Reveno al Esperantujo: kubanino en Tjumeno

Tjumeno

Antaŭ nelonge mi rimarkis, ke mi jam havas 18 jarojn en la mondo de Esperanto, kaj tio ankaŭ signifas, ke jam mi proksimiĝas al miaj 40 jaroj. Amuze, mi foje forgesas pri mia aĝo, por mi, mi ĉiam havas 25 jarojn. Antaŭ du jaroj kaj duono mi foriris de Kubo por loĝi en Ruslando kun mia rusa edzo kaj nia filo. Ekde tiam mia Esperanto-vivo grave reduktiĝis, ĉar mi povas paroli Esperante nur kun mia edzo kaj kun geaŭskultantoj de Radio Havano Kubo en la ĉiusemajna programo, kie mi rakontas pri interesaj, allogaj kaj belaj lokoj de Kubo. Danke al tio mi lernas ĉiutage, sed…

Mi sentis min iom malĝoja, ĉar en mia denaska urbo Guantánamo ni renkontiĝis ĉiusemajne kaj ne nur por kunsidi, sed ankaŭ por promeni, viziti parkon, domon de ĉokolado, manĝi glaciaĵon, festeni ies naskiĝtagon, ktp. Same okazis en Havano, kie mi pasigis kvin jarojn.

Ekde mia translokiĝo al Tjumeno neniam mi renkontiĝis kun esperantistoj, mi eĉ pensis ke ili ne estas ĉi tie. Tio mirigis min, ĉar kiam mi parolas kun mia edzo Esperante en publikaj lokoj, oni faras demandojn kaj foje interesiĝas pri la lingvo, do mi pensis ke eblus aranĝi kursojn kaj esperantigi almenaŭ dekon da lokanoj.

Antaŭ ne longe mi vidis per la socia reto V Kontakte anoncon pri la 50-jara jubileo de la Tjumena Esperanto-klubo “Revo” kaj samtempe pri la festo okaze de la Zamenhof-tago kun partopreno de urala esperantistaro. Mi emociiĝis multege kaj tuj skribis ke mi deziras partopreni kaj kontribui.

Mi preparis la kanton La Guantanamera, salsan dancon kaj etan lecionon de salso. Mi ne estas profesia dancistino kaj nur deziris ĝui kune kun ĉiuj. Bedaŭrinde, mia kuba amikino, profesia kantistino, malsaniĝis kaj ne povis veni, sed mi dancis salson kun alia loka kubano Erik.

Kiam mi kun mia edzo kaj fileto eniris lokon de la okazonta festeno, mi komprenis ke mi konas neniun, sed iom post iom mi interkonatiĝis kun esperantistoj kaj eksentis min hejme – kvazaŭ en Kubo, ĉar mi bezonis reveni al Esperanto-rondo.

La festkunvenon, dediĉitan al la naskiĝdatreveno de Zamenhof kaj al la 50-jariĝo de “Revo”, partoprenis 27 personoj el Tjumeno, Jekaterinburgo, Omsko, Surguto kaj Tobolsko. Krome venis per Zoom varmaj salutoj de pluraj geamikoj. Mi rememoris, ke ankaŭ en Guantánamo ĉiam estas festata Zamenhof-Tago. Kvankan tie estis preskaŭ la naŭa matene, mi telefonis al ili kaj per videokamerao ankaŭ kubaj esperantistoj povis saluti kaj gratuli Ruslandajn samideanojn, kio tre ĝojigis min.

Unu el miaj plej ŝatataj programeroj estis la kvizo de Vladimir Opletajev pri Zamenhof. Por mia surprizo mi estis inter la unuaj tri gajnintoj kaj ricevis kiel premion lian lernolibron – bazan kurson de Esperanto por ruslingvanoj. Sekvis prezento de novaj Esperanto-libroj kaj festado de la jubileo de “Revo” kun rememoroj de la veteranoj, demonstrado de malnovaj fotoj fare de Galina Lopareva, tostoj, poemoj kaj kantoj.

Kiam venis la lasta parto de la festo, kaj mi devis danci, mi estis tre nervoza, sed mi klopodis fari ĉion bone. Mi ĝuis kaj estis eĉ pli kontenta, kiam Raja Kudrjavceva, Viktor Kulakov kaj aliaj esperantistoj ekdancis salson kun mi kaj Erik.

Tjumeno

Poste ni babilis, manĝetis, mia filo ludis kun iuj kaj tiuj, mia amiko Erik interesiĝis pri la lingvo kaj komencis demandi kaj esplori pri ĝi, do, finfine mi ricevis tion, kion mi deziris dum du jaroj kaj duono.

La sekvan tagon ni renkontiĝis denove por preskaŭ trihora ekskurso tra la frosta Tjumeno, kiun gvidis mia edzo Stano Belov, profesia historiisto. Jam mi aŭskultis plurfoje liajn rakontojn pri historio de lokoj kiujn ni vizitis, sed li ĉiam havas ion novan por rakonti. Foje li konas eĉ la plej etajn detalojn. Ni aŭskultis, demandis, babilis kaj interkonatiĝis eĉ pli proksime ol antaŭtage.

Mi esperas ke ekde nun ni renkontiĝos pli ofte kaj ke okaze de tiaj eventoj lokaj esperantistoj kontaktos min por ke ankaŭ mi povu partopreni kaj kontribui.

La lingvon necesas praktiki, se ne – ĝi povos morti interne de ni. Ni laboru kune, por ke tio ne okazu, ja tio ne estis la celo de Zamenhof.

María Lisandra González Hurtado
Ruslando/Kubo

Fotoj: Stano Belov

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/ruslando-54

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi