Zamenhof-Tagoj en Litovio

LEALitova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al la tradicia ĉiujara aranĝo de Litoviaj esperantistoj “Zamenhof-Tagoj – 2023”, dediĉita al la 164a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Ĝi okazos la 16-17an de decembro 2023 en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en Kaŭno (str. Vilniaus 42), kiu situas en la malnova urboparto de Kaŭno, facile atingebla de diversaj flankoj.

La malfermo komenciĝos je 14h45 sabate, la fermo – je 12h30 dimanĉe.

En la programo
1. Solena malfermo; 2. Impresoj pri la ĉi-jaraj internaciaj esperantistaj aranĝoj; 3. Prelego de Vytautas Šilas “Esperanto-lokoj en Kaŭno”; 4. Libera tribuno, diskutoj, paroloj; 5. Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero; 6. Riĉa butiko de esperantaĵoj; 7. Aliĝo al la 58aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Estonio; 8. Solena fermo; 9. Ekskurso tra Kaŭno. Eventuale okazos aliaj programeroj.

Estas invitataj reprezentantoj de ĉiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de Esperanto-movado el aliaj landoj.

Antaŭ “Zamenhof-Tagoj – 2023” ekde la 12a horo sabate okazos la 58a kongreso de Litova Esperanto-Asocio.
La registrado estos aranĝita ĉe la enirejo en la salonon: por la delegitoj kaj gastoj de la 58a kongreso de LEA inter 9h00 kaj 11h45 sabate; por la partoprenantoj de nur ZT-2023 inter 14h00 kaj 15h00 sabate.

La noktado estas planita en la hotelo de la Instrua centro (str. D. Poškos 23), eventuale en aliaj lokoj. La noktado en la menciita hotelo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.
La manĝado okazos en la kafejo de la Instrua centro, eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. La partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 16an de decembro) en la kafejo de la Instrua centro.

La kotizo por ZT-2023 ne ekzistas.

Ni rekomendas al ĉiuj dum ZT-2023 pagi la membrokotizon de LEA por 2023 kaj 2024.

La kvanto da partoprenantoj ne estas limigita. Tamen ĝis la 11a de decembro bonvolu informi telefone (+370 611 60402) aŭ ĉu rete (anasturte@gmail.com) pri la kvanto de partoprenantoj el via urbo, pri la kvanto de bezonataj lokoj por la noktado. Laŭ la sama retadreso kaj telefono vi povas ekscii ĉiujn aliajn aktualaĵojn pri la Zamenhof-Tagoj.

Bonvolu kunpreni esperantaĵojn por la butiko. Anticipe prepariĝu por la komuna koncerto, pripensu vian kontribuon al la programo per aliaj eroj, antaŭvidu vian partoprenon en libera tribuno, diskutoj.

Bonvenon al Kaŭno!

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/11/litovio-65

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi