Laŭ la spuroj de juda martireco: Ekskurso

ekskurso

Kadre de la 24aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas al ekskurso en la regiono de Łomża, laŭ la spuroj de judoj murditaj en julio kaj aŭgusto 1941.

Forveturo la 17an de decembro 2023 (dimanĉo) je 8h00.
La buso atendos ĉe la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, str. Piękna 3.

Programo de la ekskurso

Haltejo 1 – Tombejo de la bjalistoka geto fondita en aŭgusto 1941.

Haltejo 2 – Arbaro Łopuchowski
En la juda tombejo ni omaĝos judojn de Tykocin murditajn la 25-26an de aŭgusto 1941.

Haltejo 3 – Wizna
Ni vidos gotikan preĝejon kaj serĉos murpentraĵojn pri la defendo de Wizna komence de la dua mondmilito (la 7–9an de septembro 1939) far la heroa kapitano Władysław Raginis.

Haltejo 4 – Jedwabne
De la foirplaco (al kiu oni pelis la judojn) ni iros al monumento kun fragmento de garbejo, en kiu la 10an de julio 1941 oni bruligis la judojn de Jedwabne.

Haltejo 5 – Radziłów
Ni rigardos la tradician lignan arkitekturon de la urbo.
Ni rememoros la tragikajn eventojn de la 7a de julio 1941, t.s. bruligo de garbejo, en kiu mortis 500 judoj de Radziłów. Ni vidos modestan monumenton.
Tagmanĝo en la restoracio Palaco de Biebrza.

Haltejo 6 – Wąsosz
Tie la 5an de julio 1941 komenciĝis la ondo de kontraŭjudaj pogromoj el la apudaj loĝlokoj. Ni vidos monumenton al ĉ. 250 judoj murditaj en Wąsosz.
Ni vizitos malnovgotikan paroĥan preĝejon el la unua duono de la 16a jc. riĉe dekoritan per skulptaĵaj kaj pentraĵoj.

Haltejo 7 – Kramarzewo
Ni vidos la lignan preĝejon al s-ta Barbara el 1739 transportitan el Radziłów, kun riĉaj malnovbarokaj ekipaĵoj (ambono en la formo de boato).

Reveno al Bjalistoko ĉ. 18h00.

La prezo estas 100 zlotoj kaj ampleksas: veturon per buso, tagmanĝon kaj oferaĵon en preĝejoj.
Asekuron la organizantoj ne organizas.
La ekskurson gvidos la ĉiĉeronino Iza Walentynowicz (tel. +48 602 407 533).

Aliĝoj ĝis 13.12.2023 per aliĝilo de Zamenhof-Tagoj.

Foto: Grób zbiorowy Żydów z Tykocina – las łopuchowski 3.jpg, autor: Gripper, CC BY-SA 4.0 DEED

Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/ekskurso

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi