Zamenhoffesto en Berlino

Berlino

Ankaŭ ĉi-jare esperantistoj el Berlino kaj Brandenburgio invitis al Zamenhoffesto, kiu okazis la 2an de decembro en la jam tre tradicia renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). Estas bona afero koni la ejon kaj la tie laborantajn homojn. Venis 40 personoj al nia Zamenhoffesto, inter ili estis ankaŭ dek geamikoj el Szczecin. Ankaŭ ni tre ĝojis pro la partopreno de samideanoj el Magdeburg kaj Halle, kiuj alvenis aventure per trajno.

La festo estis bela fino por la jaro 2023. Ni bone celebris la naskiĝdaton de la kreinto de la internacia lingvo Esperanto. Samtempe la festo estis dediĉita al la Esperanto-libro, pro tio ne nur funkciadis la tradicia libroservo de Johano Pachter dum la tuta tempo de la aranĝo, sed ankaŭ estis prezentitaj diversaj libroj. Inter tiuj troviĝis la gvidlibroj pri regionoj en Berlino, kiujn verkis Fritz Wollenberg. Ronald Schindler prezentis la librojn de Helga Plötner, kiu ĉiukajere prezentis 16 famajn geesperantistojn per desegnitaj portretoj kaj tekstoj pri ties vivo kaj meritoj.

La festprelegeton prezentis Philipp Sonntag, kiu kiel kasisto ĉifoje ne prelegis pri mono, sed pri “Maltrankvilaj tempoj – kun kontempla Esperanto”, ligita kun enketo por la partoprenantoj. Sed ankaŭ estas invititaj ĉiuj aliaj, kiuj deziras plivigligi la Esperanto-vivon en Berlino, Brandenburgio kaj aliloke.

Stefo

Koncerto de Stefo

Ĉiuj ĉeestintoj ĝuis la koncerton de Stefo (Stephan Schneider), kiu prezentis multajn novajn kantojn el sia repertuaro. Margarete Bastian kun helpanto prezentis mallongan teatraĵon “Sur la monto la vento blovas”, kiu baziĝas sur popolkanto el Bavario. Grandan tempospacon niaj geamikoj el Szczecin dediĉis al Wisława Szymborska, pola Nobel-premiita poetino. Krzysztof Łobacz kaj kelkaj kunvenintoj prezentis ŝian vivon kaj diversajn ŝiajn poemojn. Temis pri tre altranga prezentaĵo kaj ĉiuj gajnis grandan aplaŭdon.

Memkompreneble la kutimaj frandaĵoj ne mankis. Okaze de la posttagmeza kafumado eblis gustumi Kristnaskajn kukojn kaj ĉokoladaĵojn. La polaj geamikoj denove kunportis bongustajn bakaĵojn kaj papavan paston. Pro financaj aferoj ni ne mendis apartan vespermanĝon de la kunvenejo, tamen ĉiu trovis ion por manĝi kaj trinki. Ulrich Brandenburg, iama prezidanto de Germana Esperanto-Asocio aldonis ĉipsojn kaj oranĝan sukon, kiuj restis de la 100a Germana Esperanto-Kongreso, okazinta en 2023 en la urbo Brunsvigo. Interesaj memoraĵoj.

Ĉi-foje ni planis pli da tempo por interparoli. Tion deziris la partoprenintoj de la pasintaj Zamenhoffestoj. Kelkfoje dum la vespero eblis aŭskulti Kristnaskajn kantojn de la pola kantistino Anna Osmakowicz, prezentita de Roland Schnell.

La sekvonta Zamenhoffesto okazos la 30an de novembro 2024 en la sama domo. Do jam notu la daton por certigi vian partoprenon!

Ronald Schindler

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/germanujo-26

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi