La 16-17an de decembro 2023 en Kaŭno okazis la vica 58a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2023. La kongreso estis ne tute vica, ĉar dum ĝi estis elektitaj novaj prezidanto kaj estraro de Litova Esperanto-Asocio (LEA) pro la fino de la kvinjara mandatperiodo de la elektitoj en 2018. Ambaŭ sinsekvajn aranĝojn partoprenis 80 esperantistoj el 12 urboj de Litovio (Kaŭno – 33, Vilno – 20, Šiauliai – 10, Panevėžys – 8, Jurbarkas – 2, Mažeikiai, Šakiai, Klaipėda, Ukmergė, Kuršėnai, Alytus, Jonava – po 1).
La kongreson enkondukis la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Per minuto da silento estis omaĝitaj la samideanoj forpasintaj dum la jaro: Tatjana Šilienė, Veronika Birutė Bružilaitė, Regina Mašalaitė-Grzembowska, Algimantas Pijus Vizgirdas.
Sekvis raporto de la prezidanto de LEA pri la agado de Litoviaj esperantistoj dum 2023. Li substrekis, ke la forpasanta jaro por Litoviaj esperantistoj estis vere bona, enhavoriĉa, sukcesa, rezultodona kaj promesplena, tamen intensa, streĉita kaj komplika. Estis gravaj atingoj.
Kiel ĉiam, LEA laboris laŭ kelkaj ĉefaj movadaj direktoj – informado, eldonado, instruado, internaciaj ligoj, organizado de aranĝoj, junulara agado. La ĉefaj ĉi-jaraj atingoj estis daŭra migrado de la ekspozicio pri la vivo kaj agado de Zamenhof, organizado de la 16a kampadejo de Litoviaj esperantistoj-ĵurnalistoj, organizado de la unua aŭtuna kunflugo de Litoviaj esperantistoj, aperigo de du libroj de Petras Čeliauskas. La jaron kronis subskribo de kunlabora kontrakto inter Litova Esperanto-Asocio kaj Universitato Vytautas La Granda.
La migranta Zamenhof-ekspozicio, preparita de Pola instituto en Vilno kaj de Litova Esperanto-Asocio, ĉi-jare estis eksponita en pliaj ok urboj: Radviliškis, Kuršėnai, Kelmė, Naujoji Akmenė, Plungė, Mažeikiai, Telšiai, Skuodas. Entute ekde 2017 la ekspozicio estis eksponita jam en 45 urboj. Laŭplane, ĝi devos esti montrita en ĉiuj 60 Litoviaj distriktaj urboj kaj kelkaj pliaj pli grandaj. La ekspozicion en ĉiu urbo akompanas granda informa kampanjo – artikoloj en distriktaj gazetoj, novaĵretejoj, lokaj radioj kaj televidoj. Kutime la ekspozicio estas montrata en distriktaj publikaj bibliotekoj, kulturcentroj, lokaj muzeoj.
Ĉi-jare en 1000 ekz. aperis nova Granda Esperanta-litova vortaro de Petras Čeliauskas. Ĝi entenas 52 mil vortojn. Ĝin kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio eldonis Monda centro de litovoj en Kaŭno. La vortaro estis prezentita dum la 16a kampadejo de esperantistoj-ĵurnalistoj en Antalkiai apud Kaŭno. Tiamaniere Litovio nun havas ambaŭdirektajn grandajn vortarojn – la Granda Litova-Esperanta vortaro de la sama aŭtoro kun 45 mil vortoj aperis fine de 2018.
Por Litoviaj esperantistoj granda evento estas ankaŭ aperigo de libro de rememoroj de litova Esperanto-veterano Petras Čeliauskas Mano gyvenimo kelionė (Vojaĝo de mia vivo). Ankaŭ ĉi tiun riĉe ilustritan libron eldonis Monda centro de litovoj. Ĝi estis prezentita dum la unua aŭtuna kunflugo de Litoviaj esperantistoj en Antalkiai. Grandan parton de la libro okupas rememoroj de la aŭtoro pri la esperantists agado. La aŭtoro en marto 2024 fariĝos 95-jara.
La ĉefa jara evento, kompreneble, estas subskribo de la kunlabora kontrakto kun Universitato Vytautas la Granda. Antaŭ tiu evento estis longdaŭra preparlaboro – estis multaj kontaktoj kun universitataj homoj, preparado de dokumentoj, renkontiĝoj kun diversaj funkciuloj k.s. La kontrakto malfermas bonajn perspektivojn kaj vojojn al gravaj agadterenoj – instruado de Esperanto en la universitato, transdono de la asocia biblioteko al la universitato, organizado de komunaj aranĝoj, kunlaboro en esplorado pri Esperanto-temoj, uzo de ejoj de la universitato por bezonoj de Litova Esperanto-Asocio k. s. Jam estas interkonsentita, ke la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj estos komuna aranĝo de la universitato kaj LEA en julio 2025. Tio estas unika evento laŭ sia graveco ne nur en Litovio, sed ankaŭ tutmonde. La evento ne havas precedencojn en aliaj landoj.
Se paroli pri informado pli vaste oni devas mencii, ke LEA havas bonajn kunlaborajn kontaktojn kun pli ol dek gazetoj, novaĵretejoj, en kiuj konstante kaj regule aperas diversaj aktualaj Esperanto-materialoj. Daŭris publikigo de intervjuoj kaj artikoloj en novaĵretejo Mano kraštas. Aperis artikoloj okaze de ĉiuj gravaj Esperanto-eventoj en Litovio. Krome, estis publikigitaj artikoloj en aliaj Litoviaj urboj – Šiauliai, Panevėžys, Jurbarkas k. a.
En kampo de eldonado aperis ankoraŭ kelkaj libroj – poezia libreto de Angelė Straleckienė en Marijampolė, dulingva poezia libro de la jam forpasinta esperantsto Vidmantas Striužas, tre grava libro pri la elstara litova esperantisto Liudas Alseika (1887-1960). Nun estas preparata por eldono dulingva libro pri la legenda blinda esperantisto Vasilij Jeroŝenko. Ĝin verkis universitata profesoro en Šiauliai Vytautas Gudonis.
Instruado de Esperanto okazas en la universitato de sansciencoj de Kaŭno, en la universitato Vytautas la Grnada. En ambaŭ lokoj instruas Aida Čižikaitė, ekde nova semestro tio esence intensiĝos. Gediminas Degėsys konstante gvidas retan kurson en Vilno. Instruado de Esperanto okazas en Šiauliai kaj Panevėžys. Tamen tiun laboron necesas plivastigi. Estas planate organizi instruadon ankaŭ en aliaj universitatoj kaj altlernejoj.
Internaciaj ligoj de litovaj esperantistoj estas vastaj kaj intensaj. Grandaj Litoviaj grupoj partoprenis en la 57aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Ventspils, en la Universala Kongreso de Esperanto en Torino, en la kongreso de ILEI kaj en IJK – ambaŭ en Italio. Junuloj aktive partoprenis ankaŭ en Internacia Junulara Festivalo en Italio, Israela Esperanto-kongreso, aranĝoj en Germanio kaj aliaj landoj. Dek litovaj esperantistoj partoprenis ankaŭ en la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto. Bone evoluas preparlaboroj al la sekvontjara 80a Internacia Junulara Kongreso, okazonta en Šventoji apud la Balta maro.
Antanas Vaitkevičius el Alsėdžiai (distrikto de Plungė) altkvalite tradukis kaj publikigis en internacia literatura retejo Verkoj.com kaj aliloke la libron La aventruroj de Glano en la Lando de Malvirtoj de Vytautas Petkevičius, kolekton de ĵemajtaj fabeloj, kolekton de Vilnaj legendoj kaj pli ol 10 originalajn versaĵojn en Esperanto. Laimundas Abromas Jurbarkas konstante publikigas en la ĉina beletra revueto Penseo siajn originalajn humuraĵojn.
Konstante aperas informaj artikoloj pri la movadaj aferoj en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto kaj samtitola bitgazeto.
Krom du esperantistaj aranĝoj en Antalkiai apud Kaŭno, okazis bela festa aranĝo okaze de la centjariĝo de Esperanto en Panevėžys, tradicia printempa renkontiĝo “Rideto” en Šiauliai, Boatado tra Ignalina lagaro. La 18-19an de majo 2024 en Antalkiai okazos la unua printempa kunflugo de Litoviaj esperantistoj.
LEA havas tri aktive ĉiutage funkciantajn informkanalojn – la retejo de la asocio funkcias ekde 1990, la retlisto funkcias ekde 2000, la Facebook-paĝo de LEA funkcias ekde 2014. Ĉiuj tri kanaloj estas renovigataj ĉiutage – kutime ĉiutage aperas ĉirkaŭ kvin novaj informoj. Tiamaniere la interna informado funkcias perfekte kaj estas unika en la mondo.
Poste estis enmanigitaj gratulfolioj kaj donacoj al la ĉi-jaraj jubileuloj. Post mallongaj diskutoj komenciĝis elektoj. Povilas Jegorovas, kiu gvidas la asocion jam dum 30 jaroj, senkonkurence kaj unuanime estis elektita por la prezidanta posteno por la sepa kvinjara periodo.
Laŭ propono de la prezidanto al la posteno de la unua vicprezidanto estis elektita Arimantas Račkauskas, al la posteno de la vicprezidanto estis elektita Gražina Opulskienė, kaj kiel la respondeca sekretario estis elektita Asta Nastaravičiūtė. Krome, al la Estraro de LEA estis elektitaj jenaj personoj:
1. Nijolė Žambaitė – prezidanto de Vilna esperantista societo.
2. Danutė Statkuvienė – neformala gvidanto de esperantistoj de Kaŭno.
3. Vilmantas Jakštas – prezidanto de Klajpeda regiona esperantista societo.
4. Nijolė Petraitytė – prezidanto de la Esperanto-klubo “Ruto” (Šiauliai).
5. Vida Kulikauskienė – prezidanto de Esperanto-klubo “Revo” (Panevėžys).
6. Stanislovas Raulynaitis – prezidanto de la Esperanto-klubo “Horizonto” (Jurbarkas).
7. Audrys Antanaitis el Vilno.
8. Gražvydas Jurgelevičius el Kaŭno.
9. Virginija Gurskienė el Kaŭno
10. Ramūnas Narbutas el Kaŭno.
11. Vita Petronytė el Vilno.
La kongreso finiĝis per komuna foto.
Post la tagmanĝa paŭzo komenciĝis alia la tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2023. dediĉitaj al la 164a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Interesan prelegon pri Esperanto-lokoj en Kaŭno faris veterano de la movado Vytautas Šilas. Sekvis prezento de dulingva poezia libro de la esperantisto Vidmantas Striužas (1952-1995) Prabyla raštuose gulėję žodžiai ( Eksonas vortoj de la tekstoj). La ampleksan libron (436 paĝoj) prezentis frato de la aŭtoro, ankaŭ esperantisto Valdas Striužas.
Sekvis impresoj pri la plej gravaj ĉi-jaraj internaciaj esperantistaj aranĝoj – Universala Kongreso en Torino, ILEI kongreso en Italio, Internacia Junulara Kongreso en Italio, Internacia Junulara Festivalo en Italio. Impresojn rakontis kaj bildojn demonstris Gražina Opulskienė, Aida Čižikaitė, Eidmantė Lileikytė.
Vespere ni havis la eblecon aŭskulti tre ĉarman violonan koncerton de Paulina Daukšytė-Šereckienė.
Dum la tuta tempo funkciis riĉa libroservo.
La sekvan tagon, dimanĉe, okazis diskutado pri aktualaj aferoj de la esperantista agado. Dezirantoj povis eksursi al muzeo de konata litova verkisto Juozas Tumas-Vaižgantas.
Teamo de Litova nacia televido atanĝis intervjuojn kun Povilas Jegorovas, Gražina Opulskienė, Arimantas Račkauskas kaj Sergej Popov. Komence de 2024 estos disvidigota speciala televida elsendo pri Esperanto en Litovio.
Povilas Jegorovas
Prezidanto de LEA
Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius
Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news