Komuna Zamenhofa festo de hungaroj kaj kroatoj

Budapeŝto

Interkonsento pri partnera kunlaboro inter Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) kaj Kroata Esperanto-Ligo (KEL) estis subskribita ankoraŭ en 2011, kaj okaze de ĉi-jara Zamenhofa tago, ĝi donis ankoraŭ unu belan frukton. Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac organizis grupon de dudeko da kroataj esperantistoj kaj venigis ĝin la 16an kaj 17an de decembro gaste al budapeŝtaj esperantistoj. Kroatoj, membroj de KEL el diversaj urboj, estis gastigitaj de Hungaria Esperanto-Asocio. HEA organizis komunan festadon de Zamenhofa tago la 17an de decembro antaŭtagmeze en la kulturcentro “Tegoldomo” (Cserepesház) en la Budapeŝta distriko Zugló. La programon partoprenis kvindeko da esperantistoj.

La Esperantan himnon ĉiuj kune kantis kun piana akompano de Perla Mielo, la prezidantino de HEA, kiu enkondukis la partoprenantojn en la programon per aparta parolado pri Zamenhof kaj salutado de la kroataj gastoj, dum la kultan poemon La Vojo de Zamenhof, recitis Miklós Simonyi.

En la programo de la kroataj gastoj paroladis Josip Pleadin pri “La rolo de DEC en la Kroatia Esperanto-movado”, en kiu li emfazis multflankan agadon de tiu origine arkiva societo. Dum 13 jaroj ekde sia fondiĝo, ĝi evoluigis diversajn aktivecojn, inkluzive de kolektado de la Esperanta heredaĵo, eldonado kaj libroservado, organizado de kulturaj aranĝoj kaj gastigo de esperantistoj vojaĝantaj tra Kroatio.

Unu el tuj aktivecoj havis apartan signifon por ĉi-jara Zamenhofa tago. DEC eldonis la porinfanan verkon La Timulo de la hungara verkisto Pál Békés (1956-2010). Tiu libro estis eldonita en vere internacia etoso. La verkon tradukis la Rumania hungarino Lenke Szász, eldonis la Kroatia eldonejo DEC, ilustris la juna nederlanda esperantistino Yentl-Rose Hemelrijk kaj provlegis internacia teamo (Imre Hegedűs, Lenke Szász, kaj Josip Pleadin). En Budapeŝto prezentis ĝin la populara bulgara Esperanto-verkisto Georgi Mihalkov, dum ĉapitron el la libro legis la literaturprofesoro Zdravko Seleš.
En la programo estis prezentitaj du muzikaj programeroj: Preludo C-maĵora el la Bonagordita piano de Bach, piane ludita de Miklós Simonyi, kaj Ave Maria de Schubert, kantita de Bogárka Fehérvári el la muziklernejo de Érd kaj piane akompanita de Perla Mielo.

Pri Aleksandro Giesswein, iama prezidanto de Hungaria landa asocio, prelegis István Szabolcs, kaj estis tralegita salutmesaĝo de Stefan MacGill Pri siaj libroj, eldonitaj, interalie, en Kroatio, parolis Georgi Mihalkov, kaj mallonge estis prezentita la libro La malbela knabino, gajninta la premion “Infanlibro de la jaro” dum la Universala Kongreso de Esperanto en Torino, kiun eldonis la grupo “Verda Stelo” en Nyíregyháza. Bone funkciis ankaŭ la libroservo de DEC, kiu ofertis abundon el sia oferto kun Zamenhof-taga rabato.

Komuna tagmanĝo de esperantistoj okazis en la hotelo “Amadeus”, kaj poste ĉiuj iris al la Esperanto-parko apud la ponto Erzsébet por florkroni la monumenton de Zamenhof kaj fari komunan foton.

La kroataj gastoj la 16an de decembro havis belan posttagmezan kaj noktan vizitadon de Budapeŝto, gviditan de la profesia Zagreba Esperanto-ĉiĉerono Neven Kovačić. Interalie, kroatoj ĝuis la atmosferon de la Adventa foiro.

Gravas mencii, ke la interkonsento pri partnera kunlaboro antaŭvidas vizitadon de najbarlandaj Esperanto-aranĝoj. Do, la kroatoj eluzis la okazon por inviti hungarojn al la 12a kongreso de kroataj esperantistoj, kiu okazos la 21-28an de junio 2024 en Prvić Luka sur la insulo Prvić apud Šibenik. Ĝi estos la unua kongreso okazonta en la apudmara regiono, do ne mankas interesiĝo de hungaraj esperantistoj por partopreni ĝin. Pliajn informojn kaj aliĝilojn bonvolu serĉi en la retejo de la organizanto (DEC): https://mallonge.net/kroatio.

Menciindas ankaŭ, ke laŭ la ĉi-jara decido de KEL, DEC organizos kroatajn kongresojn dum kvin sinsekvaj jaroj: en Prvić Luka (2024), Slavonski Brod (2025), Karlovac (2026), Delnice (2027) kaj Vukovar (2028).

Josip Pleadin

Foto: Ivanka Seleš

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/hungarujo-4

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi