La 24aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

bjalistokaj

En la 24aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 14a ĝis la 17a de decembro 2023, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.
Akceptejo – la 15an de decembro ekde 17.00 kaj la 16an de decembro ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. La eventoj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.

Programo

Ĵaŭdo, la 14a de decembro

  • 17.00, CLZ, supra salono
    Prezento de la libro Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto de Szymon Datner en la pola kaj Esperanto-traduko. Renkontiĝo kun Helena Datner, filino de la aŭtoro.

Vendredo, la 15a de decembro

  • 14.00–14.30, placo Paweł Adamowicz
    Solena flormetado al la monumento de L. L. Zamenhof okaze de lia 164a naskiĝdatreveno
  • 17.00, CLZ, supra salono
    Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Kio estas feliĉo por mi?, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 13 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto

Sabato, la 16a de decembro

  • 9.00–10.45, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
    Kurso pri dekorado de teksitaj sakoj per bildoj de birdoj kaj tekstoj
  • 11.30–12.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
  • 13.00, CLZ, malsupra salono 105
    Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
  • 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
    Katolika meso en Esperanto
    — paralele: promenado tra la urbo laŭ la spuroj de Esperanto kaj Zamenhof
  • 15.30–16.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
  • 16.30–17.00
    Koncerto de Frey-Lech Trio kaj pliaĝuloj / ukulelo
  • 17.00, CLZ, supra salono
    Tomasz Chmielik: Prezento pri Esperanto-literaturo
  • 18.00, CLZ, supra salono
    Koncerto
  • 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
    Naskiĝtaga kuko de Ludoviko kun ŝaŭmvino por la jubileuloj
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto

Dimanĉo, la 17-a de decembro

Aliĝilo

Aliĝu per ĉi tiu formularo.

Legu pli pri la 24aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo https://espero.bialystok.pl/eo

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi