Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago 2023!

Por festi kune la Zamenhofan Tagon – naskiĝtagon de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof – TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni! La temo ĉi-jare estas “Kio estas lingva identeco por vi?”

Lingva identeco estas sento de aparteno al certa lingva grupo aŭ komunumo. Ĉu vi havas aliajn difinojn? Faru filmeton pri via propra sperto, ideoj, kaj sentoj pri lingva identeco, ĉefe pri Esperanta lingva identeco (ekzemple, montrante la riĉan naturon de lingva diverseco kaj ĝiaj efikoj sur la diversaj kulturoj, kiel ĝi influas la vivon de la homoj, kiel vi sentas vin parto de unu aŭ pli komunumoj, kaj kiel Esperanto kontribuas al la interkonekto de homoj el diversaj kulturoj) kaj kundividu kun la mondo!

Se vi volas, vi povas ankaŭ rakonti pri kiel vi festos la Zamenhofan Tagon kaj / aŭ sendi viajn bondezirojn al samideanoj. Ni volas aŭdi de ĉiuj!

La filmetoj, kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video, kiun ni publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo.

Lagu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/zamenhofa-tago-2023/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi