Zamenhof-festa konferenco de la Akademio de Esperanto

akademioLa trian jaron sinsekve la Akademio de Esperanto organizos konferencon okaze de la Zamenhof-festo. Ĝi okazos la 14-15an de decembro 2023. Dum la virtuala konferenco (per Zoom) estos prezentitaj naŭ 20-minutaj prelegoj de akademianoj pri la agado de la Akademio de Esperanto kaj la agado de akademianoj.

Ĵaŭdon, la 14an de decembro
14:00: Renato Corsetti: Evolutendencoj de la vorttrezoro de Esperanto
14:20: Anna Löwenstein: La difinaro de uea.facila
14:40: Aleksandro Shlafer: Kio do vere igas Esperanton (mal)facila?
15:00: François Lo Jacomo: Ĉu komuna lingvo pacigos la homaron?

Vendredon, la 15an de decembro
14:00: Barbara Pietrzak: Jan Baudouin de Courtenay
14:20: Tim Owen: Preteratentitaj leteroj de Zamenhof
14:40: Markos Kramer: La duonvokalo ŭ en Esperanto
15:00: Jesper Jacobsen: La 10a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
15:20: Edmundo Grimley Evans: Proklamo de la Laŭro de la Akademio

La konferenco okazos per Zoom:
https://us06web.zoom.us/j/85698375952?pwd=sA8Z2q6vRXnyA9mn8DwqvO97cCIo2I.1
ID de la kunveno: 856 9837 5952
Sekreta kodo (pasvorto): 196177

Fonto: https://eventaservo.org/e/5911d3

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/11/akademio-22

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi