoron de Esperanto, kunfondinto kaj prezidanto de la Eŭropa Klubo (1974-2009), iniciatinto (1983) kaj la unua prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS), rektoro de IKU en la 75a UK (Havano, 1990), aŭtoro de pluraj Esperanto-verkoj, i.a.: Ĉu la inteligento estas mezurebla? Ĉu heredebla? (1983), Moralo pri komunikado (1990), Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo (1991), Mallonga enkonduko en la kibernetikan pedagogion (1993), Klerig­kibernetiko (1996), Lingvo-orientiga instruado (kun G. Lobin, 1998), Informaciteorio por komunikadsciencistoj (kun N. Maksimova, 2003), Por dulingveco en Eŭropo: Argumentoj kaj dokumentoj (kun R. Selten, 2005); la Esperantisto de la Jaro 2004.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 96-98).

18. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Biruta Rozenfelde (denaske: Biruta Kondrāte, 1933-1956- ), latva instruistino kaj esperantistino; kunorganizinto de la unua BET (tiam Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro, 1959) kaj de pluraj postaj BEToj, komitatano A de UEA (1996-2001, 2005-10), vicprezidanto de Latvia Esperanto-Asocio (2004- ), honora membro de UEA (2013).

22. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Jaroslav Mařík (márĵik, 1913-1934-1997), ĉeĥa teknikisto, patent-juristo, ĵurnalisto kaj esperantisto; komitatano de UEA (1950-51), estrarano de Ĉeĥa Esperanta-Asocio ekde ĝia fondo (1969) ĝis 1977, kunlaborinto de la radiostacio La Verda Stacio kaj de la Esperanto-programo de Radio Prago; aŭtoro kaj tradukinto de pluraj libroformaj kaj gazetaj verkoj, inkluzive de biografiaj, bibliografiaj kaj historiaj artikoloj, pro kiuj li estis nomita “marŝanta enciklopedio pri la movado”, honora membro de UEA (1992).

25. Antaŭ 10 jaroj mortis Ljubomir Aleksandrov Trifonĉovski (Трифончовски, 1958-1973-2013), bulgara dramaturgo kaj esperantisto; sekretario de la Esperanta PEN-Centro (2008-13), vickonsulo de la Esperanta Civito (2002-13), kunorganizanto de IJK en 1978 kaj 1993, ĉefredaktoro de Literatura Foiro (1996-2013), aŭtoro de Manuskriptoj por bruligo (1992), Esperanto por komencantoj (kun K. Velkov, 1994), Balado pri la Luno kaj la Cervo (1998), verkinto kaj tradukinto de kelkaj teatraĵoj.

Aleksander Korĵenkov

CC BY 3.0, La rivero Moskvo en decembro. Aŭtoro: karel291

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en decembro 2023, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi